Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
09-05-2008

Vizitoj: 921526
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Pri edukado.net >> Informoj
Informoj
 

La projekton edukado.net finance subtenas la usona esplorfonduso

Esperantic Studies Foundation 

Esperantic Studies Foundation 

ESF fondiĝis en 1968, per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool, kaj E. James Lieberman, unuavice por subteni kaj stimuli la evoluigon de la anglalingva faka literaturo pri Esperanto. Iom post iom la uzado de Esperanto en edukado fariĝis unu el la prioritataj zorgoj de ESF, interalie pro ĝia asociiĝo kun la ĉiujara Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK, kiun ĝi nun subtenas finance kaj organize.

En aprilo, 2001, ESF kunvokis kolokvon pri "Esperanto kaj edukado" en la usona ĉefurbo, kun partopreno de konataj E-instruistoj kiel Katalin Smidéliusz (nun Kováts), Stefan MacGill, Duncan Charters, kaj aliaj. Inter la prioritatoj diskutitaj tie troviĝis la disvastigo de informoj kaj konsiloj pri haveblaj instruiloj, kaj la disponigo de neeldonitaj materialoj verkitaj de instruistoj diverslande. La projekto "edukado.net" celas respondi al tiuj bezonoj.

Ĉu ankoraŭ estontece ESF disponigos rimedojn al la kreo de tiaj servoj por instruistoj, tio dependas parte de la reago de la instruistaro. Ju pli da homoj kunlaboras por utiligi kaj plibonigi la servon en ĝia nuna formo, des pli fortaj estos la motivoj plu disvolvi ĝin.

La projekta teamo

Edukado.net ĝis la somero 2004 realiĝis fare de teamo de Esperanto@Interreto kadre de la entrepreno Hesselbom Berlin GmbH. 

Nuntempe la paĝaron plu konstruas kaj prizorgas la entrepreno E-duKati kun la jenaj kunlaborantoj:

  • Katalin Kováts – Nederlando-Hungario (redaktanto de la paĝaro, respondeculo pri la enhavo kaj metodiko)
  • Beatrice Allée - Germanio-Francio (helpredaktado)
  • programistoj de la nederlanda entrepreno Hoppinger , kiuj en 2005 kreis novan sistemon kaj programaron
  • volontulainternacia  teamo kaj kun multaj instruistoj, kiuj sendas materialojn kaj informojn

Ĉe la lanĉo kaj unuaj etapoj de la paĝaro multe faris kaj ricevu niajn dankovortojn:

  • Clayton Smith (Programado, konstruo de la tita paĝaro)
  • Ralf Gion Fröhlich – Germanio (projekta gvidado, administrado)
  • Hokan Lundberg – Svedio (programado)
  • Nastja Koĵevnikova – Rusio (grafiko)
  • Jozefo Nemeth – Hungario (teknika asistado)

La teamo dankas ĉiujn, kiuj pere de sendado de materialoj aŭ alimaniere helpis kaj helpos riĉigi la kolekton.