Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
16-03-2010

Vizitoj: 1809422
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> E-o en universitatoj
E-o en universitatoj
 
Profesora konferenco en Amsterdamo
Kvina Bulteno - konkludoj - informoj - adresoj
 
 
Profesora konferenco en Amsterdamo 

 

En la Universitato de Amsterdamo okazis la 17-18an de julio, antaŭ UK, kunveno de kvardeko da reprezentantoj de universitatoj kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj. La labora konferenco kunvokita de CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, donis al la grupo okazon komune pridiskuti siajn studprogramojn, la kondiĉojn sub kiuj ili laboras en siaj diversaj institucioj, kaj plifortigon de kunlaboro – inkluzive bibliotekajn intersanĝojn kaj interŝanĝojn de personaro.

La konferenco – subvenciita de ESF - okazis laŭ invito de la lektorato pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Amsterdama Universitato, kun aktiva subteno de la Fako pri Lingvistiko.
La ĉefa motoro surloke estas d-ro Wim Jansen, kiu gvidas la lektoraton. D-ro Jansen gvidis  konferencan laborgrupon pri studprogramoj, d-rino Sabine Fiedler gvidas laborgrupon pri administracio de programoj, kaj d-ro Ulrich Lins gvidas laborgrupon pri interŝanĝoj.
La celo de la kunveno estis pliintensigi la konversacion inter la diversaj programoj por plifortigi iliajn poziciojn kaj doni reciprokan helpon.

 

Legu la artikolon de GOBBO: La neceso reinventi Budapeŝton, aperinta en la oktobra numero de ESPERANTO:

 

 
Kvina Bulteno - konkludoj - informoj - adresoj 

Konferenco de Universitatoj kie Esperanto aŭ Interlingvistiko estas Instruata      

   Universitato de Amsterdamo, 17-18 julio 2008

  

KVINA BULTENO, 9 aŭgusto 2008

 

 

En tiu ĉi bulteno ni prezentas tri aferojn: (1) la konkludojn de la konferenco (se vi vidas erarojn aŭ ellasojn, bonvolu turni vin al Giri Rao aŭ al mi); (2) informojn de Katalin Kováts pri kiel aliri la universitatajn paĝojn en edukado.net, kaj (3) ĝisdatigitan liston de partoprenintoj (en la antaŭa aperis kelkaj eraroj, kiujn ni ĉi tie korektis; bonvolu formeti la antaŭan liston kaj uzi la ĉi-suban).  - HT

 

1. KONKLUDOJ DE LA KONFERENCO

 

Kvindeko da fakuloj el 39 universitatoj kaj esplorinstitutoj en 23 landoj kolektiĝis ĉe la Universitato de Amsterdamo por pridiskuti tri ĉefajn temojn: (1) studprogramojn kaj kursmaterialon pri Esperanto kaj interlingvistiko; (2) interŝanĝojn de profesoroj, studentoj, kaj materialoj; (3) administran starigon, daŭrigon kaj fortigon de programoj.  En sia fina sesio, ili ellaboris la jenajn konkludojn.

 

 

Studprogramoj

 

1.      Ni utiligu la retejon edukado.net, kiel konvenan kolektejon de materialoj kaj interŝanĝejon de spertoj, ideoj, projektoj ktp. (Katalin Kovats, ĝia prizorganto, estas preta tion plenumi, se venos la necesa kunlaboro; tiu ĉi rekomendo rilatas ne nur al studprogramoj sed al la laboro de la konferenco ĝenerale).

2.      Necesas fari inventaron (ekzemple ĉe edukado.net) de ekzistantaj materialoj (studprogramoj en unuopaj universitatoj, studmaterialo en formo de kurslibroj ktp.).  Kelka materialo estis kolektita kunlige kun la nuna konferenco kaj troviĝas portempe ĉe la retejo de Esperantic Studies Foundation.  Ĝin oni povus prefere transigi al edukado.net.

3.      La admirindan laboron de Germain Pirlot (listigo de universitatoj kie Esperanto estas instruata) necesas daŭrigi, sed gravegas pli aktiva kunlaboro kun li (prefere kun plia detaligo de la programoj mem) kaj respondemo al liaj komunikoj.  Jam komenciĝis kunlaboro inter edukado.net kaj G. Pirlot, cele al starigo de facile konsultebla listo en la reto.

4.      Ekzistas eĉ kelkaj proponoj pri manlibro pri interlingvistiko, verkita en la angla (kiel la plej disvastiĝinta lingvo en la fako lingvistiko, sed kun la celo traduki ĝin en aliajn lingvojn kaj unuavice en Esperanton).  Tiu manlibro povus havi plurajn formojn.  Unu ebleco estus kvazaŭ antologio de unuopaj ĉapitroj pri interlingvistikrilataj demandoj (ne nur ekzemple komparaj studoj pri planlingvaj projektoj, sed ankaŭ pri la rilato planlingvoj/lingvoplanado, pri la politikaj kaj sociaj kondiĉoj ĉirkaŭantaj planlingvojn, pri lingvoekonomiko rilate kun planlingvoj, pri la rolo de planlingvoj en la intelekta historio ktp.).  Tiaj antologioj ekzistas en la angla lingvo por pluraj parencaj fakoj (ekzemple tradukado de Venuti 2000, aplika lingvistiko de Kaplan 2002, socilingvistiko de Coulmas 1997, ktp.).  Aliaj eblecoj inkluzivus ĝisdatigon kaj tradukon de ekzistantaj materialoj (ekzemple de Jansen aŭ Blanke aŭ Barandovska-Frank).

5.      Similan bezonon oni sentas koncerne bone prezentitan libron pri Esperanto (iom simila al La fenomeno Esperanto de Auld, kvankam pli objektiva kaj scienca).  Tia libro vere ne ekzistas en la angla lingvo, kaj tiu manko verŝajne malhelpas nian fakon ĉe lingvistoj.  Estus bone se prestiĝa eldonejo povus eldoni tian libron en la angla kaj poste oni povus traduki ĝin en aliajn lingvojn.  Hokan Lundberg jam elskizis eventualan enhavon de tia libro.

6.      Ellaboro de studprogramoj por diversaj niveloj.  Kvankam la situacio varias multe de unu universitata sistemo al alia (aŭ eĉ unu universitato al alia), estus bone havi je nia dispono plurajn modelojn de studprogramoj facile adapteblajn.

7.      Someraj (aŭ similaj) sciencaj seminarioj kiuj estos agnoskitaj de la universitata medio.  Oni pridiskutis diversajn formojn de tiaj altinivelaj malgrandaj seminarioj, taŭgaj por doktoraj studentoj kaj eventuale ankaŭ por novaj universitataj instruistoj.  Universitata agnosko gravus.

8.      Kolektu diplomlaboraĵojn (daŭrigu kaj profundigu la laboron de E. Symoens).  Siatempe E. Symoens kolektis detalojn pri (laŭ sia eblo) ĉiuj disertacioj kiuj rilatas al Esperanto kaj interlingvistiko, kaj aperigis volumon kaj suplementon kie ili estis listigitaj.  Necesas restarigi tiun laboron, ekzemple pere de rete alirebla listo (ĉe edukado.net?).

9.      Estas proponite, ke la venonta ILEI-konferenco (Krakovo, Pollando, 18-25 julio 2009) traktu interalie universitatan kunlaboron, kaj do iel daŭrigu la starigitan dialogon.

 

Interŝanĝoj

 

1.      Ni utiligu specifajn interŝanĝprogramojn universitatajn.  Preskaŭ ĉiuj universitatoj havas siajn interŝanĝprogramojn kun specifaj eksterlandaj universitatoj.  Kie eble, ni uzu tiujn ekzistantajn strukturojn por faciligi kaj foje eĉ financi interŝanĝojn de profesoroj kaj studentoj.  La interŝanĝado de profesoroj devas ne limiĝi al Esperanto kaj interlingvistiko: profesoro kiu instruas ekzemple anglistikon kaj Esperanton povus fari gastviziton surbaze de sia anglistika sperto sed tamen utiligi la viziton ankaŭ por Esperanto.

2.      Ni sciigu al esploristoj informojn pri eblaj monfontoj, kaj instigu la esploristojn mem esplori pri manieroj financi interŝanĝojn.  Precipe ene de Eŭropa Unio, sed ankaŭ aliloke, ne mankas subvencioj – ĉu de EU ĉu de unuopaj registaraj aŭ duonregistaraj instancoj (DAAD, Fulbright k.s.).  Kvankam en certaj kategorioj tiaj stipendioj por studentoj kaj profesoroj estas malfacile akireblaj, en multaj aliaj kategorioj estas foje pli da mono ol da vere seriozaj sinproponoj. 

3.      Por faciligi la du ĉi-suprajn iniciatojn, estus bone se interlingvistoj interŝanĝus siajn spertojn pri kiel ili akiris stipendiojn, ktp – do donante praktikajn konsilojn.

4.      Interŝanĝoj ne devus limiĝi al unuopuloj: eblus starigi esplorgrupojn universitatajn, ekzemple pri socilingvistiko (en kiu Esperanto aŭ interlingvistiko havu sian lokon) aŭ intelekta historio, aŭ simile, kaj kolektive serĉi subvenciojn por specifaj interŝanĝoj.   

5.      Indus inventari konkretajn ekzistantajn eblecojn (ekzemple en Ĉinujo kaj en la programo Erasmus de EU).

6.      Gravas uzi Esperanton en interdisciplina laboro, tiel ke ĝi trovu nature sian rolon en aliaj studkampoj.  Krome, gravas, ke ni reciproke antaŭenigu la karierojn de niaj kolegoj, ne nur en rilato kun Esperanto kaj interlingvistiko, sed ankaŭ alimaniere.  Se ekzistus forta grupo de elstaraj universitatanoj en diversaj fakoj, sed ĉiuj kun serioza interesiĝo pri Esperanto kaj interlingvistiko, la vojo estus multe pli glata, kontinueco estus pli facile certigebla, kaj interŝanĝoj fariĝus pli facilaj.

7.      Plia kampo por kunlaboro kaj interŝanĝoj estas evoluigo de peresperanta instruado kaj studado – do utiligo de Esperanto por aliaj studkampoj, iom laŭ la modelo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). 

8.      Interŝanĝoj de personoj ne estas la sola formo de interŝanĝoj.  Gravas ankaŭ la efika utiligo de ekzistantaj bibliotekaj kolektoj, interalie por suplementi la ofte malfortajn kolektojn en unuopaj universitataj bibliotekoj.

 

Starigo, daŭrigo kaj administrado de programoj

 

  1. Ni flegu rilatojn kun dekanoj kaj rektoroj.  Starigo kaj daŭrigo de programoj ofte dependas de la preferoj de fakestroj kaj dekanoj.  Sekve, gravas krei pozitivajn rilatojn kun tiuj, kiuj faras decidojn.
  2. Ni invitu gastprofesorojn al niaj universitatoj cele al altigo de la profilo de Esperanto kaj interlingvistiko.  Vizitoj de respektataj profesoroj el aliaj universitatoj, kiuj interalie okupiĝas pri Esperanto kaj interlingvistiko, helpas altigi la reputacion de Esperanto kaj interlingvistiko.
  3. Fundamenta problemo tamen restas la malalta prestiĝo de Esperanto.  Esperanto (kaj sekve interlingvistiko) ne ĝuas altan sciencan reputacion.  Ĉu Esperanto estas “vera” lingvo?  Ĉu ĝi estas marĝena fenomeno pri kiu okupiĝas nur marĝenuloj?  Grava elemento en la taskaro de fakuloj pri Esperanto kaj interlingvistiko estas montri, per sia instruado kaj siaj esploroj, la intelekte kaj science kernan pozicion de interlingvistiko kaj Esperanto (iom laŭ la ekzemplo de Umberto Eco en sia verko La serĉado de la perfekta lingvo.  Tiu ĉi temo meritas pli multan diskutadon. 
  4. Gravas konscii pri la ligiteco de universitataj programoj kun la lerneja instruado de infanoj.  Ni pretigu materialon por instruistoj de infanoj kaj atentu pri la antaŭuniversitata medio ĝenerale.
  5. Kvankam normigaj programoj (Bolonjo; la Referenckadro)  limigas la flekseblecon, ili estas ankaŭ ekspluateblaj por Esperanto kaj interlingvistiko.  Profesoroj de Esperanto kaj interlingvistiko devas bone koni tiujn limigojn kaj potencialojn, evitante la unuajn kaj ekspluatante la duajn.  
  6. Kiel supre menciite, gravas, ke ni reciproke antaŭenigu la karierojn de niaj kolegoj, ne nur en rilato kun Esperanto kaj interlingvistiko, sed ankaŭ alimaniere. Kolegoj kunlaboru ĉirkaŭ komunaj interesoj.
  7. Konsiderante la relativan malofton de programoj kaj fakuloj pri Esperanto kaj interlingvistiko, aparte fekunda grundo povus esti evoluigo de neĉeestaj (distancaj) programoj.

 A. Giridhar Rao, sekretario; Humphrey Tonkin, prezidanto

 

2. RAPORTO KAJ INSTRUKCIOJ DE KATALIN KOVATS

 

Tuj post nia renkontiĝo kaj antaŭ la komenco de UK mi komencis instali la bazon por la onta loko (en edukado.net), dediĉata por Universitatoj.

Mi kreis jam kelkajn partojn (enkonduko, forumo, alŝutejo por dokumentoj, alŝutejo por diplomlaboraĵoj, kolektejo de retejoj pri subvencipetoj, projektoj, loko por sinprezentoj de la kolegoj kaj iliaj universitatoj).  La sekcioj ankoraŭ malplenas kaj ilia reto kompletigendas.

1) Bonvolu aliĝi al la retejo kiel membro plenigante la formularon sur la paĝo: http://www.edukado.net/pagina/Membrigxo/160/  (La jamaj membroj ne bezonas tion fari)

2) Post la aliĝo oni petu al mi la rajton (je la adreso: katalin@ikso.net) vidi la por aliaj fermitan sekcion de UNIVERSITATOJ. Petu tiun rajtigon ankaŭ la jamaj  membroj.

Post mia aprobo je ĉiu Ensaluto (faru tion tuj supre, klakante al la vorto apud la logotipo) la rajtigitaj membroj vidas la "fermitan" sekcion kaj povas uzi ties parton.

3) Subsekcio de UNIVERSITATOJ nomiĝas Diskutejo. Estus bone se ĉiu lasus tie provmesaĝon por sperti la funkciadon.

4) Kiam la sekcio UNIVERSITATOJ atingas iun certan pretecon kaj ni decidos malfermi parton al la publiko, tio estos nur butonpremo. Mi pensas, ke por tio ni atendu minimume ĝis la fino de septembro.

Tiun mian peton bv komuniki al la aliaj kolegoj (mi nun ne havas la adresojn de ĉiuj partoprenintoj).

 

K.K.

 

 

3.  KONFERENCAJ PARTOPRENINTOJ

    

 Noto de Katalin: Tiun ĉi parton mi ne publikigas nur sur la retejo, ĉar la kaŝo de la adresoj bezonas pli da tempo kaj tekniko ol mi povas nun dediĉi dum vojaĝo tra Eŭropaj landoj kaj aranĝoj.