Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
11-03-2010

Vizitoj: 1805090
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Filmejo
Filmejo
 
Filmita FULMKURSO en Vieno LA PLEJ NOVA!!!
Projekto KATEDRO
Korelativa danco
Infanoj dancas korelative- filmo de la infankongreso en Japanio
EŬROPA KANZONAMIKARO
MAZI en Gondolando elŝuteblas ĉe YouTube kaj en AVI-formato NOVA!!!
MEJZI-filmoj - 3a PLEJ NOVA!!!
Esperanto-kurso por infanoj (Filmoj de Nicole)
ESPERANTO ESTAS ... - filmserio de E@I NOVA!!!
Intervjuo kun Ludoviko Molnar pri Lingvolanĉilo
HOMAJ RAJTOJ - 30 elŝuteblaj filmoj kun Esperanto-subskribo NOVA!!!
Esperanto 2.0 TV
Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron)
Aŭstralio: Triparta informserio pri Esperanto
Belgio: du filmetoj pri Esperanto en la televido 'Au quotidien'.
Brazilo: Videjo de Emilio Cid -
Brazilo: Parolu, Mondo!
Britio: Tim Morley instruas Esperanton al Kelly Clarkson
EŬROPO: Neŭtrala Moresnet 2a PLEJ NOVA!!!
Francio - Raportfilmo en France 3 pri Kurso de Esperanto en Villeneuve d'Asq
Germana televidelsendo pri E-o kaj instruado
Hungario: TV-kanalo n-ro 5 NOVA!!!
Hungario: Televida raportfilmo pri Esperanto
Israelo: Televida intervjuo kun Doron Modan pri Esperanto kaj Zamenhof
Filmraportoj pri la Metiejo dum UK - elsendoj de Parolu, Mondo!
Pollando: TV - Esperanto - en Białystok NOVA!!!
Rusio: Legendoj pri SEJM - rakontas Mikaelo Bronŝtejn
Kio estas bruliĝo? Leciono pri ĥemio en Esperanto NOVA!!!
 
 

 

 

En tiu ĉi rubriko de la paĝaro ni celas atentigi vin pri filmetoj, vidmaterialoj, kiuj iel rilatas al instruado de Esperanto, ties historio aŭ alimaniere povas utili en la laboro de kursgvidantoj kaj instruantoj. Ni publikigas ligojn ankaŭ al tiuj filmoj, kiuj estis prezentitaj en landaj televidkanaloj kaj povas doni modelojn por kreado de bona intervjuo, propagando de Esperanto. 

Gratulojn al ĉiuj kontribuintoj!

Rimarkojn, proponojn skribu en la Gastlibron aŭ sendu mesaĝon al la redaktoro. Dankon.

 

 

 
Filmita FULMKURSO en Vieno 
FULMKURSO en VIENO
En nia Ipernity-paĝo vi trovas erojn de filmita kaj detale analizitan 40-minutan propagand-leciono, okazigita en Vieno la 4an de oktobro. 
La enkondukon vidu ĉi tie:

Fulmkurso numero 1.                                                           

Temoj:

Saluton!

Mia nomo estas Katalin.

   

Fulmkurso numero 2.

Temoj:

Alfabeto kaj la koncernaj 28 vortoj

 

   

Fulmkurso numero 3.

Temoj:

Personaj pronomoj

   

Fulmkurso numero 4.

Temoj:

Landnomoj - Mi vivas en ......... .

   

Fulmkurso numero 12.

Temoj:

Mi ŝatas ______i.

   

Instruas Katalin Kováts. Filmis Edit kaj Tamás Slezák. La filmon muntis: Katalin Kováts. 

 

 
Projekto KATEDRO 

 

Por legi nian projektopriskribon

bonvolu klaki al la suba teksto kaj vi povas malfemri la PDF-dokumenton.

 
Korelativa danco 
 

 

 

Sylvain Lelarge elpensis amuzan dancon por instrui la korelativojn.

En la sube elŝutebla materialo vi povas legi la klarigojn kaj trovas la indikojn kie kaj kiel vi povas elŝuti la du filmojn, kiuj prezentas al vi kiel uzi la materialojn.

 

 
 
   

         Unua parto - klarigo, prezento       

             Dua parto: ekzercado 

                                          Klarigteksto pri la danco: KORELATIVA_DANCO3.pdf 

                  Dankon al Sylvain pro la ekzerco, al la partoprenintoj de la Artoŝoko-kurso en Loveno-la-Nova (Belgio) kaj al Joelle Corroy kaj Doron Modan por la teknika prilaborado.

 

 
Infanoj dancas korelative 

 

Dum IIK (Internacia Infana Kongreseto) 2007 en Jacugatake okazis matene lingvaj aktivaĵoj por la infanoj. La grupo de 6 knabinoj (12 ĝis 16-jaraj) kun la subtena helpo de Beatrice Allée reviziis la tabelvortojn laŭ la korelativa danco elpensita de Sylvain Lelarge kaj disvastigita pere de edukado.net. Ili enscenigis la demandvortojn kaj respondojn, filmis, aktoris, elektis fotojn aŭ filmetojn kaj fine kreis tiun 16-minutan filmon por montri kia estis IIK, kiuj partoprenis, kion ili faris, kie ili manĝis, ktp.

 


Bonvolu ĝui la filmon kaj uzi ĝin laŭplaĉe por trejni komencantojn pri la tabelvortoj.

Jen la loko, kie la filmo elŝuteblas


Ĝi daŭras 16 minutojn kaj estas 230 mb peza. Do, necesas pacienco kaj bonaj retkonektoj, sed ĝi certe valoras la penon!

Se vi ŝatus esprimi vian opinion pri IIK aŭ/kaj la filmo bv. lasi mesaĝon en nia Gastlibro.
Pliaj informojn kaj instruon pri la korelativa danco serĉu en nia METIEJO.
Gratulojn kaj dankon al ĉiuj partoprenantoj kaj organizantoj de la infana kongreso.

 

 

Kelkaj el la teamo

 

 
EŬROPA KANZONAMIKARO 

 

   Riĉega kolekto de videofilmoj, filmitaj kanzonoj, instrufilmetoj ktp kaj tute ne nur el Eŭropo.

Korajn gratulojn al la kreintoj de la paĝaro!

   

 

 
MAZI en Gondolando 

 

La fama videokurso MAZI EN GONDOLANDO (taŭga ne nur infanoj) nun elŝuteblas en du manieroj.

 

Danke al Jacob Nordfalk, la filmo nun elŝuteblas en AVI-formato (por spekti ĝin vi devas havi la VLC-programon). La du ĉefpartoj formas du filmojn. Ili ne nur elŝuteblas, sed kopieblas sur CD aŭ DVD kaj spekteblas ankaŭ televidile

(Bonvolu ne uzi ilin por okomercaj celoj, nur por instruado ene de familio aŭ via E-grupo.

La elŝutloko estas ĉi tie.

La originala instrukompleto estis produktita de BBC kaj ĝi ekzistas en pluraj lingvoj. La realigon de la esperanta versio prizorgis IEI - ĉiuj meritoj kaj dankoj iru al s-ino Mila van der Horst-Kolinska, eksa volontulino de la instituto - kaj la filmo produktiĝis en Pollando. Ĉar la tiama produktinto bankrotis, la eldonrajtoj ne tute klaras, sekve IEI ne plu okupiĝas pri la reeldono.

La materialo estas tre valora kaj tial ni ne povas lasi ĝin perdiĝi. Nia redakcio deziras, ke kiel eble plej multe da instruistoj kaj lingvolernatoj ekkonu ĝin.

Eble helpe de kreskanta premo al la koncernuloj iam ni atingos ke oni reeldonu sur DVD la materialon kaj ne en ĉi tia 'duonpirata' maniero ni devu profiti el ĝi..

Ne forgrsu konsulti nian KATALOGON por legi pli pri MAZI.

Ankaŭ en la LERNILOTEKO troviĝas deko da materialoj pretigitaj por la instrukompleto.

En la METIEJO, danke al la laboro de nia kolegino Beatrice Allée, 36-leciona kursmaterialo kun lecionplanoj kaj klarigoj helpas tiujn, kiuj uzante MAZI ŝatus instrui Esperanton.

--------------------------------------------------------------------------------------------------

El YouTube, danke al la laboro de 'mazigondolando' (el Brazilo) oni povas spekti ĝin laŭ apartaj eroj. Jen ĉiuj eroj en la sama paĝo de YouTube.  

Sube, klakante al la bildetoj vi tuj povas vidi la koncernan eron.

 

video
(1/18)
video
(2/18)
video
(3/18)
video
(4/18)
       
video
(5/18)
video
(6/18)
video
(7/18)
video
(8/18)
       
video
(9/18)
video
(10/18)
video
(11/18)
video
(12/18)
       
video
(13/18)
video
(14/18)
video
(15/18)
video
(16/18)
       
video
(17/18)
video
(18/18)
 

 

 

 
MEJZI-filmoj - 

 

  Mejzi -filmoj

Muso Mejzi kaj liaj amikoj - la sciuro Cirilo, la elefanto Eduardo, la krokodilo Karlo kaj la birdo Talula - ŝatas ludi per akvo kaj aliaj aferoj.

La filmo MEJZI-Ŝpruc estas dividita je 10 epizodoj de 5-minutoj:

Pingveno, Akvotubo, Ĉokolada kuko, Bobeloj, Singulto, naĝado, Fiŝo, Glacio, Remado kaj Delfeno.

La esperantigo de "Maisy Splash" estas laboro de

Jacob Nordfalk, Narendra Bhattaral kaj Navaraj Budha en Nepalo.

Voĉlegas: Jacob Nordfalk, kiu volonte akceptos viajn reagojn kaj helpon.  

La filmoj ludiĝas en la programo VLC.

La filmo MEJZI-ŝpruc elŝuteblas en AVI-formato ĉi tie.

Dokumentoj, aliaj informoj pri ĝi legeblas ĉi tie.

La alia filmo (ludtempo) kvankam jam spekteblas, ne estas ankoraŭ finmiksita.  

La filmo MEJZI-ludtempo elŝuteblas en AVI-formato ĉi tie.

Dokumentoj, aliaj informoj pri ĝi legeblas ĉi tie. 

 

 
Esperanto-kurso por infanoj (Filmoj de Nicole) 

 

Esperanto-kurso por infanoj

Filmita de Nicole

Esperanto course for children-numbers

 
 

 

 
ESPERANTO ESTAS ... - filmserio de E@I 

 

 

E@I pretigas 6-partan dokumentan filmon pri Esperanto.

Ĝi havas subtekstojn, diverslingvajn voĉojn kaj priskribojn.

Nun pretas ĉiuj ses eroj kiuj spekteblas ĉi tie:                                       

 

Parto 01 - Esperanto estas lingvo taŭga por ĉio. (01m:43s)

  Parto 02 - Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj. (08m:01s)

 

Parto 03 - Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere. (06m:23s)

   

  

  Parto 04 - Esperanto estas lingvo lernebla kaj  lerninda por ĉiuj.  (13m:22s)

   

  

  Parto 05 - Esperanto estas lingvo kun bunta movado (04m:12s)

   

  

Parto 06 - Esperanto estas lingvo de la estonteco (09m:31s)

   

Vidu kompletan prezenton pri la eroj ĉi tie:

 

 

 
Intervjuo kun Ludoviko Molnar pri Lingvolanĉilo 

 

   

 

D-ro Ludoviko Molnár, hungara kuracisto, aktivanta por la disvastigo de Esperanto-instruado en bazlernejoj, fondintoj de la Lingvolanĉilo-retgrupo donis intervjuon pri la porjekto kaj sia agado. La filmeton pretigis Ladislao Szőke.

Ĝi spekteblas en la retejo Ipernity.

Alia elŝuteblo estas la hungara portalo Esencoj.                     Retlisto de Lingvolancilo estas: lingvolancxilo@googlegroups.com

Informoj pri la lingvoinstruaj projektoj estas ĉi tie. 

Kontaktadreso de Ludoviko: ludoviko ĉe t-online.hu   aŭ klaku ĉi tien.

 

 

 

 
HOMAJ RAJTOJ - 30 elŝuteblaj filmoj kun Esperanto-subskribo 

 

 

 

Vidu la retejon: http://www.homajrajtoj.org/

Homaj Rajtoj Retsendilo



 

 

 
Esperanto 2.0 TV 

 


Hungaria Esperanto-Asocio decidis prepari videajn intervjuojn kun la plej agemaj/laboremaj esperantistoj el Hungario. Aldone ili publikigos ankaŭ diversajn
raportojn pri e-instruado, kaj pri eventoj ĉefe el Hungaio, sed ankaŭ el eksterlando.

Rigardu ĉe : ESENCOJ - http://esencoj.info (informkolekta retejo de HEA),

La rekta ligo al la videjo estas:  http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv

 

 
Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron) 

video video video video video   

Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron)

Por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvistikaj demandoj, ni konsilas aŭskulti/vidi la prelegojn de Claude Piron. La videoprogramoj estas franclingvaj, sed oni trovas ankaŭ unu anglalingvan prelegon.

Anglalingva prelego: The language challenge -- facing up to reality

Danke al Ch. Smith kaj P. Baláž ekestis ankaŭ nacilingvaj subtitoloj en la sekvaj lingvoj: angla, araba, ĉeĥa, esperanta, finna, franca, germana, hispana, hungara, japana, kataluna, nederlanda, pola, portugala, rusa, slovaka kaj taja. (Elektu nacilingvan subskribon sub la vorto WATCH.)

Jen la 10 franclingvaj programoj kun siaj titoloj kaj apartaj ligoj:

La titolo de la serio estas "Les langues: un défi" ("La lingvoj : defio").
Tiuj videoprogramoj estas troveblaj sur Youtube. Sufiĉas tajpi http://www.youtube.com/ kaj en la serĉilon indiki la nomon de Claude Piron. Se vi ne lertas en tiu programo, simple alklaku la substrekitajn vortojn sube aŭ la bildetojn supre kaj sube. Ili portos vin al la koncernaj filmeroj.

1. Se comprendre (Interkompreniĝi)
2. La diversité des langues (Lingva diverseco)
3. Le handicap linguistique (Lingva handikapo)
4. Les instances internationales (Internaciaj institucioj)
5. Passer d'une langue ŕ l'autre (Transiri de lingvo al alia)
6. Les langues, ça coűte (Lingvoj, tio kostas)
7. La peur du réel (La timo al la realo)
8. Le fonctionnement du cerveau (Funkciado de la cerbo)
9. Programmation génétique (Genetika programado)
10. La solution. (La solvo). Esperanto nur en la lasta estas menciata.

Gratulojn al Claude Piron kaj bonan kleriĝon al vi ĉiuj!

Jen lia hejmpaĝo kun multaj pliaj interesaĵoj.

Gratulojn kaj dankon al la realiganto:

 DANNIRéalisations * www.dannir.com


François Randin * Case postale 246 * 1000 LAUSANNE 22 * Suisse
Tél.: +41 76 411 14 55 * Fax: +41 21 657 14 56 *
dannir@citycable.ch

 video  video video video video 

 

 
Aŭstralio: Triparta informserio pri Esperanto 

 

   

 

  

 

Unua Parto : Esperanto-renkontiĝo - Esperanto Encounter

A chance meeting with an Esperanto traveller. (Plejparte en Esperanto)

 

Dua parto: Amuza intervjuo kun Zamenhof , en la ĉefrolo Bernie Heinze.

Mock interview with Dr Zamenhof the creator of Esperanto, the International language.   (En la angla lingvo)

Tria parto: Mallonga enkonduko al Esperanto gramatiko -

Introduction to Esperanto Grammar (en la angla lingvo)

La filmetojn pretigis kaj alŝutis al YouTube la Melburna grupo de Aŭstralio. Ĝi estas  la  unua Esperanto klubo en Aŭstralio - pli ol 100 jaraĝa!

Hejmpaĝo de la grupo: http://www.melburno.org.au/

La YouTube-adreso: http://www.youtube.com/melburno

 

 
Du filmetoj pri Esperanto en la televido 'Au quotidien'. 

 

  

Danke al Joelle Corroy (membro de edukado.net) oni povas vidi en YouTube du franclingvajn filmetojn pri dissendo de la belga televido 'Au quotidien'.
La unua ero temas pri Esperanto kiel lingvo, kaj oni povas vidi fragmenton de E-leciono, gvidtita de Françoise Pellegrin en mezlernejo "Lycée Martin V" de Loveno-la-Nova. En la intervjuo ekparolas ankaŭ lernantoj, diras siajn motivojn lerni Esperanton.
Kvankam ni vidas nur unu instruiston, nia redakcio scias, ke la kurson funkciigas 3 aktivaj membroj de la loka E-grupo, kiuj instruas alterne, pere de harmoniigita plano. Videblas en la filmo, ke Françoise uzas materialojn de nia paĝaro, nian libreton Poŝamiko kaj ankaŭ la libron de Stano Marcek Esperanto per rekta metodo.

La filma interparolo antaŭ kaj la post la lerneja parto kelkloke ŝajnas iom troiga, sed ĉiuokaze ĝi estis tre bona propagando pri Esperanto kaj varbis novajn disĉiplojn en Loveno-la-Nova.
La 6-minuta riporto estis dissendita en februaro 2007 kaj spekteblas ĉe: ĉi tie

     

   L'esperanto chez les jeunes

    cours d'esperanto

    ŕ Louvain-La-  Neuve



La dua filmeto pri Esperanto en la sama televidkanalo aperis en oktobro 2007. Ĝia titolo estis Esperanto vivigas, kaj en ĝi Françoise Pellegrin gvidis la stabon al la domo de sia instruistino de Esperanto, aĝa esperantistino Hélčne Falk , kiu malgraŭ sia aĝo pere de Esperanto, korespondado kaj reto aktive vivas komunikas kun la tuta mondo, partoprenas la movadon kaj restas juna.
La triminuta filmo estis ĉarma atentigo pri “viviga forto” de nia lingvo. Spektu ĝin ĉi tie.

   

     L'esperanto fait vivre      

 

Dankon kaj gratulojn al la kontribuintoj.

 
Videjo de Emilio Cid - Brazilo 

 

En la videjo de Emilio Cid vi trovas dekojn da bonkvalitaj filmoj, ĉefe el la vivo de la brazila Esperanto-movado. Havu multe da plezuro en la spektado. Ni gratulas al Emilio por tiu belega kolekto.

 

Kiel disvastigi Esperanton inter infanoj?

 

Kampadeja ludo per Esperanto

Ludo detektivo en esperanto, en la kampadejo Kato de la arbaro. 8 minutoj - julio 2006

 

 

 
Brazilo: Parolu, Mondo!  

 

 Parolu, Mondo!

Radio Boa Nova (Radio Bona Novaĵo) 1450 kHz AM San-Paŭlo - Brazilo
La arkivoj de tiu programo ankaŭ aŭdeblas ĉe www.radioboanova.com.br
La entrepreno Rede Boa Nova disponigas por vendado la arkivaron de
nia programo. Por klarigoj aŭ mendoj, bonvolu turniĝi al:
rede@radioboanova.com.br

Ankaŭ kun filmraportoj!

 
Tim Morley instruas Esperanton al Kelly Clarkson 

 

Tim Morley (brita esperantisto, unu el la instruistoj de la Springboard projekto  kaj kreinto de esperantlingvaj versioj de pluraj komputilaj projektoj - interalie de OpenOffice.org kaj PromesoBanko) instruis Esperanton al la popualra kantisto    Kelly Clarkson en la amuza babil-elsendo de Paul O'Grady en la brita televido (Kanalo 4). La dissendo okazis en 2005.

 

video

 

Kelly Clarkson learns Esperanto on the Paul O'Grady Show

Kelly Clarkson lernas Esperanton de Tim Morley

                                                        

 

 
 
AMIKEJO - la unua Neŭtrala Esperwanto Ŝtato 

 

 

Dokumentaria filmo pri la unua neŭtrala Esperanto-ŝtato

       Neŭtrala Moresnet  

Lingvo: nederlanda kun esperantlingvaj subtitoloj.

Realigita de Peter Bouhuijs

Konsultu ankaŭ la hejmpaĝon de Moresnet www.moresnet.nl

 

 
Francio - Cours d'espéranto (Villeneuve d'Asq) 

 

Kurso de Esperanto en Villeneuve d'Asq - Cours d'espéranto (Villeneuve d'Asq)

Raportfilmeto en la kanalo France 3 pri lerneja kurso de Esperanto. Instruisto: Michle Dechy

Reportage de France 3 Lille sur un cours d'initiation ŕ l'espéranto dans une classe de CM2 (cours dispensé par Michel Dechy).

 

 

 
Germana televidelsendo pri E-o kaj instruado 

 

    

 

Tutlanda germana tv-kanalo ARD (Kanalo 1), prezentis pozitive Esperanton, ĝian skizan historion kaj nuntempan vivantan karekteron en nova televidprogramo la 17an de februaro 2008.

La ĉ. 5-minuta filmeto (kun scenetoj de E-kurso far Zsofia Korody en München) estas videbla (en reduktita kvalito) ĉe http://ic-herzberg.de/bin/e-brain.wmv. (Paciencu dum la elŝuto)


La registritan dvd-filmon en pli bona kvalito oni povas peti  de la Esperanto-Centro en Herzberg.

 

 
Hungario: TV-kanalo n-ro 5 

 

                                                  
Esperanto en la nova TV-kanalo: n-ro 5!

Redaktoroj de la antaŭnelonge lanĉita, nova televida programo "TV-kanalo n-ro 5" la 27-an de aprilo preparis kelkminutan, leĝerstilan programon pri Esperanto. En la studiejo reprezentantoj de HEJ, Berényi Csilla, Örsi Ildikó, Besenyei Eszter kaj Németh Csaba respondadis al al intervjuantoj, kaj ĉe la fino eĉ invitis ilin al la somera granda internacia kunveno, al la IJK en Szombathely. 

La programo "TV-kanalo n-ro 5" estas trovebla en la ofertolisto de pluraj kablotelevidaj servoj, kaj ĝi estas spektebla ankaŭ en la reto ĉe http://www.5csatorna.hu  .
Por rigardi la 6-minutan hungarlingvan intervjuon klaku sur la bildon (neglektu la enkondukan reklamon)!

Fonto: http://www.eszperanto.hu/ 

 

 
HUNGARIO: Televida raportfilmo pri Esperanto 

 

    

Televida filmeto pri Esperanto - dissendita en novembro 2006 en la landa televidkanalo M2.

Kunlaboris la aktivuloj de Kultura Esperanto-Asocio  -(Kulturális Eszerantó Szövetség), kun la prezidanto  László Szilvási.

          http://www.freeweb.hu/eventoj/m2-061123.wmv

 

 

 
Israelo: Televida intervjuo kun Doron Modan pri Esperanto kaj Zamenhof 

 

    

 

    Intervjuo pri Esperanto kaj Zamenhof           

    Televida dissendo el Israelo.  

     Parolas Doron Modan   

 

 

 

 
Filmraportoj pri la Metiejo dum UK - elsendoj de Parolu, Mondo! 

 

 

Parolu, Mondo!

Raportis pri la aranĝoj de edukado.net dum UK en Roterdamo

http://parolumondo.com/  

 

 

1a parto:

http://vimeo.com/1607584

Sylvain Lelarge (Trukoj, instruideoj),

Katalin Kovats (prezento de la retejo)

 

2a parto:

http://vimeo.com/1620241

Intervjuo kun Dennis Keefe (BEK-kurso), Roel Haveman (Referenckadro),

Marc Bavant (Akademio)

 

3a parto:

http://vimeo.com/1666189

Intervjuo kun Ilona Koutny (Universitato Adam Mickiewicz), 

David Keslo (Lingvolanĉilo)

 

 4a parto:

http://vimeo.com/1931503

Korelativa Danco kun Sylvain Lelarge kaj Lotumado de librodonacoj (gvidata de Katalin Kováts)

 

 Movada Foiro:

 http://vimeo.com/1540305

Intervjuo pri la stando de edukado.net (Pinĉilumado) spekteblas de la 2minuto 28 sekundoj.

 

Komuna adreso por la kvar filmoj:

 

http://vimeo.com/album/39245

Dankon al Emilio Cid (redaktoro), al Mirna Marino (filmisto kaj raportisto) kaj al la tuta skipo de Parolu Mondo!

Radio Boa Nova (Radio Bona Novaĵo) 1450 kHz AM San-Paŭlo - Brazilo
La arkivoj de tiu programo ankaŭ aŭdeblas ĉe www.radioboanova.com.br
La entrepreno Rede Boa Nova disponigas por vendado la arkivaron de
nia programo. Por klarigoj aŭ mendoj, bonvolu turniĝi al:
rede@radioboanova.com.br

 

 
Pollando: TV - Esperanto - en Białystok 

 

 

La 2-an de majo en 2008 ĉe la retejo http://www.itvc.pl startis nova

projekto: "TV - Esperanto" aŭ "Televido-Esperanto" !

 

La celo estas transdoni gravajn informojn por esperantistoj ne nur el Bjalistoko, la naskiĝurbo de la iniciatinto de la internacia lingvo, sed ankaŭ el aliaj partoj de la mondo, kie delonge la ideo de Esperanto estas konata. Oni elsendos programojn pri esperantistoj, iliaj sukcesoj, kluba agado, kongresoj, renkontoj ktp. Estos prezentataj la plej interesajn libroeldonaĵojn, Esperanto-teatrojn, muzikajn ensemblojn, filmojn kaj vizitindajn lokojn.

 

Oni planas elsendi novan filmo-kompilaĵon en ĉiu 2-a semajno.

 

Bonvenon ĉe http://www.itvc.pl por rigardi la nunan programon!

 

 

Bjalistoka Esperanto-Societo,

PL-15-282 Białystok, ul. Piękna 3, skr. pocz. 67, Pollando.

Retadreso: "redakcja@itvc.pl"

 

laŭ [http://www.itvc.pl]

 
Legendoj pri SEJM - rakontas Mikaelo Bronŝtejn 

Klaku al la bildoj >>     

                  

Legendoj pri SEJM 

        

Mikaelo Bronŝtejn rakontas pri SEJM

(Sovetia Esperantista Junulara Movado)

en Kopenhaga Esperanto Klubo, la 14-an de januaro de 2008.

La prelego en 7 partoj estas videbla en YouTube.

 

La bazon de la prelego konsistigis la libro de la preleganto: 

 

Legendoj pri SEJM. Mikaelo Bronŝtejn. Impeto. Moskvo. 2006 (3a eld). 231 paĝoj. Prezo: 15.00 €.

 

"Informoriĉa kaj gaja kolekto de rakontoj, legendoj kaj anekdotoj pri la brila junulara Esperanto-movado en Sovet-Unio en la 70-80-aj jaroj". (Kolker)

 

  

    Elŝutu la erojn de la prelego    

1a parto (3min 40sek)

2a parto  (6min 33sek)

3a parto  (9min 41sek)

4a parto (14min 8sek)

5a parto (13min 1sek)

6a parto (10min 37sek)

7a parto (18min 37sek)              

                

La materialon ni publikigas kun la la afabla kunsento de Mikaelo.

Dankon al la kopenhaga klubo por la eternigo kaj publikigo de la filmetoj.

 

 

 
Kio estas bruliĝo? Leciono pri ĥemio en Esperanto 

 

  

     

Daniel Salomon prezentas al infanoj ĥemiajn eksperimentojn pri bruliĝo.