Laŭ Artikolo 2(c) de la Principa regularo, individuaj ekzamensesioj estas sub la gvidado de "tripersona Loka Ekzamena Komisiono (LEK), kies konsiston kaj prezidanton aprobis IEK. EK estu internacia."
Unu devo de IEK, laŭ Artikoloj 2(b) kaj 3(ĉ) de la Principa regularo, estas rajtigi membrojn de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, kiuj konsistigas la LEK-ojn por la diversaj ekzamensesioj. Laŭ Artikolo 4(b), "LEK, sub la gvido de la prezidanto, kontrolas kaj pritaksas aparte la skribajn kaj parolajn respondojn. Surbaze de tiuj du notoj LEK aljuĝas la finajn notojn por la atestiloj." (Vidu aliloke "Notoj kaj atestoj".)
Pluen al Venontaj ekzamensesioj
La nove elektita Internacia Ekzamena Komisiono (deĵorperiodo 2006-2009).
- Mireille GROSJEAN (Svislando), Prezidanto
- ................................ momente vakas la vicprezidanta funkcio
- Reza TORABI (Irano) Sekretario
Membroj
- Jorge Antonio LEONI de LEÓN (Kostariko)
- Oliver MAZODZE (Zimbabvo)
- Julián HERNÁNDEZ (Kubo)
- Mónika MOLNÁR (Hungario, loĝanta en Svislando)
|