Bonvenon en la paĝo de la Komunumo de edukado.net, kie momente membras 1584 personoj el 97 landoj, kies liston vi povas vidi ĉi tie:
(La nombrilo ekis la 25an de junio 2003.)
Parto de la paĝaro estas uzebla por ajna vizitanto, sed pluraj partoj estas nur je la dispono de niaj membroj. Sekve se vi bezonas praktikajn helpojn kaj materialojn elŝuti aŭ intencas ion alŝuti vi devas esti membro de la KOMUNUMO.
Ni aparte konsilas membriĝi al instruantoj, kursogvidantoj, lernantoj kaj ĉiuj vizitantoj, kiuj ajne rilatas al edukado kaj instruado de la internacia lingvo. Esti ano de tiu listo signifas pli da komunikado kaj informiteco pri edukaj temoj, pri niaj komunaj pedagogiaj agadoj kaj signifas ankaŭ ricevi freŝajn informojn pri la servoj de la paĝaro. Al la membroj ni regule sendas cirkuleron, ebligas aktive partopreni en diversaj diskutoj kaj kunlaborebloj, meti anoncojn pri kursoj kaj aliaj pedagogiaj temoj, kaj apartajn mesaĝojn pri la riĉiĝo de la lernomaterialoj. La ne-membraj vizitanto havas aliaron nur al tiuj informmaterialoj kiuj nur ĝenerale rilatas al la eduakdo kaj instruado, sed ne havas enrigadon en niajn diskutojn kaj komunuman laboron.
Por membriĝi vi devas plenigi la PROFIL-formularon. Parto de la petataj informoj necesas por nia komunikado kaj sistemo, parto servas nur por nia statistiko. Krom via salutnomo kaj lando la informojn ni ne publikigas, ili ne estos alireblaj al aliaj personoj. Se vi ŝatus krei vian vizitkarton ĉe nia paĝaro, vi povas marki en la dua kolumno kiuj informoj aperu publike, estu videblaj sub via profilo. La informojn, inklude vian pasvorton, vi kiam ajn povas ŝanĝi ensalutinte. En la sama formularo vi povas ankaŭ mendi kaj malmendi diversajn servojn. Ni esperas havi sukcesan kunlaboron, kiun ankaŭ vi riĉigos per viaj kontribuoj.