Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
01-07-2009

Vizitoj: 1391892
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Aktualaĵoj
Aktualaĵoj
 
Leĝo-amendo pri instruado de Esperanto en Brazilo
Rekonstruo de edukado.net - Cirkulero nr. 1
Programoj de edukado.net dum UK en Bialistoko
UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO
Oferto de la Eldonejo Stano Marček
Pli alten kun ALTE
Aperis nova numero de BRAZILEI
Filmita fulmkurso en Vieno
Manifesto de la esplorgrupo Babela Eŭropo NOVA!!!
Filmitaj lecionoj - Distanctrejnado
Filmraportoj pri la Metiejo dum UK - elsendoj de Parolu, Mondo!
Intervjuo en Pola Radio pri la Metieja programo dum UK
UEA premiis edukado.net
Fotoj el UK de Roterdamo
EsperantoDVD.net
MAZI -elŝuteblas en AVIV-formato
Partneriĝo de edukado.net kaj BRAZILEI
MANLIBRO - elŝutebla nun
Subtenu nin pere de la serĉilo Hooseek
Novaĵoj de la KATALOGO
Libro-propono el nia KATALOGO
Ridetu kaj lernu!
EDU - Aktuala situacio pri la lerneja E-instruado
Novaĵoj en la METIEJO
Traduktasko por la ARTO-ŜOKO-anoj en Le Touquet
 
 
Leĝo-amendo pri instruado de Esperanto en Brazilo 

 Leĝo-amendo pri instruado de Esperanto en Brazilo

  

En 2008, la prestiĝ senatano Cristovam Buarque (eks-guberniestro de la brazila Federacia Distrikto, eks-ministro pri edukado de Brazilo, eks-prezidanto de la Packonsilion de UN, kaj membro de Instituto pri Edukado de Unesko)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Cristovam_Buarque prezentis al la brazila senato leĝoproponon http://groups.yahoo.com/group/informado/message/1206  pri amendo al la ĉefa federacia leĝo pri edukado.

 

Se aprobita, oni permesos kaj instigos, laŭ la lokaj kondiĉoj kaj petoj, ke mezgradaj lernejoj instruu Esperanton; tio okazos post enkonduka fazo de ĉ. tri jaroj, do ekde proksimume 2012. En la pravigo li i.a. asertis, ke la lernado de tia lingvo estus konkreta antaŭenigo de la packulturo. En la komisiono pri kulturo la raportanto, senatano Marcelo Crivella, fine de 2008 rekomendis la akcepton de la amenda leĝpropono.  En majo 2009 la nova raportanto, la senatano Mozarildo Cavalcanti, ankaŭ rekomendis ĝin.

En la 19a de junio 2009 okazis videokonferenco en la Senato pri La lingvaj baroj kaj Esperanto. Enkondukis la temon la jenaj konferencistoj: Senatano Cristóvam Buarque; S-ro. Ivônio Barros Nunes – Asesoro de la  Senatano, Profesoro José Passini – Prezidanto de Brazila Esperanto Ligo kaj Profesoro Paulo Nascentes – reprezentante la organizon União Planetária kaj TV Supren. La  evento estis spektata de esperantistoj de kelkaj brazilaj ŝtat-ĉefurboj kunsidantaj en la Leĝdonaj Asembleoj de ĉiu Ŝtato, kaj per interreto.

 

Senatano Cristóvam lasis la jenan mesaĝon al la esperantistaro: Tre gravas, ke la esperantistoj mesaĝu al la senatanoj por peti apogon la ŝango de la leĝo.

 

 Profesoro Passini reliefigis la gravecon de la instruado de Esperanto por solvi la lingvobaron inter malsamlingvuloj. Paulo Nascentes defendis la neceson de egalrajta kaj neŭtrala lingvo internacia kadre de sperto de tutmonda civitaneco, kaj komentis pri la sciencaj argumentoj prezentataj en la libro de Profesoro Passini, "Bilinguismo: utopia ou solução?", pri la novtipa ekzamensistemo por fremdaj lingvoj kadre de Komuna Eŭropa Referenckadro, kiu inkluzivas Esperanton kaj fine incitis prof-ron Passini komenti la uzon de aŭdiloj dum internaciaj kunsidoj kaj ĝeneralaj asembleoj kadre de sesioj, ekzemple, de Eŭropa Parlamento kaj Unuiĝintaj Nacioj.

 

Ĉu tio ĉiutage montrata de amaskomunikiloj ne pruvus, ke la nuna 'solvo' de la monda lingva baro estus mensogo? Passini memoris pri personaj spertoj dum fakaj internaciaj konferencoj kun sinsekvaj tradukoj kaj ties fiasko el komunika vidpunkto, foje kun multaj ridoj pro tradukaj eraroj.

 

  Pri Manifesto de Praĥo sinteze Paŭlo Nascentes asertis ke danke al ĝiaj sep punktoj li fariĝis esperantisto kaj poste instruisto de Esperanto, ĉar antaŭ ol tio jam li estis profesoro pri la Portugala ĉe UnB - Universitato de Brasília.

 

  Iom poste alvenis prof-ro Cristovam Buarque, kiu salutis per "bonan tagon!" kaj atentigis ĉiujn pri gravaj mankoj ĉe publika eduksistemo, komentis pri alia Leĝo de li proponita pri la instruo de Libras (Brazila Lingvo por Surdomutuloj) kaj instigis la esperantistojn esperantigi libreton lian kaj amase mesaĝi al aliaj parlamentanoj kaj ilin premi por la aprobo de lia Leĝopropono pri Esperanto.

 

 

Detaloj pri la leĝo, retadresoj de brazilaj senatanoj, kaj informoj pri tiu kampanjo por aprobi la esperantan leĝon troveblas ĉe

http://parolumondo.com/senatanoj.htm

 

 

 

 

 
Rekonstruo de edukado.net - Cirkulero nr. 1 

Printebla versio elŝuteblas ĉi tie. 

Rekonstruo de edukado.net     -      Cirkulero nr. 1.

 

 

Jene vi povas legi informojn pri la situacio rilate la rekonstruon de la paĝaro kaj  pri la monkolektado.

 

La kampanjon por kolekti subtenmonon por la rekonstruo kaj savado de la retejo ni lanĉis la 22an de majo.

 

Tiam ni jam havis 10 mil eŭran kapitalon, donacon de la ĉefsponsoro Tamás Slezák (HU)  kaj kelkajn aliajn sumojn promesitajn.

En la pasintaj 3 semajnoj ni sukcesis akiri kelkajn pliajn sponsorojn.

Krom ili iom pli ol 100 individuoj donacis sumon inter 1 kaj 400 dolaroj.

 

La ĝis nun (18a de junio) kolektita mono sumas 21.600 eŭrojn.

 

Por la baza, moderna kaj pli bone funkcianta paĝaro necesas ankoraŭ  3.400 eŭroj.

 

Por aldoni pliajn funkciojn, kiel ekzemple:  

·         krei eblojn por produktado de testoj kaj materialoj

·         lanĉi fotoalbumon

·         farigi statistikojn por pli bone observi la bezonojn de la uzantoj

·         faciligi la redaktadon

·         ebligi retbabiladon inter la membroj ktp.

necesas ankoraŭ ĉ. 10 mil eŭra plusa sumo.

La listigitaj funkcioj povas esti aldonitaj post kiam por ili la mono kolektiĝis.

 

La laboroj komenciĝis, preskaŭ pretas la aspektigo de la paĝomoduloj kaj ni baldaŭ eklaboras pri la unuopaj sekcioj.

Espereble jarfine estos jam videbla la paĝaro kun la plej bazaj funkcioj.

 

Por doni juran personecon al la paĝaro kaj certigi ke ĝi daŭre plej bone servu la esperantistaron, en junio estos kreita en Nederlando la Fondaĵo edukado.net.  

 

La rekonstu-projekto estas grandega, por esperantista portalo tute neimagebla dimensio kaj riĉeco, sekve ankaŭ la kostoj estas tre altaj.

 

Por doni klarigojn pri la neceso kaj kielo de la konstruo kaj investo, nia teamo faros prezenton pri la temo dum UK, kadre de la unua METIEJA programo, lundon, inter la 16.30 – 18.00. Tie kaj la redaktoro kaj la programistoj ĉeestos kaj respondos al viaj demandoj.

 

Nia redakcio ricevis donace belegajajn Zamenhof-portretojn, faritajn de belga artisto. Ni intencas aŭkcie vendi ilin dum UK por ankaŭ tiel akiri monon por la konstrulaboroj.

 

Pri la projekto oni multe parolas en Esperantujo.

 

·         Ĝis nun aperis jam artikolo en Libera Folio.

Bonvolu legi tie ankaŭ mian aldonan respondon.

 

·         Intervjuo en Pola Radio en la programo de la 12an de junio, ekde la 8min 47 sek.

Rekta ligo : al la programo

 

 

Aldonajn informojn pri la transkonstruo, sponsoroj kaj donacintoj vi povas trovi sur la subten-paĝo .

 

Jene vi trovas rektajn informojn pri la donacebloj .

 

 

Ni dankas ĉies atenton kaj la subtenon de tiuj, kiuj jam helpis.

Se vi ankoraŭ ne faris, ni invitas vin subteni nian projekton.

 

 

Amike salutas vin: Katalin Kovats, redaktoro

.

.

Noto: tia grafikaĵo pli bele aspektos en la nova paĝaro!J

 

 Hago, 18a de junio 2009.

 
Programoj de edukado.net dum UK en Bialistoko  

 

 Dum UK en Bialistoko

Paroligaj kursoj je du niveloj

  

 

Komencantoj

Mezniveluloj

 

K1

K2

M1

M2

Lundon

14:15-15:00

15:15-

16:00

14:15-15:00

15:15-16:00

Mardon

  9:00-

9:45

10:00-10:45

  9:00-9:45

10:00-10:45

Ĵaŭdon

  9:00-

9:45

10:00-10:45

  9:00-9:45

10:00-10:45

Vendredon

  9:00-

9:45

10:00-10:45

  9:00-

9:45

10:00-

10:45

       

Ĉiutage la blua kaj verda lecionoj estas la samaj

je la samaj niveloj. Sufiĉas viziti nur unu el ili.

*************

Metiejoj

 

Lundon 16.30-18.00     Informoj pri la rekonstruo

*********************

Vendredon 11:00-12:30 -  Pedagogia foiro

kun la subaj standoj

 

·         La nova edukado.net

·         Nia teamo -  Niaj kontribuantoj

·         Ekspozicio de ekzercoj kaj materialoj

·         Teknikaj demandoj

·         Niaj sponsoroj

·         Referenckadro, lingvoniveloj, ekzamenoj

·         Niaj gastoj: verkistoj kaj iliaj lerniloj

·         DUA VIVO – vizito de virtuala kursejo

·         Poznan – pedagogia kurso – informoj

·         Lingvolernigaj projektoj

·         Lingva konsultejo de la Akademio

·         Aŭkcio de Zamenhof-portretoj

 

                                                                             Venu ankaŭ vi!

 

 
UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO  

UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO

Petra Smidéliusz el Hungario, universitate kvalifikita specialisto pri testado de lingvokonoj kaj kunlaboranto de Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, reprezentis UEA en la 36-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kiu okazis en Santiago de Compostela, Hispanio, de la 22-a ĝis la 24-a de aprilo.

*****************************

Akorde kun la celoj de la komisiono de UEA pri la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), laŭ kiuj oni planas ellabori kaj akreditigi ĉe ALTE ekzamensistemon por infanoj-junuloj – ankaŭ por helpi la kunlaboron inter lernejoj, ekz. kadre de la projekto Lingvolanĉilo – Smidéliusz partoprenis en la laborgrupoj pri normigo de ekzamenoj por junaj gelernantoj (7-12 jaraj). En ili oni interŝanĝis ideojn kiel igi la ekzamenojn infan-amikaj kaj la koncernajn dokumentojn, ekz. Manual for relating Language Examinations, infanspecifaj.

 

Unu el la plej gravaj diskutoj temis pri diferencoj de lingvolernado kaj ekzameniĝo inter infanoj kaj plenkreskuloj. ĉiuj konsentis, ke la indikiloj de KER-niveloj estu ŝanĝitaj konsiderante la specifaĵojn de infana lingvolernado. Oni pridiskutis kelkajn eblajn ŝanĝojn por fari la dokumenton pli ampleksa kaj multtavola. La partoprenantoj interŝanĝis informojn kaj ideojn ankaŭ pri ekzistantaj ekzamenoj por infanoj (pri la angla lingvo), uzeblaj aŭ neuzeblaj taskotipoj, kondiĉoj de la buŝa ekzameno, efiko de la ekzameno al infanoj kaj diferencoj inter diverslingvaj ekzamenoj.

 

La konferenco estis konsiderata ankaŭ lingvopolitike grava evento. Alparolis ĝin Leonard Orban, EU-komisionano pri multlingvismo, kiu emfazis, ke la lingvolernado de eŭropaj infanoj havas grandan gravecon kaj sekve tre gravas la evoluigo de iliaj lertecoj kaj kompetentoj.

 

La fakto, ke por EU multlingvismo estas celata trajto de eŭropanoj, ne malhelpis al Petra Smidéliusz ekinteresigi plurajn lingvistojn kaj kolegojn pri Esperanto kaj fiere raporti pri niaj eksperimentoj, internaciaj spertinterŝanĝoj kaj interkulturaj edukebloj. La ekzisto de komuna lingvo, al ĉiu relative facile lernebla, ne montriĝis kontraŭa al multlingvismo, sed pluraj vidis en ĝi realan kaj atingeblan rimedon por ties efektivigo.

 

Partopreno kaj kompetenta kunlaboro en la konferencoj de ALTE kontribuas al la akcepto de la internacia lingvo inter lingvistoj kaj lingvopedagogoj. Laŭ tiu linio UEA konsekvence plu laboros.

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 322

2009-04-27

  

 

Grupfoto de la partoprenantoj de ALTE-konferenco - aprilo 22-24, Santiago de Compostela, Hispanio.

(Petra Smidéliusz, delegito de UEA en la unua vico, 10a de maldekstro)

 

  

 
Oferto de la Eldonejo Stano Marček 

 

 
Internacia Slovaka Pola Itala  Rusa
  

 
Ĉina Greka Angla Franca Portugala
  

 
Japana Korea Nederlanda Irlanda Rumana

germana dana
Germana Dana Litova Serba Vjetnama

Eldonejo Stano Marček, Zvolenská 15/21, SK-036 01 Martin, Slovakio.

 

La titoloj estas konsulteblaj ekz. ĉe:

Katalogo de edukado.net

Libroservo de UEA

Triona rabato ekde 3 (eĉ se diversaj) ekzempleroj!

Transpago ebla al indikota slovaka konto, pere de UEA, aŭ per PayPal.

Al la prezo aldoniĝos realaj sendokostoj.

 

OFERTO!

 

LERNOLIBROJ

 

Esperanto by Direct Method. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la anglan trad. Roy McCoy. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966745. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por anglalingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

L'espéranto par la méthode directe. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la francan trad. D. Luez. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966752. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por franclingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto con il metodo diretto, L'. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la italan trad. L. Oberrauch. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966714. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por itallingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 9,00

 

Эсперанто прямым методом (Esperanto prjamym metodom). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la rusan trad. Br. Ĉupin. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966721. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por ruslingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. 7,50

 

用直接法学习世界语 (Yong zhijiefa xuexi shijieyu). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la ĉinan trad. Liu Haitao. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966738. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por ĉinlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

直接教授法で学ぶエスペラント入門 (Tyokusetuhou de manabu esuperanto nyuumon). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la japanan trad. Aoyama Tooru. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966769. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por japanlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

직접 교육 방법으로 배우는 에스페란토 (Jikjob goyukbangbob oro beunon Esperanto). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la korean trad. Lee Jung-kee. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966783. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por korealingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto em método ilustrado. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la portugalan trad. I. M. A. Ávila. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966714. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por portugallingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. 7,50

 

Esperanto metodą bezpośrednią. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la polan tradukis S. Mandrak. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966707. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por pollingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto priamou metódou. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. 114p. 25cm. ISBN 80-96956167. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por slovaklingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto per rekta metodo. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. 110p. 25cm. ISBN 8096958186. Komplete ilustrita 22-leciona kurso uzebla internacie (nur en Esperanto). € 8,10

 

Μαθαίνω Εσπεράντο (Matheno Esperanto). Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la grekan trad. Georgios Dérmatis. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966790. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por greklingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto via de directe methode. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la nederlandan trad. J. Bosse, M. v. Erp, Luc v.d. Hoek, R. Moerbeek. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788089312009. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por nederlandlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto tríd an Modh Díreach. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la irlandan trad. Seán Ó Riain. La unua lernolibro de Esperanto por irlandandlingvanoj! Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788089312054. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por irlandlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto prin metoda directă. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la rumanan trad. Ionel Oneţ. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788089312023. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por rumanlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto – direkt. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la germanan trad. Ingrid Žalneva. Martin: La aŭtoro, 2008. 114p. 25cm. ISBN 9788089312047. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por germanlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto den direkte metode. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la danan trad. Arne Casper-Mortensen. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788089312030. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por danlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto tiesioginiu metodu. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la litovan trad. Indrė Pileckienė. Martin: La aŭtoro, 2008. 114p. 25cm. ISBN 9788089312085. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por danlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto direktna metoda. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la serban trad. Tereza Kapista. Martin: La aŭtoro, 2008. 114p. 25cm. ISBN 9788089312078. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por danlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50

 

Esperanto bng phương pháp trc tiếp. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la vjetnaman trad. Lê Th Thiên Thu. Martin: la aŭtoro, 2008. 114p. 25cm. ISBN 9788089312092. Komplete ilustria 22-leciona kurso por vjetnamlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50.

 

DIDAKTIKAJ HELPILOJ, KOMUNAJ POR LA LERNOLIBROJ DE STANO MARČEK:

 

Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. En du skatoloj. 500 folioj (19x14cm) kun 500 desegnaĵoj uzeblaj en rektmetodaj kursoj. La bildoj kronologie sekvas la unuopajn paŝojn de la lernolibro Esperanto per rekta metodo (en ĉiuj lingvoj). Didaktika helpilo por gvidi E-kursojn. € 57,00

 

KD Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. Kompaktdisko kun 500 bildoj en formato PDF, uzeblaj en rektmetodaj kursoj. Taŭga precipe en grandaj klasoj, por grandekrana projekciado. Didaktika helpilo por gvidi E-kursojn. € 15,00

 

KD Modela elparolo. Voĉtlegitaj E-tekstoj de la lernolibro Espertanto per rekta metodo. Uzebla por ĉiuj lingvaj versioj de la lernolibro (la E-tekstoj estas identaj). Daŭro: pli ol tri horoj. Stano Marček. Martin: la aŭtoro, 2007. Didaktika helpilo por la lernolibro de S. Marček. Kompaktdisko kun son-registraĵoj en formato MP3, uzebla komputile aŭ MP3-ludile, por memlernantoj, rektmetodaj kaj korespondaj kursoj (vidu ekz. http://kurso.esperanto.org.au/pages/our-courses/course-level-1.php). € 15,00

 

DAŬRIGA KURSO POR PROGRESINTOJ:

 

DVD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Ampleksa 8-leciona lernomaterialo kun koloraj bildoj, stereaj sonoj kaj printeblaj tekstlibretoj por la lernantoj. Stano Marček. Martin: La aŭtoro, 2006. Taŭga por per-komputila aŭ TV/DVD-aparata instruado kaj grandekrana projekciado. Taŭga distrilo por E-kluboj. €24,00

 

(La sekvaj du KD-oj estas la sama kurso kiel la ĉi-supra, sed dividita al 2 klasikaj KD-oj kun printeblaj bildoj, sonoj en MP3-formato kaj printeblaj tekstoj por kursanoj). La du KD estas kompleto, konsilindas aĉeti ambaŭ.

 

KD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Stano Marček. Martin: la aŭtoro, 2007. Kompaktdisko kun printeblaj kaj projekcieblaj bildoj en jpg-formato kaj tekstlibreto en pdf-formato. Taŭga por kursoj kaj memlernantoj. € 15,00.

 

KD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Stano Marček. Martin: la aŭtoro, 2007. Kompakt-disko kun sonregistraĵoj en formato MP3, uzebla komputile aŭ MP3-ludile. Taŭga por kursoj kaj memlernantoj. € 15,00.

 

ALIAJ ELDONAĴOJ:

 

Bona Espero, idealo kaj realo. Roman Dobrzyński. Martin: Stano Marček, 2008. 256p. 21cm. ISBN 9788089312108. Ilustrita, kolora, Bindita. Verkita laŭ interparoloj kun Ursula kaj Giuseppe Grattapgia, okaze de la ora jubileo de Bona Espero. € 15.

 

107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin:

La aŭtoro, 2008. 88p. 27cm. ISBN 9788089312061. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj. €12,00.

 

KD 107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj. Kompaktdisko kun printeblaj kaj projekcieblaj krucenigmoj en jpg- kaj pdf-formatoj. Kun permeso de la aŭtoro printi aŭ projekcii la krucenigmojn (por kursanoj aŭ klubanoj), resp. por represi ilin en Esperantaj gazetoj. La aŭtoro rezignis pri la aŭtoraj rajtoj. € 15,00.                    

 

FABELOJ SUR KOMPAKTAJ DISKOJ

 

Fabeloj de Andersen 1

Fajrilo. Malgranda Niko kaj granda Niko. Reĝidino sur pizo. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 62 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 2

Elinjo-Fingreto. Floroj de la malgranda Ida. La novaj vestoj de la reĝo. Malbonkonduta knabo. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008. Daŭro: 62 min. €12,00.

 

Fabeloj de Andersen 3

La virineto de maro. Tradukis L.L. Zamenhof. Voĉlegas Stano Marček. Martin: Stano Marček, 2008 Daŭro: 75 min. €