Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
09-05-2008

Vizitoj: 921290
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Pri edukado.net >> Gastlibro
Gastlibro
Anonctabulo kun 395 mesaĝoj     1 - 30    
1    2    3    4    5    6    7    8    9    10    11    12    13    14
Aldonu vian mesaĝon.
nova
395. Bela Kovacs 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
espbela t-online.hu
Dato: 1-05-2008

Loko: Kaposvár
Komento:
Via paĝo tre plaĉas al mi. Ĝin mi uzas por instrui Esperanton. Amike Apáti Kovács Béla
 
394. jayrous eliakimu 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
jayrouseliakimu yahoo.com
Dato: 14-04-2008

Loko: tanzania
Komento:
mi petas aliĝi kun via programoj
 
393. Paulo Nascentes 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
pnascentes gmail.com
Dato: 14-04-2008

Loko: Brazilo
Komento:
Legi pri la statistiko plachas al mi. Tamen, la suba novajho ege impresis min: En la programo de la 14a de aprilo estos dissendata intervjuo kun Zsofia Korody, vicprezidanto de ILEI pri ŝia partopreno en la ALTE-konferenco en Kembriĝo. Jen bona temo! Paulo
 
392. Miranda Lutz 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
miranda_lutz hotmail.com
Dato: 6-04-2008

Loko: Aŭstralio
Komento:
Ho kia bonega paĝaro! Kial mi ne esploris pli frue! Multajn dankojn al tiuj kiuj laboras kaj helpas pri la valoregaj taskoj! Kuna laborado ŝparas multan tempon.
 
391. Irek Bobrzak Varsovia Vento 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
viavento poczta.onet.pl
Dato: 1-04-2008

Loko: Pollando
Komento:
Bonaj kaj pozitivaj impresoj! GRANDA LABORO! Pro tio bonan dankon!
 
390. Paulo Pereira Nascentes 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
pnascentes gmail.com
Dato: 1-04-2008

Loko: Brasilia
Komento:
Esperplene novan momenton por Esperanto-instruado en Etendiĝa Lernejo de UnB (Universitato de Braziljo) kunlabore kun Edukado.net mi antaŭvidas. Alproksimiĝas al nia laboro la verkisto mem de lernomaterialo de ni uzata: BARBOZA, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj: paroliga metodo kun ekzercaro 1 kaj 2. Braziljo: 2008.
 
389. Edit Slezakne Tar 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
slezakne.tar.edit t-online.hu
Dato: 12-03-2008

Loko: Mosonmagyarovar
Komento:
Ĝoje mi vidis la novan "Filmejo"-n! Gratulojn al Vi, Kati! Tre valoras foje montri al lernantoj kelkminutan filmon por motivigi ilin. Ĉi tie mi tuj povas trovi ĉion, eĉ elektadi inter la filmetoj. Amike: Edit
 
388. Beatrice Allée 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
bea lavilleheleuc.fr
Dato: 12-03-2008

Loko: Bretonujo
Komento:
Gratulojn pro la nova ero de la paĝaro, la filmejo! Kia bona ideo arigi tiajn interesajn filmetojn pri Esperanto! Mi nun senprobleme retrovos ilin. La prezentado estas klara kaj alloga, kiel ĉie ĉe edukado.net! Koran dankon!
 
387. katalin 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
katalin ikso.net
Dato: 23-02-2008

Loko: Hago
Komento:
Korajn salutojn al la seminarianoj en Bouresse - Kvinpetalo. Mi deziras al vi fruktodonan laboron, bonan retkonekton kaj sendas miajn dankojn al Bea por la trejnado.
 
386. michel DECHY 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
michel_dechy hotmail.com
Dato: 23-02-2008

Loko: Villeneuve d'Ascq
Komento:
Saluton Katalin Gratulojn pro edukado.net; en Bouresse, dum kvartaga staĝo kun aliaj geinstruistoj, dank'al Beatrice Allée, ni multe progresos uzi ĝin.
 
385. Dinah MacKenzie Peers 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
helart2 wanadoo.fr
Dato: 23-02-2008

Loko: Limeuil
Komento:
Saluton. Mi tre fieras esti membro de tiu belega retejo. Certas mi ke mi tre ofte vizitos ĝin. Ĝis baldaů.
 
384. Edit Slezakne Tar 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
slezakne.tar.edit t-online.hu
Dato: 16-02-2008

Loko: Mosonmagyarovar
Komento:
Kara Kati! Mi ĵus legis, ke aliĝis al edukado.net la 1500-a membro! Gratulon al Vi pro Via senĉesa laboro! Por la nova membro mi deziras multajn valorajn kaj amuzajn minutojn malkovrante la trezorojn de edukado.net!! Elkore: Edit
 
383. Leandro Abrahăo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
leleabrahao yahoo.com.br
Dato: 28-01-2008

Loko: Brazilo
Komento:
Koran saluton al ĉiuj kunlaborantoj de Edukado.net. = ) Mirinda estas la enhavo de la paĝaro kaj kvankam oni ne malpravas dirante, ke ĝi estas formika laboro, la nuna membrokvanto faras grandegan formikujon kun grandega agpovo! Mi instruas Esperanton al infanoj kaj kiel multe mi lernas legante la enhavon! Ni ĉiam subtenu la paĝaron laŭeble per niaj kontribuaĵoj, eĉ se tiuj estos kuraĝdonaj vortoj. Koran dankon! Amike kaj frate = )
 
382. Katalin Kovats 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
katalin ikso.net
Dato: 28-01-2008

Loko: Hago
Komento:
Estimata Jean-Pierre,
Mi nur nun legis vian mesaĝon pri la malpermeso de via kurso. Mi estas trista. Kiel oni povas helpi sen damaĝi al vi?
Mi petus permeson en skriba, oficiala letero, kaj devus havi skriban respondon al ĝi, kiun oni poste povas utiligi por plendi. Sed ĉu oni povas vere plendi konttraŭ loka, lerneja decido? Laŭ mi ne tro efike, kaj ne sen damaĝoj al vi. Tial eble vi ne plu agu tie.
Organizu en kluboj, kulturcentroj, eklezioj, ĉe skoltoj E-rondon kaj varbu tie infanojn por lerni E-on. Faru ke por ili estu interese lerni ĝin.
Certe pluraj en Francio kaj eksterlando povas subteni vin per ideoj, korespondado, ktp.
Ĉu vi volas ke mi helpu kunigi ideojn, helpon, t.e publikigu vian mesaĝon?
Mi devus scii por tio precizan lokon, nomon, laŭ mi por ke la afero ne estu blufo.
Amike salutas vin: Katalin
 
381. COLLIGNON 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
colli.alano54 orange.fr
Dato: 28-01-2008

Loko: NANCIO
Komento:
granda, grava sukceso, vivu ESPERANTO , ni sukcesos !!!!
 
380. Jean-Pierre Le Moine 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
roumanie mac.com
Dato: 24-01-2008

Loko: Villeneuve d'Ascq
Komento:
Hodiaŭ mia lernejestro malpermesis al mi krei atelieron de esperanto. Li diris ke Eo ne estas en la listo de linvoj permesitaj en la lernejoj,
 
379. Manfred Westermayer 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
m.westermayer comlink.org
Dato: 21-01-2008

Loko: DE-79194 Gundelfingen
Komento:
Kara Katalin kaj kunlaborantoj, dankon por via laboro, kiun ni Verduloj (politikaj) povas utiligi por demonstri la aktualecon de Esperanto. Ĉu vi povas prelegi en la Somer-Universitato de la Eŭropaj Verdaj Partioj en Frankfurt/Odro & Slubice (28-31a de Aŭgusto) ?
 
378. Katalin Kováts 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 18-01-2008

Loko: Hago - NL
Komento:
Kara Zlatko,
Mi legis vian peton en la gastlibro kaj ŝatus scii kio precize interesas vin pri tiu temo, pri kia artikolo vi pensas.
La membriĝo ĉe ALTE estas procezo, kiu estas lanĉita je la invito de la respondeculoj de ALTE. Ĝuste hieraŭ kaj hodiaŭ okazas traktadoj pri tio en Britio, ĉe ALTE.
Mem la membriĝo estas nur oficiala kaj burkoratia paŝo, laŭ mi multe pli interesa afero estas kiujn avantaĝojn portos al ILEI tiu membriĝo, kiaj estos kaj kiam kaj kie okazos la novaj ekzamenoj ktp.
Post la preparlaboroj; tradukigo de la referenckadro kaj kontaktiĝo kun la instancoj mi lasos la pliajn laborojn por UEA-ILEI, mi misio plejparte finiĝis per tio. Eĉ se mi plu helpos en la ekzamenaferoj, la koncernuloj estos ILEI kaj UEA. Kiel kaj kion ili plu faros kun tiuj ebloj estas ilia decido kaj tasko.
Mi sendos kopion de tiu letero al Zsofia Korody, vicprezidanto de ILEi, kiu plej multe scias nun kaj okupiĝos pri la aferoj.
Amike, Katalin
 
377. zlatko 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
zlatko.tisljar azm-lu.si
Dato: 12-01-2008

Loko: maribor
Komento:
Mi petzas la redaktorinon, verki artikoleton por Europa Bulteno pri la membrigho de edukado.net en ALTE. Zlatko Tishljar
 
376. Edit Slezakne Tar 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
slezakne.tar.edit t-online.hu
Dato: 7-01-2008

Loko: Mosonmagyarovar
Komento:
Kara Katalin! Estas gravega atingaĵo, ke la referenckadro aperis ankau en Esperanto!!! Dankon kaj gratulojn por Vi kaj por ĉiuj, kiuj partoprenis en tiu grandioza laboro!!
 
375. Gisela Macioszek 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
macios hsu-hh.de
Dato: 26-12-2007

Loko: Hamburgo
Komento:
Gratulon kaj dankegon al Katalin kaj ŝiaj kunlaborintoj por tio grava sukceso. La referenckadro estas granda paŝo antauen por Esperanto en la Europa Komunumo.
 
374. Mikaelo Lineckij 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ml espero.kiev.ua
Dato: 23-12-2007

Loko: Ukrainio
Komento:
Laŭ mi, apero de Esperanto inter aliaj lingvoj de la Konsilio estas pruvo, ke "Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan"...
 
373. Leo De Cooman 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
Leo.De.Cooman pandora.be
Dato: 21-12-2007

Loko: Ingelmunster
Komento:
Ĉi-matene mi legis kelkajn paĝojn de la Esperanta teksto pri la Eŭropa Referenckadro kaj komparis la tekston kun tiu el la versio en mia gepatra lingvo, la nederlanda. Tiu lasta enhavas multegajn simple netradukitajn anglalingvajn terminojn. Tiele estas facile traduki tekston: ĉiujn malfacilajn terminojn la tradukinto simple senŝanĝitaj transskribis kaj lasis la problemon por la leganto. Por mi estas evidente, ke la Esperanta teksto de la paĝoj, kiujn mi kontrolis, estas multe pli bone komprenebla ol la nederlanda. Elkoran gratulon al la Esperantiginto kaj al liaj helpintoj!
 
372. Bujdosó Iván 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
bujdoŝo yahoo.com
Dato: 20-12-2007

Loko: Budapest
Komento:
Mi trovis kaj ltrafoluimis la tekston de referenckadro en Esperanto en la oficiala hejmpaĝo. Estas superflue, ke mi diru al vi, kiom multe da laboro staras antaŭ la esperantistoj, se ni volas sekvi la rekomendojn, pensu nur pri la Rasch-modelo por harmoniigi la nivelojn. Mi iomete okupiĝis pri la temo, vidu la hungarlingvan hejmpaĝon : http://www.geocities.com/bujdosoivan/szintb.htm Sed via laboro esperantigi la tutan tekston estas tre signifoplena. Dankon en la nomo de lingvoinstruistoj kaj elkoran gratulon. Ivano
 
371. dennis keefe 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
keefe linguafest.info
Dato: 20-12-2007

Loko: francio
Komento:
Mi tute konsentas kun Otto, ke la ekapero de la Eŭropa Referenckadro estas grava mejloŝtono en la historio de Esperanto. El pedagogia vidpunkto, ĝi helpos al ni pli bone unuigi niajn pedagogiajn fortojn tra la tuta mondo. Ĝi helpos al ni paroli "komunan lingvon" pri testado, kiu ĝis nun ne estis la plej forta parto de Esperanta instruado. Tamen, la plej bona momento estos kiam ni Esperantistoj legos kaj trastudos tiun manlibron. Mi esperas, ke diskutgrupoj – virtualaj sed speciale fizikaj, se eblas -- ekaperos en Eŭropo kaj eble alie. Tiu trastudo gravas por, ke ni apliku parton el la enhavo al niaj Esperantaj cirkonstancoj. Finfine, la ekapero de tiu manlibro montras klare, ke la virtuala mondo de Esperanto rapide kreskas kaj profesiiĝas, kio povas venontece havi ege favoran efikon rilate la disvastiĝon de Esperanto. La vera kresko de Esperanto okazas nun kun personoj kiel Katalin, kiuj agas, donante konkretajn kaj mezureblajn rezultojn.
 
370. Dragutin Smolic 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
smolicsanica web.de
Dato: 19-12-2007

Loko: Germanio - Bosnio
Komento:
Tiu novaĵo estas miraklo! Mi gratulas al ĉiuj kunlaborantoj.
 
369. Haszpra Ottó 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
othasz gmail.com
Dato: 19-12-2007

Loko: Budapeŝto - Hungario
Komento:
Kara Katalin,

Ĵus mi legis la novaĵon pri la pretiĝo de la referenckadro- projekto kaj ankaw tutan ĉapitron el ĝi.
Akceptu kaj vi kaj viaj kunlaborantoj miajn plej entuziasmajn gratulojn pro la altnivela esperantigo kaj kompletigo de tiu gravega kaj granda laboro kaj ties sukcesa oficiala akceptigo! (Mi atendas la januaron, ke mi povu aĉeti mian propran ekzempleron.)
Tiu libro certe estas mejloŝtono en la internacia unuecigo kaj evoluigeblo de kaj la lingvo, kaj ĝiaj parolantoj. Forte mi esperas, ke ĝi rezultigos denove leviĝantan tendencon en la disvastiĝo de Esperanto post la du malgajaj jardekoj sekvintaj la 100-jaran jubileon de nia lingvo, precipe, se vi povos ellabor(ig)i kaj aperigi unue ĝeneralan tutmondan lernolibron, poste kelkajn unuecajn faklingvajn lernolibrojn, same uzeblajn en la tuta mondo. Fine, estas necesa la dawra rapidigita riĉigo de la PIV-serio rilate la fakajn aplikadojn, ke Esperanto ĉiurilate povu konkuri kun la "mondlingvoj".
Kore via
Ottó
 
368. Leo De Cooman 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
Leo.De.Cooman pandora.be
Dato: 19-12-2007

Loko: Ingelmunster
Komento:
Varmajn gratulojn al Katalin kaj al ĉiuj kunlaborintoj en tiu plua paŝo al plena utiligo de Esperanto en Eŭropo kaj en la mondo.
 
367. Renato Corsetti 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
renato.corsetti gmail.com
Dato: 18-12-2007

Loko: Palestrina, Romo, Italujo
Komento:
Gratulegojn al Katalin kaj al chiuj shiaj kunlaborantoj pro io necesa por ke Esperanto ighu vera lingvo ankau por la oficistoj de la Europa Konsilantaro.
 
366. Luís Ladeira 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
luisladeira portugalmail.pt
Dato: 18-12-2007

Loko: Portugalio
Komento:
Mirinda novajho, fakte. Gratulon al vi pro via daura formika laboro. Mi chiam miras pri tio ke che kelkaj instancoj de EU Esperanton oni pritraktas kiel normala lingvo kaj che aliaj (pli politikaj) kiel strangajho, ech minaco. Mi suspektas ke malkongruas politikigi kaj esperantumi. Chu chi pashoj shanghos ion? Gratulon al vi kaj al via laborema skipo.