Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
11-05-2008

Vizitoj: 922758
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Filmejo
Filmejo
 
Projekto KATEDRO
Korelativa danco
Infanoj dancas korelative- filmo de la infankongreso en Japanio
NOVA!!! Esperanto-kurso por infanoj (Filmoj de Nicole)
Intervjuo kun Ludoviko Molnar pri Lingvolanĉilo
ESPERANTO ESTAS ... - filmserio de E@I
Videjo de Emilio Cid - Brazilo
Aŭstralio: Triparta informserio pri Esperanto
Esperanto 2.0 TV
Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron)
Rusio: Legendoj pri SEJM - rakontas Mikaelo Bronŝtejn
NOVA!!! 15-minuta televida elsendo pri Esperanto en la kanalo France 3
NOVA!!! Tim Morley instruas Esperanton al Kelly Clarkson
Francio - Raportfilmo en France 3 pri Kurso de Esperanto en Villeneuve d'Asq
Belgio: du filmetoj pri Esperanto en la televido 'Au quotidien'.
Italio: ŝtata televido (RAI) en 10 minutoj pri Esperanto
Israelo: Televida intervjuo kun Doron Modan pri Esperanto kaj Zamenhof
Germana televidelsendo pri E-o kaj instruado
Hungario: Televida raportfilmo pri Esperanto
 
 

 

 

En tiu ĉi rubriko de la paĝaro ni celas atentigi vin pri filmetoj, vidmaterialoj, kiuj iel rilatas al instruado de Esperanto, ties historio aŭ alimaniere povas utili en la laboro de kursgvidantoj kaj instruantoj. Ni publikigas ligojn ankaŭ al tiuj filmoj, kiuj estis prezentitaj en landaj televidkanaloj kaj povas doni modelojn por kreado de bona intervjuo, propagando de Esperanto. 

Gratulojn al ĉiuj kontribuintoj!

Rimarkojn, proponojn skribu en la Gastlibron aŭ sendu mesaĝon al la redaktoro. Dankon.

 

 

 
Projekto KATEDRO 

 

Por legi nian projektopriskribon

bonvolu klaki al la suba teksto kaj vi povas malfemri la PDF-dokumenton.

 
Korelativa danco 
 

 

 

Sylvain Lelarge elpensis amuzan dancon por instrui la korelativojn.

En la sube elŝutebla materialo vi povas legi la klarigojn kaj trovas la indikojn kie kaj kiel vi povas elŝuti la du filmojn, kiuj prezentas al vi kiel uzi la materialojn.

 

 
 
   

         Unua parto - klarigo, prezento       

             Dua parto: ekzercado 

                                          Klarigteksto pri la danco: KORELATIVA_DANCO3.pdf 

                  Dankon al Sylvain pro la ekzerco, al la partoprenintoj de la Artoŝoko-kurso en Loveno-la-Nova (Belgio) kaj al Joelle Corroy kaj Doron Modan por la teknika prilaborado.

 

 
Infanoj dancas korelative 

 

Dum IIK (Internacia Infana Kongreseto) 2007 en Jacugatake okazis matene lingvaj aktivaĵoj por la infanoj. La grupo de 6 knabinoj (12 ĝis 16-jaraj) kun la subtena helpo de Beatrice Allée reviziis la tabelvortojn laŭ la korelativa danco elpensita de Sylvain Lelarge kaj disvastigita pere de edukado.net. Ili enscenigis la demandvortojn kaj respondojn, filmis, aktoris, elektis fotojn aŭ filmetojn kaj fine kreis tiun 16-minutan filmon por montri kia estis IIK, kiuj partoprenis, kion ili faris, kie ili manĝis, ktp.

 


Bonvolu ĝui la filmon kaj uzi ĝin laŭplaĉe por trejni komencantojn pri la tabelvortoj.

Jen la loko, kie la filmo elŝuteblas


Ĝi daŭras 16 minutojn kaj estas 230 mb peza. Do, necesas pacienco kaj bonaj retkonektoj, sed ĝi certe valoras la penon!

Se vi ŝatus esprimi vian opinion pri IIK aŭ/kaj la filmo bv. lasi mesaĝon en nia Gastlibro.
Pliaj informojn kaj instruon pri la korelativa danco serĉu en nia METIEJO.
Gratulojn kaj dankon al ĉiuj partoprenantoj kaj organizantoj de la infana kongreso.

 

 

Kelkaj el la teamo

 

 
Esperanto-kurso por infanoj (Filmoj de Nicole) 

 

Esperanto-kurso por infanoj

Filmita de Nicole

Esperanto course for children-numbers

 
 

 

 
Intervjuo kun Ludoviko Molnar pri Lingvolanĉilo 

 

   

 

D-ro Ludoviko Molnár, hungara kuracisto, aktivanta por la disvastigo de Esperanto-instruado en bazlernejoj, fondintoj de la Lingvolanĉilo-retgrupo donis intervjuon pri la porjekto kaj sia agado. La filmeton pretigis Ladislao Szőke.

Ĝi spekteblas en la retejo Ipernity.

Alia elŝuteblo estas la hungara portalo Esencoj.                     Retlisto de Lingvolancilo estas: lingvolancxilo@googlegroups.com

Informoj pri la lingvoinstruaj projektoj estas ĉi tie. 

Kontaktadreso de Ludoviko: ludoviko ĉe t-online.hu   aŭ klaku ĉi tien.

 

 

 

 
ESPERANTO ESTAS ... - filmserio de E@I 

 

 

E@I pretigas 6-partan dokumentan filmon pri Esperanto.

Ĝi havas subtekstojn, diverslingvajn voĉojn kaj priskribojn.

La unuaj tri estas jam spekteblaj ankaŭ rete.

Baldaŭ aperos novaj versioj de la jam konataj partoj, kaj finpretiĝos la restaj 3 eroj.  Revenu spekti ilin!                                               

 

   Esperanto estas : lingvo taŭga por ĉio

    Esperanto estas: lingvo kun multaj trajtoj

 

 

   Esperanto estas: lingvo uzata plurmaniere

      (YouTube-versio, ne oficiala)  

 
Videjo de Emilio Cid - Brazilo 

 

En la videjo de Emilio Cid vi trovas dekojn da bonkvalitaj filmoj, ĉefe el la vivo de la brazila Esperanto-movado. Havu multe da plezuro en la spektado. Ni gratulas al Emilio por tiu belega kolekto.

 

Kiel disvastigi Esperanton inter infanoj?

 

Kampadeja ludo per Esperanto

Ludo detektivo en esperanto, en la kampadejo Kato de la arbaro. 8 minutoj - julio 2006

 

 

 
Aŭstralio: Triparta informserio pri Esperanto 

 

   

 

  

 

Unua Parto : Esperanto-renkontiĝo - Esperanto Encounter

A chance meeting with an Esperanto traveller. (Plejparte en Esperanto)

 

Dua parto: Amuza intervjuo kun Zamenhof , en la ĉefrolo Bernie Heinze.

Mock interview with Dr Zamenhof the creator of Esperanto, the International language.   (En la angla lingvo)

Tria parto: Mallonga enkonduko al Esperanto gramatiko -

Introduction to Esperanto Grammar (en la angla lingvo)

La filmetojn pretigis kaj alŝutis al YouTube la Melburna grupo de Aŭstralio. Ĝi estas  la  unua Esperanto klubo en Aŭstralio - pli ol 100 jaraĝa!

Hejmpaĝo de la grupo: http://www.melburno.org.au/

La YouTube-adreso: http://www.youtube.com/melburno

 

 
Esperanto 2.0 TV 

 


Hungaria Esperanto-Asocio decidis prepari videajn intervjuojn kun la plej agemaj/laboremaj esperantistoj el Hungario. Aldone ili publikigos ankaŭ diversajn
raportojn pri e-instruado, kaj pri eventoj ĉefe el Hungaio, sed ankaŭ el eksterlando.

Rigardu ĉe : ESENCOJ - http://esencoj.info (informkolekta retejo de HEA),

La rekta ligo al la videjo estas:  http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv

 

 
Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron) 

video video video video video   

Les langues: un défi - The language challenge (video-prelegserio de Claude Piron)

Por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvistikaj demandoj, ni konsilas aŭskulti/vidi la prelegojn de Claude Piron. La videoprogramoj estas franclingvaj, sed oni trovas ankaŭ unu anglalingvan prelegon.

Anglalingva prelego: The language challenge -- facing up to reality

Danke al Ch. Smith kaj P. Baláž ekestis ankaŭ nacilingvaj subtitoloj en la sekvaj lingvoj: angla, araba, ĉeĥa, esperanta, finna, franca, germana, hispana, hungara, japana, kataluna, nederlanda, pola, portugala, rusa, slovaka kaj taja. (Elektu nacilingvan subskribon sub la vorto WATCH.)

Jen la 10 franclingvaj programoj kun siaj titoloj kaj apartaj ligoj:

La titolo de la serio estas "Les langues: un défi" ("La lingvoj : defio").
Tiuj videoprogramoj estas troveblaj sur Youtube. Sufiĉas tajpi http://www.youtube.com/ kaj en la serĉilon indiki la nomon de Claude Piron. Se vi ne lertas en tiu programo, simple alklaku la substrekitajn vortojn sube aŭ la bildetojn supre kaj sube. Ili portos vin al la koncernaj filmeroj.

1. Se comprendre (Interkompreniĝi)
2. La diversité des langues (Lingva diverseco)
3. Le handicap linguistique (Lingva handikapo)
4. Les instances internationales (Internaciaj institucioj)
5. Passer d'une langue à l'autre (Transiri de lingvo al alia)
6. Les langues, ça coûte (Lingvoj, tio kostas)
7. La peur du réel (La timo al la realo)
8. Le fonctionnement du cerveau (Funkciado de la cerbo)
9. Programmation génétique (Genetika programado)
10. La solution. (La solvo). Esperanto nur en la lasta estas menciata.

Gratulojn al Claude Piron kaj bonan kleriĝon al vi ĉiuj!

Jen lia hejmpaĝo kun multaj pliaj interesaĵoj.

Gratulojn kaj dankon al la realiganto:

 DANNIRéalisations * www.dannir.com


François Randin * Case postale 246 * 1000 LAUSANNE 22 * Suisse
Tél.: +41 76 411 14 55 * Fax: +41 21 657 14 56 *
dannir@citycable.ch

 video  video video video video 

 

 
Legendoj pri SEJM - rakontas Mikaelo Bronŝtejn 

Klaku al la bildoj >>     

                  

Legendoj pri SEJM 

        

Mikaelo Bronŝtejn rakontas pri SEJM

(Sovetia Esperantista Junulara Movado)

en Kopenhaga Esperanto Klubo, la 14-an de januaro de 2008.

La prelego en 7 partoj estas videbla en YouTube.

 

La bazon de la prelego konsistigis la libro de la preleganto: 

 

Legendoj pri SEJM. Mikaelo Bronŝtejn. Impeto. Moskvo. 2006 (3a eld). 231 paĝoj. Prezo: 15.00 €.

 

"Informoriĉa kaj gaja kolekto de rakontoj, legendoj kaj anekdotoj pri la brila junulara Esperanto-movado en Sovet-Unio en la 70-80-aj jaroj". (Kolker)

 

  

    Elŝutu la erojn de la prelego    

1a parto (3min 40sek)

2a parto  (6min 33sek)

3a parto  (9min 41sek)

4a parto (14min 8sek)

5a parto (13min 1sek)

6a parto (10min 37sek)

7a parto (18min 37sek)              

                

La materialon ni publikigas kun la la afabla kunsento de Mikaelo.

Dankon al la kopenhaga klubo por la eternigo kaj publikigo de la filmetoj.

 

 

 
15-minuta televida elsendo pri Esperanto en la kanalo France 3 

 

 Elsendo: 25 marto 2008

 

La Esperanto-grupo de Quentigny (kun pluraj membroj de edukado.net :-) estis la gastoj de la televida teamo en la programo  "Ca manque pas d'air".
Kadre de la intervjuo Daniel Biro-Walker, Manon Pernot kaj Alain Droyer respondas al la demandoj de la raportisto. Ili parolas pri Esperanto, historio, lernebloj, praktikaj uzebloj de la lingvo kaj pri siaj pozitivaj spertoj en la Esperanto-komunumo.
La programo realiĝis danke al Anne Valbon kaj Bruno Flochon.

Alveninte al la indikita paĝo elektu "Mardi 25 Mars" kaj post 1 minuto pri diversaj aferoj, vi povos spekti la 15-minutan filmon kun la Esperanto-grupo de Quetigny.

La elsendon vi povas vidi sur la paĝo ĉi tie, aŭ rekte spekti en Windows Media Player.

Gratulon al la tre aktiva loka grupo por tiu bona propagando de la lingvo.

Kontaktadreso:  Daniel Biro-Walker

 

 
Tim Morley instruas Esperanton al Kelly Clarkson 

 

Tim Morley (brita esperantisto, unu el la instruistoj de la Springboard projekto  kaj kreinto de esperantlingvaj versioj de pluraj komputilaj projektoj - interalie de OpenOffice.org kaj PromesoBanko) instruis Esperanton al la popualra kantisto    Kelly Clarkson en la amuza babil-elsendo de Paul O'Grady en la brita televido (Kanalo 4). La dissendo okazis en 2005.

 

video

 

Kelly Clarkson learns Esperanto on the Paul O'Grady Show

Kelly Clarkson lernas Esperanton de Tim Morley

                                                        

 

 
 
Francio - Cours d'espéranto (Villeneuve d'Asq) 

 

Kurso de Esperanto en Villeneuve d'Asq - Cours d'espéranto (Villeneuve d'Asq)

Raportfilmeto en la kanalo France 3 pri lerneja kurso de Esperanto. Instruisto: Michle Dechy

Reportage de France 3 Lille sur un cours d'initiation à l'espéranto dans une classe de CM2 (cours dispensé par Michel Dechy).

 

 

 
Du filmetoj pri Esperanto en la televido 'Au quotidien'. 

 

  

Danke al Joelle Corroy (membro de edukado.net) oni povas vidi en YouTube du franclingvajn filmetojn pri dissendo de la belga televido 'Au quotidien'.
La unua ero temas pri Esperanto kiel lingvo, kaj oni povas vidi fragmenton de E-leciono, gvidtita de Françoise Pellegrin en mezlernejo "Lycée Martin V" de Loveno-la-Nova. En la intervjuo ekparolas ankaŭ lernantoj, diras siajn motivojn lerni Esperanton.
Kvankam ni vidas nur unu instruiston, nia redakcio scias, ke la kurson funkciigas 3 aktivaj membroj de la loka E-grupo, kiuj instruas alterne, pere de harmoniigita plano. Videblas en la filmo, ke Françoise uzas materialojn de nia paĝaro, nian libreton Poŝamiko kaj ankaŭ la libron de Stano Marcek Esperanto per rekta metodo.

La filma interparolo antaŭ kaj la post la lerneja parto kelkloke ŝajnas iom troiga, sed ĉiuokaze ĝi estis tre bona propagando pri Esperanto kaj varbis novajn disĉiplojn en Loveno-la-Nova.
La 6-minuta riporto estis dissendita en februaro 2007 kaj spekteblas ĉe: ĉi tie

     

   L'esperanto chez les jeunes

    cours d'esperanto

    à Louvain-La-  Neuve



La dua filmeto pri Esperanto en la sama televidkanalo aperis en oktobro 2007. Ĝia titolo estis Esperanto vivigas, kaj en ĝi Françoise Pellegrin gvidis la stabon al la domo de sia instruistino de Esperanto, aĝa esperantistino Hélène Falk , kiu malgraŭ sia aĝo pere de Esperanto, korespondado kaj reto aktive vivas komunikas kun la tuta mondo, partoprenas la movadon kaj restas juna.
La triminuta filmo estis ĉarma atentigo pri “viviga forto” de nia lingvo. Spektu ĝin ĉi tie.

   

     L'esperanto fait vivre      

 

Dankon kaj gratulojn al la kontribuintoj.

 
La itala ŝtata televido (RAI) en 10 minutoj pri Esperanto 

 

 

 

Ranieri Clerici, vicprezidento de la Itala Esperanto Federacio estis intervjuata pri Esperanto ĉe la ĉefa kanalo de la ŝtata itala televido, Rai.

Spektu rekte la elsendon ĉe http://tinyurl.com/3x7tlw.

(Komence povas aperi mallonga reklamo, bv pacienci. )



 

 

 
Israelo: Televida intervjuo kun Doron Modan pri Esperanto kaj Zamenhof 

 

    

 

    Intervjuo pri Esperanto kaj Zamenhof           

    Televida dissendo el Israelo.  

     Parolas Doron Modan   

 

 

 

 
Germana televidelsendo pri E-o kaj instruado 

 

    

 

Tutlanda germana tv-kanalo ARD (Kanalo 1), prezentis pozitive Esperanton, ĝian skizan historion kaj nuntempan vivantan karekteron en nova televidprogramo la 17an de februaro 2008.

La ĉ. 5-minuta filmeto (kun scenetoj de E-kurso far Zsofia Korody en München) estas videbla (en reduktita kvalito) ĉe http://ic-herzberg.de/bin/e-brain.wmv. (Paciencu dum la elŝuto)


La registritan dvd-filmon en pli bona kvalito oni povas peti  de la Esperanto-Centro en Herzberg.

 

 
HUNGARIO: Televida raportfilmo pri Esperanto 

 

    

Televida filmeto pri Esperanto - dissendita en novembro 2006 en la landa televidkanalo M2.

Kunlaboris la aktivuloj de Kultura Esperanto-Asocio  -(Kulturális Eszerantó Szövetség), kun la prezidanto  László Szilvási.

          http://www.freeweb.hu/eventoj/m2-061123.wmv