Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
09-05-2008

Vizitoj: 921526
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Internaciaj Ekzamenoj >> Komisiono
Internaciaj Ekzamenoj - Komisiono
 

La nove elektita Internacia Ekzamena Komisiono  (deĵorperiodo 2006-2009).

  • Mireille GROSJEAN (Svislando) , Prezidanto
  • Boris KOLKER (Usono), Vicprezidanto
  • Reza TORABI (Irano), Sekretario

Membroj

  • Jorge Antonio LEONI de LEÓN (Kostariko)
  • Oliver MAZODZE, (Zimbabvo)
  • Julián HERNÁNDEZ (Kubo)
  • Mónika MOLNÁR (Hungario, loĝanta en Svislando)

Laŭ Artikolo 2(c) de la Principa regularo, individuaj ekzamensesioj estas sub la gvidado de "tripersona loka Ekzamena Komisiono (EK), kies konsiston kaj prezidanton aprobis IEK. EK estu internacia."

Unu devo de IEK, laŭ Artikoloj 2(b) kaj 3(ĉ) de la Principa regularo, estas rajtigi membrojn de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, kiuj konsistigas la EK-ojn por la diversaj ekzamensesioj. Laŭ Artikolo 4(b), "EK, sub la gvido de la prezidanto, kontrolas kaj pritaksas aparte la skribajn kaj parolajn respondojn. Surbaze de tiuj du notoj EK aljuĝas la finajn notojn por la atestiloj." (Vidu aliloke "Notoj kaj atestoj".)

Pluen al Venontaj ekzamensesioj