Aldonu vian mesaĝon.
nova
|
Retadreso: klaku ĉi tien
mariezou  hotmail.com
Dato: 25-04-2008
Loko: belgio
Komento:
mi sendis 2foje mesaĝon al jurijkivaev@jandex.ru, ne funkcias?
Eble estas eraro en la retadreso?
Ĉu iu povas helpi? Dankon!
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
lfpor  lujz.org
Dato: 23-04-2008
Loko: Porto Alegre
Komento:
ĉe lerniloteko estas amaso da ripetitaj informoj ĉe "Verkintoj" anstataŭ Xxx Yzz (3) aŭ (2) Xxx Yzz venas du aŭ tri foje, ĉar ne ĉiam estas la sama skribaĵo (Xxx YZZ) aŭ ĉar fojo venas nova nomo por sama persono (Xxx K. Yzz). tio estas korektinda
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
urszula.kwasniewska  telia.com
Dato: 6-04-2008
Loko: Svedujo
Komento:
Kara Katalin, Ĉu vi ĉiam laboras? eĉ sabatvespere? Mi atendis vian respondon unue morgaŭ. Mia telia-adreso funkcias tamen rimarku ke ĉiuj literoj, ĉar mi vidis ke antaŭe estis mankis unu litero. Brakumojn, Ursula
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
katalin  ikso.net
Dato: 5-04-2008
Loko: Hago
Komento:
Miaj mesaĝoj, senditaj al viaj du adresoj (hotmail kaj telia) revenas, do mi provas respondi ĉi tie.
Hieraŭ, je la 20.10 vi malmembriĝis de la paĝaro. Do, tute normale vi ne plu povas eniri ĝin.
Vi estis registrita je la telia-retdareso. Ĉu ĝi funkcias ankoraŭ? Mi skribis tien al vi tuj, kiam mi vidis vian malmembriĝon. Ĉu vi ricevis tion?
Vi, do devas denove membriĝi , sed nun bv. uzi normalan, funkciantan retadreson.
Mi jam nur atentigas vin ke via hotmail-adreso ne estos bona, ĉar en ĝi la kombinon de S+X la paĝaro kuntiras je ĉapelita litero kaj ĝi ne plu estos rekonata.
Do, bv elturniĝi iel.
Mi bedaŭras la problemojn. Bonvolu membriĝi denove kaj provi la funkciojn.
Se vi havos daŭre problemojn, skribu al mi vian skajpnomon aŭ MSN-adreson, eble eĉ telefonnumeron ke mi povu navigu vin.
Kuraĝon, salute, Katalin
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
katalin  ikso.net
Dato: 5-04-2008
Loko: Hago
Komento:
Kara ursula, mi tuj respondos al vi en privata mesaĝo. Amike, Katalin
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
urŝula  hotmail.com
Dato: 5-04-2008
Loko: Svedujo
Komento:
Karaj, helpu min
Lastjare mi tute ne uzis vian paĝon kaj eble ion estis ŝanĝita. Jam depost kelkaj tagoj mi deziris uzi Lerniloteko, sukcese ensalutis kaj serĉis taŭgajn ekzercojn. Klakis al la markita titolo sed tute malsukcesis malfermi ĝin, kaj ĉiam revenis al la membriĝa paĝo. Kie mi eraris? Mi batalas kun ĉi problemo jam du tagojn. Kun granda respekto kaj admiro al via laboro Ursula
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
redaktanto  edukado.net
Dato: 25-01-2008
Loko: Hago
Komento:
Mi bone komprens viajn zorgojn, kara Laurent. Ni konciis pri la danĝeroj de la fakto, ke retadresoj aperas en la retejo. Pro tio antaŭ 3 jaroj ni mendis ĉe la programistoj teknikan solvon por tio. Sekve nun, kvankam la adresoj videblas, ili estas maskitaj kaj ne percepteblaj por robotoj. La sola tekniko, per kiu oni povas kolekti ilin, estas unuope kopii la adresojn, kio ne estas aplikata metodo de tiuj fiuloj.
Nuntempe estas eĉ aliaj manieroj, per kiuj oni devas ion fari por vidi la deziratan adreson. Se iam kolektiĝos mono (vidu eblojn en la paĝo SUBTENU NIN!) mi volonte investos por tiel modernigi la sistemon. Pri kompleta forigo de la adresoj mi ne volas pensi, ĉar unu ĉefa celo de la paĝaro estas kunlaborigi, senpere kunigi la kolegojn, kiuj pere de la paĝaro, sen mia interveno, povas facile trovi unu la alian. Via solvo estis unu el la bonaj solvoj lasi spurojn en la retejo, sed nun ne helpas al mi kontakti vin rekte. Kial ankaŭ nun mi ne povas sendi en aparta mesaĝo mian respondon, povas nur esperi, ke vi revenos por vidi, kion mi skribas. Mi esperas, ke vi komprenas kaj akceptas mian klarigon kaj ne plu timos tiun ĉi paĝaron. Amike, Katalin Kovats
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ne-uzebla  ne-uzebla.com
Dato: 25-01-2008
Loko: Angers (FR)
Komento:
Estimataj,
Kvankam jam de longe mi konas vian retejon kaj legis/aŭdis multajn bonajn komentojn pri ĝi, mi ne kutimas viziti ĝin. Nur hodiaŭ por aldoni plian vorton pri forpaso de Claude Piron.
Per la nuna komento, mi volas nur sugesti al vi, ke ne klare aperu, aŭ tute ne aperu la retpoŝt-adresoj de la komentantoj. Ja robotoj povas facile elŝuti ilin... kaj poste komentintoj ricevas multajn trudmesaĝojn. Pro tio mi skribis nerealan retpoŝtadreson.
Amike, laurent
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
redaktanto  edukado.net
Dato: 20-01-2008
Loko: Hago
Komento:
Dankon por la atentigo, la tajperaron mi ĵus korektis.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
pensema  yahoo.ca
Dato: 20-01-2008
Loko: Berwick, N.S., Kanado
Komento:
Mi rimarkis ke en paĝo http://www.edukado.net/ kaj en la alineo kie vi mencias "Mi rimarkis ke...", vi skribis "bedauarinde" anstataû "bedaûrinde".
Estas bone scii ke ĉi-tiu paĝo ekzistas.
Samideane,
Mariĵo
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
redaktanto  edukado.net
Dato: 6-01-2008
Loko: Hago
Komento:
Dankon, Mireille. La nomo de Monika jam estas plene majuskla.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
mireille.grosjean  rpn.ch
Dato: 6-01-2008
Loko: Les Brenets
Komento:
En la listo de IEK la nomo Molnar estas skribita minuskle, kiam la aliaj nomoj estas majuskle. EStas detalo, sed shi povus esti ne kontenta pri tio. Mi gratulas pri la enhavo de la retejo!!! Elkore Mirejo
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
dubrulle.eddy  free.fr
Dato: 2-11-2007
Loko: Mosnay
Komento:
Mi serchas gekorespondojn, do mi sendis mian profilon, sed mi eraris pri la retadreso (mi metis eddy.dubrulle@free.fr anstatau dubrulle.eddy@free.fr. Mi ne scias, kiel korekti. Chu vi povas fari tiel ?
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
redaktanto  edukado.net
Dato: 19-10-2007
Loko: Hago
Komento:
Mi ĵus kontrolis (je 10 minutoj post via provo je 0:01, la 19an), ensalutis vianome kaj aldonis ion al via profilo, sukcese savis ĝin kaj elsalutis. Via problemo devis esti verŝajne en via komputilo aŭ retkonekto. Bonvolu provi denove.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
esperanto_momix  yahoo.it
Dato: 18-10-2007
Loko: L a C h a u x - d u - M i l i e u
Komento:
Mi ne povas ŝanĝi mian profilon. Je alklako de la butono "Redaktu", mi havas la sekvan mesaĝ-paĝon:
"Crawler/spider/bot detected, no rights."
Dankon pro helpo! Monika
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
hestuder  yahoo.com
Dato: 6-09-2007
Loko: Monda Mozaiko
Komento:
Tre plaĉas al mi la historioj kaj rakontoj trovitaj en Monda Mozaiko. Mi povas vidi kaj tralegi iun tekston, aŭ mi povas aŭskulti la sonmaterialon por tiu teksto, sed ne eblas por mi fari ambaŭ samtempe. Mi volus rigardi la tekston kaj samtempe aŭskulti la paroladon. Ĉu tio eblas?
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
redaktanto  edukado.net
Dato: 27-06-2007
Loko: Hago
Komento:
Kara Penny,
Bonvolu iom pli precize indiki sur kiu paĝo vi havis problemon? Kion vi celis fari? La paĝaro havas plurmil (!) paĝojn, mi ne povas scii, kie vi ne elturniĝis, sekve mi ne povas helpi. Bonvolu kontakti min kun la informoj.
Amike, Katalin Kovats
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
penivos  yahoo.com
Dato: 26-06-2007
Loko: Aŭstralio
Komento:
Mi kopiis la sekurkodon kaj klakis "eniru"sed nenion okazis.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
katalin  ikso.net
Dato: 12-04-2007
Loko: Hago
Komento:
Se vi volas iun ajn ŝanĝon, mi faros ĝin, simple indiku.
Se vi volas mem fari, ensalutu, kaj fine de la profilopaĝo puŝu la butonon “redaktu”. Tiun puŝinte vi havos mafermita antaŭ vi la datenojn de la profilo. Tie vi povas fari viajn ŝanĝojn kaj fine de la agoj kaj paĝo ne forgesu klaku al la butono: SAVU. Tiel firmiĝas ĉiuj ŝanĝoj.
En la helpopaĝo vi trovas pliajn idnikojn. http://www.edukado.net/pagina/HELPO-pagxo/17027//
Se vi alfrontas problemojn rigardu la tieajn respondojn aŭ skribu al mi kaj mi helpos.
Amike, Katalin
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
david.r.curtis  btopenworld.com
Dato: 12-04-2007
Loko: Britio
Komento:
Bedaurinde, mi ne povas trovi metodon por shanghi la retadreson: (munstone864@btopenworld.com) - kiu ne plu estas mia. Mi devis shanghi ghin pro ne forigebla viruso.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
chibleur.pierre  wanadoo.fr
Dato: 13-11-2006
Loko: Francio
Komento:
Mi volas altiri vian atenton pri tradukajhoj farotaj pere de la francaj verkoj de Jean-Pierre PETIT (temo : scienca vulgarigo, bildstrio). Vd. la retlokon :
http://www.savoir-sans-frontieres.com/index.html
La apartajho estas, ke per la laboro okazonta pro tiuj tradukajhoj, oni povas havi monon, jes ! (po 1500 € por unu albumo)
Mi petas vin, por ke vi informighu pri la kvalito de tiuj tradukajhoj, kaj proponu sistemon por kontroli ilin. Mi shatos informojn pri tiu problemo. Mi opinias, ke vi havas sperton pri tio. Per tiu mesagho, mi esperas atentigi homojn el diversaj landoj, por ke ili donu sian opinion.
La afero estas tute aktuala... (13a de novembro) kaj urghas !
Petro
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
redaktanto  edukado.net
Dato: 1-11-2006
Loko: Hago
Komento:
Luis, mi plusendis vian problemon al nia programisto kaj informos vin pri la solvo. Kun pardonpeto pro la malfacilaĵoj salutas vin: Katalin
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
luisladeira  portugalmail.pt
Dato: 31-10-2006
Loko: Amadora
Komento:
mi ne sukcesas eniri la paĝaron pri mia lernejo por ŝanĝi kelkajn neĝisdatigitajn datumojn. Mi facile atingas la profilon, tamen vidas nenion por faciligi la deziratan celon. Do ĉio restas egalmaniere. Kio okazas? Jam plurfoje mi venis tie por fari ŝanĝojn kaj foriris ĉiam seniluziita!
Ĉu mi mistrafis ion?
Nu, mi atendas... kaj dankas
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
katalin  ikso.net
Dato: 31-08-2006
Loko: Hago
Komento:
Dankon pro via rimarko. Mi tiom ofte sentas bezonon de dankoesprimo, ke nature mi provas esti ne monotona kaj ne ripetema.
Serioze: la esprimoj uzatas en la lingvo kiel sinonimoj, kaj nur en subtila analizo oni faras distingon inter la uzo de la du prepozicioj.
Zamehof en la Fundamento uzis ĉefe POR, sed en ekskludis la uzon de PRO, kiun nuntempe multaj (eĉ akademianoj) uzas ĉu ekskluzive ĉu alterne kun POR.
Permesu al mi citi Bertilon: "Pro" prezentas la aferon kiel kaŭzon de la dankado, dum "por" prezentas la aferon kiel ion, kontraŭ kio oni donas dankon interŝanĝe aŭ rekompence.
Fakte ambaŭ validas samtempe. Iu faras ion bonan, kaj PRO tio oni donas sian dankon interŝanĝe aŭ rekompence POR la bonaĵo.
Logike oni do povus diri "mi dankas pro kaj por tio", sed ja praktike sufiĉas unu rolmontrilo, kaj finfine en la praktike temas nur pri ŝablona diraĵo, kiun oni ne tro analizu."
Scivole pri via dankoformo salutas vin: Katalin
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ademarque  skynet.be
Dato: 30-08-2006
Loko: Wavre (belgio)
Komento:
En la unua paĝo de la retejo, kie vi prezentas la retejon, vi skribis "antaùdankon POR viaj helpo..."
En la respondoj al la mesaĝoj (kiel ĉi tiu), vi skribas foje 'mi dankas PRO via rimarko', foje 'mi dankas POR via rimarko'
Laù mi, oni dankas PRO tio, ne POR tio (escepte se, ekzemple, oni dankas por ricevi ion)
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
torabireza  gmail.com
Dato: 19-08-2006
Loko: Irano
Komento:
Karaj
Mi perdis mian pasvorton kaj neniel mi sukcesis eniri. Mia jam registrita retadreso ne plu bone fukcias.
Antaudankas
Reza Torabi/Irano
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
Luitstaghouwer  home.nl
Dato: 9-07-2006
Loko: Bedum
Komento:
En la formularo "Redaktu vian profilon" estas du tajperaroj. Je Retadreso: .......vi ricevas de nia salutmesaĝon.... (Estu: de ni). Je Formato de mesaĝo: ......vi ŝatus ricevi niajn emsaĝojn.... (Estu: niajn mesaĝojn).
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
fineuro  unimi.it
Dato: 4-07-2006
Loko: MILANO - ITALIO
Komento:
Mi provis komandi la preson de via paĝo edukado.net/pagina/Internaciaj+Ekzamenoj/150//. Mi elektis la formaton UNI A4. Sed ekvidis ke la finaj dekstraj partoj de iu ajn linio estis fortonditaj!
Ĉu tia difekto estas forigebla, kaj kiel?
Dankon pro via sugesto.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
fineuro  unimi.it
Dato: 4-07-2006
Loko: MILANO - ITALIO
Komento:
Mi provis komandi la preson de via paĝo edukado.net/pagina/Internaciaj+Ekzamenoj/150//. Mi elektis la formaton UNI A4. Sed ekvidis ke la finaj dekstraj partoj de iu ajn linio estis fortonditaj!
Ĉu tia difekto estas forigebla, kaj kiel?
Dankon pro via sugesto.
|
| |