20a Eŭropa Rendevuo en Morbecque
La jaro 2008 estas tre speciala por la Norda Franca Federacio, kiu festas sian Centjariĝon kaj la 20an jariĝon de la Eŭropa Rendevuo en Morbecque, fame konata en Esperantujo.
Por emfazi tiun duoblan datrevenon, la Federacio organizis eksterordinaran rendevuon ĉi-jare.
La staĝo daŭris tri tagojn, de la 7a de novembro ĝis la 9a en la Naturcentro de Morbecque apud la urbo Hazebrouck.
Tiu staĝo kunigis 87 partoprenantojn. Ĝi estis pli internacia ol kutime ĉar krom belgoj kaj francoj, venis britoj, ĉeĥoj, germanoj, luksembourgianoj, portugaloj, ruso.
Arlette Plutniak, Michel Dechy, Xavier Dewidehem, Claude Longue Epée, Kristin Tytgat gvidis la diversnivelajn kursojn kun granda kompetenteco.
Arlette kaj Edmond Plutniak prelegis pri sia vojaĝo de Mokvo al Jokohamo per transsiberia trajno mirigante la spektantaron per admirinda filmo.
Mikaelo Bronstein el Peterburgo bele kantis dum la distra vespero, akompanante sin per gitaro kaj prelegis dimanĉon pri la ĉefurboj de Rusio.
La fama magiisto Trixini entuziasmigis la ĉeestantaron per mirigaj magiaĵoj. Per sia parola humuro, li ridigis ĉiujn.
Kiel kutime, Katja Lödör kaj Hans Delnat el la belga klubo de Gent proponis riĉan libro-servon.
La tuta staĝo disvolviĝis en studema etoso dum la distra programo ĝojigis ĉiujn staĝanojn, kiuj longe aplaŭdis la artistojn kaj prelegantojn.
La staĝo estis organizita kaj estrita de France kaj Richard Valet el la Klubo de LVE en la « Base Nature des EEDF ».
Entute, granda sukceso kiu, plian fojon, montras la altvalorecon de Esperanto por kunigi pace kaj fratece homojn diverslandajn. Ĝis 2009 !
Raportis: Richard VALET

Arlette Plutniak instruas, uzante ekzercojn ankaŭ el edukado.net

Malantaŭ Kristin Tytgat Brian Moon kaj Claude Nourmont studas la Manlibron.

|