Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
12-05-2008

Vizitoj: 929349
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Pri edukado.net >> HELPO-paĝo

 
Kiel ensaluti?
Forgesita pasvorto
Kiel aktivigi vian membrokonton kaj ŝanĝi viajn datenojn?
Koleraj demandoj, leteroj al- kaj respondoj de la redaktoro
 
 
Kiel ensaluti? 

 

Se vi havas problemojn pri la ensalutproceso, bv. elŝuti la dokumenton kiu per desegnaĵoj helpos vin elturniĝi.  Klaku al la ŝlosilo.

Sukceson.  

PDF-dokumento pri la ensaluto.

 Kaze de plua problemo kontaktu la redaktoron.

 

 
Forgesita pasvorto 

 

  Alklakante al la desegnaĵo vi povas legi en la dokumento kion vi faru, se vi ne plu memoras vian pasvorton.

La klarigteksto gvidos vin al la ensalutpaĝo.

PDF-teksto pri la forgesita pasvorto.

Kaze de plua problemo kontaktu la redaktoron.

 

 
Kiel aktivigi vian membrokonton kaj ŝanĝi viajn datenojn? 

Jene vi povas vidi kion ni petas fari por renovigi vian membrecon, aranĝi viajn mendojn.

En tiu ĉi paĝo vi trovas detalan priskribon.

 

 

Jen kion fari por aktivigi vian membrecon:

1)     Bonvolu malfermi novan retum-fenestron por ke vi ne devu forlasi tiun ĉi paĝon.

2)     Poste iru al  www.edukado.net kaj apud la logo vi trovas la vorton „ensalutu”. Tiun vi alklaku.

3)     Alveninte al la ensalutpaĝo estas du ebloj:

a)     Se  vi konas/memoras viajn ensalutnomon kaj pasvorton skribu ilin en la kadrojn de la unua sekcio kaj sendu la informojn per la suba butono. Tiel vi alvenos al via PROFILO. Se via ensalutnomo konsistas el retadreso, tiun vi skribu en la duan sekcion, kiu nomiĝas: Membroj laŭ la malnova paĝaro.

b)     Se vi ne konas la ensalutinformojn bv. fine de tiu paĝo plenigi la kadron tie, kie oni petas vian retadreson. Klaku al la ’sendu’ butono kaj kontrolu vian mesaĝilon. Tie vi trovos la ensalutinformojn pere de kiuj vi agu kiel priskribite en la punkto 3.a. (Se vi neniun mesaĝon ricevas, povas esti ke vi uzis ne tiun adreson, pere de kiu vi siatempe aliĝis al la paĝaro. Tiukaze kontaktu la redaktoron, indiku vian nomon kaj vian eventualan malnovan adreson.)

 

     Per simpla - sed sukcesa - ensaluto vi jam aŭtomate revivigis vian membrecon. 

 

 

Jen kion fari por kontroli, ŝanĝi viajn datenojn kaj mendojn. 

 

     Post sukcesa ensaluto vi alvenas al via Profilopaĝo.

     Fine de ĝi vi povas klaki al butono kiu ebligos al vi redakti viajn informojn, kompletigi la formularon per datenoj kaj ankaŭ mendi diversajn servojn. En la dekstra kolumno vi trovas detalan klarigon pri ĉiu punkto. Se vi markas la maldekstrajn kadretojn ĉe la demandoj, tio signifos, ke la markitaj informoj estos publikigitaj en via profilo. Se kadreto restos malplena la rilataj informoj videblos nur al vi kaj al la redaktoro (por statistikaj informoj).

 

Atentu! Ŝanĝinte la datenojn ne forgesu sube SAVI la paĝon por ne perdi vian laboron.

 

Petoj, konsiloj: mi aparte petas ĉiun indiki la veran aŭ fantazian nomon ĉe unu el la punktoj nomo/familia nomo. Se tiuj ĉeloj restos malplenaj, mi tre malfacile povos helpi vin kaze de administraj problemoj.

 

Alia konsilo estas: ŝanĝu vian ensalutnomon je „normala” vorto ke ĝi ne plu estu retadreso. Tio denove faciligos la traktadon de la paĝaro kaj de via konto. Dankon.

Post ĉiu ensaluto vi alvenos al la profilopaĝo, kie la ŝanĝoj povas esti farataj kiom ajn fojojn, laŭ via deziro.

 

Se vi ŝanĝis vian ensalutnomon aŭ adreson, ne forgesu ke sekvontfoje nur per la novaj datenoj vi povas ensaluti.

 

Je ajna problemo kontaktu ne hezitu peti helpon al la redaktoro.

 

 
Demandoj, leteroj kaj respondoj de la redaktoro 

En tiu rubriko de la paĝaro ni ŝatus publikigi kelkajn demandojn, kiuj venis al la redaktoro kaj kies aŭtoroj estis koleraj, malkontenta. Vi povas legi la respondon de la redaktoro.  

-  Kial mi devas refreŝigi mian konton?   >>>>>

-  Mi rifuzas legi la paĝaron, se vi uzas iksojn>>>>>

       (Ankaŭ aliaj kondamnas, tamen uzas iksojn. Vidu artikolon en Libera Folio. )