Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
14-05-2008

Vizitoj: 930874
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> Lingvolernigaj projektoj
Lingvolernigaj projektoj
 
Lingvolanĉilo -
La motivaro de la projekto Lingvolanĉilo
Lingvolanĉilo - Novaj eldonaĵoj
NOVA!!! Intervjuoj kun Ludoviko Molnar pri LINGVOLANĈILO
Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo
Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo (2)
Interkultura kaj multlingva dialogo inter exuropaj lernejoj
Interkultura kaj multlingva dialogo ... - nacilingvaj tradukoj (22)
NOVA!!! Eksperimenta kurso de Esperanto por cento da ĉinaj infanoj
Moderna Esperanto por infanoj - lernolibro
AKEL-projektoj
 
 
Lingvolanĉilo - 

 

Lingvolanĉilo - "Springboard to languages"

Projekto kaj laborgrupo en Britio, kiu celas uzi Esperanton kiel enkondukan rimedon por la lernado de fremdaj lingvoj. Ĝia celo ne estas instrui Esperanton, sed pere de ĝi konsciigi pri lingvolernado.

                                

Anglalingva prezentoteksto             Plurlingva paĝaro pri la projekto          8 kialoj por lerni Esperanton (angle)

--------------------------------------------------------------

 

En ESPERANTO (marto 2007) aperis artikolo, verkita de Paul Gubbins. La artikolo raportas pri la lanĉo de la projekto, kiu disvolviĝas kun sukceso en du britaj lernejoj.

 

Dum UK en Florenco Angela Tellier prelegis pri la projekto.

Ties ilustritan tekston vi povas elŝuti ĉi tie . 

          

     Klaku al la bildo por elŝuti la artikolon.

 

Kontaktadreso:

Springboard

Esperanto House

Station Road, Barlaston.

Stoke-on-Trent. ST12 9DE

Tel: 0845 230 1887

 springboard@esperanto-uk.org

paĝaro: www.springboard2languages.org

 

 

 

Europo Demokratio Esperanto dediĉis sian martan numeron de 2008 por la prezento de la projekto LINGVOLANĈILO.

 

Bv legi la esperantlingvan version de la artikolo ĉi tie

 

 
La motivaro de la projekto Lingvolanĉilo 

  

   Jene vi povas elŝuti la artikolon

   La motivaro de la projekto  Lingvolanĉilo

    verkitan de Renato Corsetti.

   La artikolo unue aperis en la angla kaj celis doni sciencan 

  klarigon kaj taksadon por subteni la oficialigon de la

  Springboard-projekto en britaj lernejoj.

   La artikolon tradukis al Esperanto la teamo de  Lingvolanĉilo / 

   Springboard (Britio). 

   La nederlandlingva traduko elŝuteblas en la LEGEJO

    Hejmpaĝo: www.springboard2languages.org

 

 

 
Lingvolanĉilo - Novaj eldonaĵoj 

 

Novaj eldonaĵoj de la projekto "Sprinboard to languages"

Klaku al la bildoj por pliaj informoj

baldaux venos 

3 dokumentujoj da materialoj

      entute 16 lecionoj

   Libro kaj laborfolioj pri la nomvortoj

 6 facilaj, porinfanaj teatraĵoj

Aĉeteblaj grandaj afiŝoj

Klaku al la bildoj por pliaj informoj

Afiŝo pri la alfabeto

         Afiŝo pri la lingvaj kuzoj

      Afiŝo pri la saĝaj strigoj

Jene elŝuteblas la dokumentoj en PDF-formato:esperanta, hungara, nederlanda kaj anglalingva originala dokumento

 

Premio-glumarkoj de la projekto

Por elŝuti la bildojn klaku al la bildo kaj poste premu la dektran musbutonon

kaj elektu la registru/savu opcion.

  Aŭskultado                                   Parolo                              Legado                                    Skribado

La belegaj glumarkoj estas aĉeteblaj ĉe EAB 

 

 
Intervjuoj kun Ludoviko Molnar pri LINGVOLANĈILO 

 

 

Pola Radio la 11an de aprilo 2008 dissendis intervjuon kun Ludoviko Molnár pri Lingvolanĉilo.

La elsendon en MP3-formato vi povas elŝuti ĉi tie.   

 

 

  

 

D-ro Ludoviko Molnár, hungara kuracisto, aktivanta por la disvastigo de Esperanto-instruado en bazlernejoj, fondintoj de la Lingvolanĉilo-retgrupo donis intervjuon pri la porjekto kaj sia agado.

La filmeton pretigis Ladislao Szőke. Ĝi spekteblas en la retejo Ipernity.

Alia elŝuteblo estas la hungara portalo Esencoj.

Retlisto de Lingvolancilo estas: lingvolancxilo@googlegroups.com

Kontaktadreso de Ludoviko: ludoviko ĉe t-online.hu   aŭ klaku ĉi tien.

 

 

 

 

 
Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo 

 

Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo”

 

La Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo” proponas, ke ĉiu infano ricevu gepatralingvan edukadon ĝis la fino de sia 8-a vivojaro, por akiri firmajn gepatralingvajn konojn koncerne la parolon, legadon, skribon kaj kalkuladon.

 

Ni proponas, ke Esperanto estu la unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en la 9-a, 10-a kaj 11-a vivojaroj, kaj poste, en la 12-a kaj 14-a vivojaroj la infanoj komencu lerni po unu, libere elektitan, nacian lingvon, por ke okaze de la abiturienta ekzameno ili  ĉiuj  povu almenaŭ mezgrade kompreni tri fremdajn lingvojn. Intertempe ili povas ŝpari – helpe de la lernadfaciliga efiko de Esperanto – entute minimume la tempon de unu plena laborjaro. La ŝparitaj mono kaj tempo estas uzeblaj por evoluigo de aliaj, bezonataj kapabloj.

 

Ni kolektas la adresaron de tiuj esperantistoj, kiuj interkonsentas kaj pretas kunlabori por atingi la supre menciitajn celojn. Aparte gravaj estas la adresoj de tiuj esperanto-instruistoj, kiuj jam nun instruas, aŭ intencas baldaŭ instrui la internacian lingvon en bazgradaj lernejoj.

 

La plej grava celo estas atingi, ke en ĉiuj eŭropaj landoj kreiĝu minimume 1-5 bazgradaj, „referencaj lernejoj”, kie oni instruas Esperanton. Ni volas antaŭenigi la kiel eble plej bonajn kontaktojn inter tiuj ĉi lernejoj.

 

Prezentartikolo el IPR 2006/3  (alklaku la bildon).  

 Kontaktadreso de la laborgrupo: ludoviko ĉe t-online.hu   aŭ klaku ĉi tien.

 

 

 
Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo 
La plej gravaj informmaterialoj de la internacia laborgrupo LINGVOLANĈILO.
artikoloj (2)
Internacia Laborgrupo LINGVOLANĈILO - listo de kunlaborantoj
verkis: Ludoviko Molnár kaj Julianna Molnár-Farkas /retliste
teksto retejo PDF
Springboard - Saltotabulo - Dobbantó - trilingva informilo
verkis: Springboard /rete
teksto retejo PDF
 
 
Interkultura kaj multlingva dialogo inter exuropaj lernejoj 

 

Projekto: Interkultura kaj multlingva dialogo

per neŭtrala lingvo, inter la eŭropaj lernejoj

 

La celo de la projekto estas la kreado de partneraj rilatoj inter la lernejoj de malsamaj eŭropaj landoj en kiuj estas instruata la neŭtrala lingvo esperanto. Ĝin oni uzas por la malĉeesta komunikado kaj dum la programitaj eŭropaj renkontiĝoj (du po jaro en du landoj), ĉar ĝi estas neŭtrala pontolingvo kaj garantias al ĉiuj partoprenantoj egalajn ŝancojn de komunikado kaj respekton kaj konservadon de multlingveco en Eŭropo kaj en la mondo.

La lernejoj jam interesitaj en tiu ĉi projekto estas nun el la sekvaj nacioj: Portugalio, Pollando, Francio, Hungario, Litovio, Bulgario, Germanio, Hispanio, Italio kaj Britio (certe la projekto estas malfermata al ĉiuj lernejoj kiuj deziras aldoniĝi). Ili ekpaŝos al reciproka kono kaj kultura interŝanĝo kiuj, respektante la historiajn kaj kulturajn heredaĵojn kaj tradiciojn de la diversaj, partoprenantaj eŭropaj landoj, stimulos la reciprokan konon kaj la lernadon de la naciaj lingvoj de tiuj ĉi landoj uzante kiel ponto la neŭtralan lingvon esperanto.

 

Multaj iniciatoj estos realigataj kuntrenante geinstruistojn kaj gelernantojn kiuj partoprenos kune kun aliaj organizoj kaj antaŭenpuŝos komunajn temojn kaj ideojn. La kunlaborado baziĝos sur la interŝanĝo de informoj pri la historiaj kaj kulturaj heredaĵoj de la diferencaj regionoj kaj landoj pere de la spertoj en la kampo de la informteknologioj kaj de la instruado de fremdaj lingvoj kaj pristudante la ideon pri la estonteco kaj pri la nuntempo de la eŭropa civitaneco de la novaj generacioj.

 

La realigo de tiu ĉi projekto, pere de la kono de la kulturo kaj de la tradicioj de aliaj eŭropaj landoj kaj de kreado de ligoj de amikeco kun gestudentoj kaj geinstruistoj loĝantaj tie, kontribuos al detruo de la komunikaj baroj inter komunumoj de diversaj lingvoj metante antaŭ ilin la samajn defiojn. Por la realigo de la projekto ni uzadas la internacian lingvon esperanto – jam multe konata, tamen ankoraŭ ne oficiala lingvo de EU.

 

La uzo de iu sama lingvo, ne gepatra por ĉiu ajn de la partoprenantaj landoj, tamen instruata en la lernejoj de tiuj landoj, kreos senton de egaleco kaj egalrajteco, ekde la plej baza: la rajto je parolo kaj komunikado de la propraj ideoj, kaj en la gepatra lingvo kaj en tiu neŭtrala, kaj kuraĝigos la junajn eŭropanojn ekkonscii, ke la komunika streĉo de iu por iri renkonte al la alia estas jam signo de akcepto kaj de respekto de la diverseco, do, simbolo de toleremo.

 

 

Celoj de la projekto

 

a)     Antaŭenigi la interkulturon kaj informi la partoprenantojn pri la lingvaj malsamecoj, ankaŭ pere de lernado de frazoj uzataj ĉiutage en la lingvoj de la landoj partoprenantaj en la projekto.

b)     Interŝanĝi kulturajn, tradiciajn, lingvajn, geografiajn kaj historiajn spertojn.

c)     Kritikema pensado pri la « ismoj » (naciismo, koloniismo, rasismo…) de la gestudentoj pere de realigo de lokaj kaj transnaciaj debatoj, pri la homaj rajtoj, pere de esploroj, ekspozicioj kaj retaj forumoj kaj kontaktoj kun ĉeestantaj samaĝuloj de aliaj lernejoj de la partneraj landoj.

d)     Superi la komunikajn barojn en Eŭropa Unio pere de komuna neŭtrala lingvo.

e)     Kontribui al formado de spirito de eŭropa civitano.

f)       Evoluigo de la personaj ecoj en la lernantoj kiel kapablo labori teame kaj deziro je kunlaborado, kompetento en la solvoj de la komunikadproblemoj.

g)     Plibonigi la asimilon kaj la praktikan uzon de la novaj teknologioj de komunikado (retpoŝto kaj videokonferenco) por atingi pli bonan interkomprenon inter la partneroj.

h)     Motivigo de la gestudentoj por pli bona engaĝiĝo en la agadoj de la lernejo dank’al akurata publikigo de la finaj rezultoj.

 

Entenoj kaj Agadoj

 

  • Kolektado de aĵoj pere de kiuj ilustri la historian kaj kulturan heredaĵon de la eŭropaj partoprenantaj landoj.
  • Preparado kaj aranĝo de fotoekspozicio kaj de fotoalbumo pri la temo « Mia lando ».
  • Realigo de retaj konektiloj inter la partneroj.
  • Konkurso pri “Mi vivas en Eŭropo: mia eŭropa civitaneco”.
  • Arta konkurso pri la temo «Mia malproksima amiko/Mia malproksima amikino » kun ekspozicio en la koncernaj lernejoj de la laboraĵoj de ĉiuj kuntrenataj eŭropaj gejunuloj.
  • Renkontiĝoj en videokonferencoj inter la junaj eŭropanoj kaj realigo de komuna TTT-paĝo por la dokumentado kaj la kunpartigo de la sperto.
  • Formado, en ĉiu lernejo, de ĉiamdaŭraj laborgrupoj de gestudentoj, geinstruistoj kaj gepatroj por interkultura dialogo, konstanta interlingvistika kaj interkultura memformado.

 

La projekton kunordigas

 

Profesorino Mariana Genĉeva

maries972@yahoo.com

Ul. Targovska 101,

5180 Polski Trambesh

Bulgario

 

 
Interkultura kaj multlingva dialogo ... - nacilingvaj tradukoj 
artikoloj (22)
Interkultura kaj multlingva dialogo (Esperanto-teksto)
verkis: GENĈEVA, Mariana /
teksto retejo PDF
Një dialog ndërkulturor (albana traduko)
verkis: Mariana Genĉeva / Tradukis: Bardhyl Selimi
teksto retejo PDF
An Intercultural and Multilingual Dialogue (angla traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: David. R. Curtis
teksto retejo PDF
Интеркултурен и многоезичен диалог (bulgara traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: GENĈEVA, Mariana
teksto retejo PDF
Dialog evropských škol na mezinárodní úrovni (ĉeĥa traduko)
verkis: Mariana Genĉeva /Tradukis: Jindřiška Drahotová
teksto retejo PDF
Interkulturel og flersproget dialog (dana traduko)
verkis: Mariana Genĉeva / Tradukis: Arne Casper
teksto retejo PDF
Kulttuurienvälinen ja monikielinen (finna traduko)
verkis: Mariana Genĉeva/ Tradukis: Anja Karkiainen
teksto retejo PDF
Dialogue interculturel et multilingue (franca traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Robert Leleu kaj Elisabeth Barbay
teksto retejo PDF
Interkultureller und vielsprachiger Dialog (germana traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana /Tradukis: Armin Grötzner
teksto retejo PDF
Σχεδιάγραμμα δραστηριοτήτων (project) (greka traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Georgo Dermatis
teksto retejo PDF
Diálogo intercultural y multilingüístico (hispana traduko)
verkis: Mariana Genĉeva / Tradukis: José María Salguero
teksto retejo PDF
Interkulturális, soknyelvű párbeszéd (hungara traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Dr. Molnár Lajos, Prof. Dr. Heé Veronika kaj Dr. Farkas Julianna
teksto retejo PDF
Įvairių kultūrų daugiakalbis dialogas - (litova traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana - / Tradukis: Genovaitė Liepinia
teksto retejo PDF
Agallamh idirchultúrtha ilteangach ... (irlanda traduko)
verkis: Mariana Genĉeva/ Tradukis: Dr Seán Ó Riain
teksto retejo PDF
Dialogo interculturale e multilingue (itala traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Ermanno Tarracchini kaj Luigia Oberrauch Madella
teksto retejo PDF
Interculturele en veeltalige dialoog (nederlanda traduko)
verkis: GENĈEVA, Mariana / Tradukis: Leo De Cooman kaj Johan Derks
teksto retejo PDF
Międzykulturowy dialog (pola traduko)
verkis: Mariana Genĉeva / Tradukis: Lidia Nowak kaj Andrzej Kiszkiel/
teksto retejo PDF
Diálogo intercultural e plurilingue (portugala traduko)
verkis: Mariana Genĉeva /Tradukis: Luís Ladeira
teksto retejo PDF
Dialog intercultural şi multilingv (rumana traduko)
verkis: Mariana Genĉeva/ Tradukis: Mihai Trifoi
teksto retejo PDF
Medzikultúrny a mnohojazyčný dialóg (slovaka traduko )
verkis: Mariana Genĉeva/ Tradukis: Pavol Petrík
teksto retejo PDF
Interkulturni in večjezični dialog (slovena traduko)
verkis: Mariana Genĉeva /Tradukis: Vinko Ošlak
teksto retejo PDF
INTERKULTURELL OCH MĹNGSPRĹKIG DIALOG (sveda traduko)
verkis: Mariana Genĉeva /Tradukis: Sten Svenonius/
teksto retejo PDF
 
 
Eksperimenta kurso de Esperanto por cento da ĉinaj infanoj 

 

             

 

Por favorigi la infanojn en la lernado de fremdaj lingvoj, kaj ŝanĝi la situacion de tio, ke eŭropaj lingvoj estas malfacilaj por ĉinoj - kiuj ofte elspezas pli ol dek jarojn ĝis sia studentiĝo por la lernado de la angla, sed ofte ankoraŭ ne povas ellerni ĝin - ĉisemestre, la Elementa lernejo Baiyangshu en Taiyuan-urbo de ĉinio, okazigis eksperimenton, kiu prenas Esperanton kiel gvidan lingvon en la lernado de fremdaj lingvoj.
Esperanta instruado jam komenciĝis en la unua klaso, kaj pli ol cent infanoj partoprenis en la lernado. La lernejo donas Esperantan kurson je du lernohoroj ĉiusemajne. La infanoj lernas kun granda intereso.
Antaŭ la komenciĝo de la eksperimento la lernejo kontaktis la gepatrojn de la infanoj. Kiam la gepatroj eksciis, kio estas Esperanto kaj kial la lernejo lernigos Esperanton al la infanoj, ili kun granda fervoro esprimis sian subtenon al la decido de la lernejo, kaj kelkaj el ili esprimis, ke ili lernos Esperanton kun siaj infanoj.
La lernejo planas, ke la infanoj lernas Esperanton kiel la devigan lingvon ĝis la tria-aŭ kvara klaso, sed laŭ la projekto de la ŝtata programo oni kutime eklernas la anglan en la tria klaso. Do la infanoj devas lerni samtempe kaj Esperanton kaj la anglan dum unu aŭ du jaroj en la periodo de la elementa lernejo.
La lernejoestro Wei Yubin estas esperantisto. Li volas okazigi Esperanto-kurson en sia lernejo delonge, sed pro manko de instruistoj tio ne efektiviĝis. Antaŭ du jaroj li ekedukis Esperanto-instruistojn. Du instruistinoj sukcese ellernis la lingvon kaj ekludas gravan rolon en la instrua eksperimento.
La lernejo deziras kontaktiĝi kaj korespondi kun alilandaj elementaj lernejoj, kiuj funkciigas Esperanto-kurson.

Vidu kelkajn fotojn pri la klasoj kaj la prezenton de ilia lernolibro en nia KATALOGO.

 

La adreso: Wei Yubin,
Baiyangshujie- Xiaoxue
Taiyuan, Shanxi, CN-030003,
ĉinio. Retadreso jado.wei@gmail.com

La klaso jam estas registrita en la sekcio E-lernejoj

 
Moderna Esperanto por infanoj - lernolibro 

 

konsultu nian KATALOGON!

Moderna Esperanto por infanoj

verkita de WEILUN, Li

Kantoteksto kun muziknotoj el la libro

Ĉu iu povos sendi al ni transkribitan muziknoton?

Jen sube du (ne sinsekvaj!) paĝoj el la libro

   

 

 

 

 
AKEL-projektoj 

 

AKEL estas akronimo por “Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj”.

Fakte ĝi estas projekto de eŭrop-uniaj mezlernejoj kiuj komence de 2005 decidis kunlabori uzante Esperanton kiel pontolingvon.

Dum la monatoj antaŭ la fizikaj renkontiĝoj la lernantoj de la kvar lernejoj kune kun la geinstruistoj komunikadis pere de Esperanto, kiun ili lernis dum malmulte da monatoj.

 

-------------------------------------------------

Jen prezento de la AKEL-1 projekto, kies organizantoj rekandidatiĝos en 2007 por plia subvencio.

 

En la AKEL2 (ankaŭ nun kuranta) projekto la kunlaborantaj lernejoj estas la subaj kvar:

 

-  “Tsanko Tserkovski” de Polski Trambesh (Bulgario),

-   Ŝtata Mezlernejo “G.Cavour” de Modeno (Italio),

-  “Sir Thomas Rich’s School” de Gloucester (Britio) kaj 

-   IES Reyes Catňlicos de Ejea de lo Caballeros (Hispanio).

 

 Jen vi povas elŝuti la raportojn de Luigia Oberrauch Madella pri la diversaj etapoj de la projekto:

 

 -  Ĝenerala prezento: Projekto AKEL

 

 -  Raporto pri la Unua renkontiĝo en novembro 2005 - Bulgario

 

 -  Raporto pri la Dua Renkontiĝo en Modeno en aprilo 2006 - Italio.

 

 -  Raporto pri la Tria Renkontiĝo en Gloucester en oktobro 2006 - Britio.

 

 -  Raporto pri la laborsemajno en aprilo 2007 - Bulgario

 

 -  Raporto pri la sesa laborrenkontiĝo okazinta en aprilo 2008 - Bulgario

 

 

Vidu la hejmpaĝon de la projekto: AKEL

 

AKEL

Alternativa Komunikado
    inter la Eŭropaj- kaj EFTA- Lernejoj
 kontaktoj:

ludoviko@portugalmail.pt

silkovojo@aliceposta.it