| |
Du novaj televidraportaĵoj pri Esperanto - vidu nian Filmejon.
|
UEA KAJ ILEI EN KONFERENCO DE LINGVOTESTISTOJ
|
Partneriĝo de edukado.net kaj BRAZILEI
|
Gajnintoj de la kurcvortenigma konkurso
|
Monda Mozaiko - Novaĵoj el aprilo 2008
|
MANLIBRO - elŝutebla nun
|
Leonard Orban: En EU validas la lingvo-egaleco
|
Esperanto 2.0 TV
|
Novaĵoj de la KATALOGO
|
Libro-propono el nia KATALOGO
|
Statistiko pri la vizitoj
|
Novaj eroj en la paĝaro
|
 |
| |
| |
| Du novaj televidraportaĵoj pri Esperanto - vidu nian Filmejon. |
|
|
Du novaj filmetoj spekteblas en la Filmejo.
Vidu la televidajn raportprogramojn el Francio kaj Hungario kaj rpenu ideon kiel varbi por Esperanto helpe de la amaskomunikiloj.
|
|
|
|
 |
| |
| UEA KAJ ILEI EN KONFERENCO DE LINGVOTESTISTOJ |
|
|

|
En la programo de la 14a de aprilo estos dissendata intervjuo kun Zsofia Korody, vicprezidanto de ILEI pri ŝia partopreno en la ALTE-konferenco en Kembriĝo.
La intervjuon ene de la radioprogramo vi povas aŭskulti rekte el la radio (klaku al la logotipo apude) aŭ nur la intervjuon ĉi tie. |
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA - N-ro 285 (2008-04-10)
|
UEA kaj ILEI reprezentas en renoma internacia konferenco en Kembriĝo, Britio, Esperanton kaj la ellaboratan novan internacian lingvoekzamenon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.
Temas pri konferenco de Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo (ALTE), sed inter ĝiaj partoprenantoj estas ekzamenfakuloj el la tuta mondo. La konferenco daŭras de la 10-a ĝis la 12-a de aprilo. Krom fakprelegoj, grupkunsidoj, pritraktado de diversaj aspektoj kaj socia rolo de la testado de fremdlingva kono, prezentiĝas ankaŭ la ebleco konatiĝi kun gekolegoj el prestiĝaj edukinstitucioj kaj internaciaj fakorganizaĵoj.
La novaj ekzamenoj de UEA kaj ILEI laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) estas ellaborataj en niveloj B1, B2 kaj C2 kunlabore kun la Ŝtata Lingvoekzamencentro (ITK) en Budapeŝto, kie Esperanto troviĝas inter la ŝtate rekonataj fremdaj lingvoj kaj kadre de ties ekzamensistemo havas la samajn rajtojn kiel la aliaj fremdaj lingvoj. Plurmil kandidatoj estas testataj ĉiujare en la menciitaj niveloj en la t.n. dulingva (hungara-Esperanta) versio de la lingvaj ekzamenoj.
En la konferenco de ALTE partoprenas Zsofia Korody, la vicprezidanto de ILEI. Ŝia partopreno provizas al UEA kaj ILEI bonan okazon por spertiĝi en ne-esperantista faka medio, ekhavi informojn pri novaj esploroj kaj lerni pri la daŭra evoluo de internacia lingvotestado. |
 |
Komence de la pasinta jaro aperis ĉe UEA la broŝuro "La Komuna Eŭropa Referenckadro" (3,00 EUR), kiu enkondukas al la bazaj nocioj de la nova unueca lingvotestado. Intertempe aperis ankaŭ la ampleksa, 262-paĝa verko "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado". Krom aĉetebla libroforme (27,00 EUR), ĝi estas elŝutebla ĉe la TTT-ejo www.edukado.net.

La Esperanto-versio de Komuna Eŭropa Referenckadro, ekspoziciita dum la ALTE- konferenco en Kembiĝo.
(Meza breto, unua libro)
|
|
|
 |
| |
| Partneriĝo de edukado.net kaj BRAZILEI |
|
PARTNERIĜO 
Ni informas vin, ke nia paĝaro kreis partneran laborrilaton kun la Brazila Sekcio de ILEI. La ambaŭflanka rekono de aktiva kaj valora laboro de la partnero por la celo helpi Esperanto-instruantojn decidigis kunigi la fortojn kaj subteni unu la alian.
|
Brazilo estas dekomence tiu lando, el kiu ni havas (post Francio) la plej multe da membroj (aktuale 197 el 1959). Por pliprofundigi kaj fari la rilaton inter nia paĝaro kaj membroj de BRAZILEI Katalin Kováts kun Jose Roberto Tenorio sekciestro ekagis por krei plurajn kunlaborajn projektojn kadre de kiuj |
BRAZILEI
Ø informas pri siaj agadoj kaj aranĝoj, rilataj al la instruado de E-o kaj trejnado de E-instruistoj;
Ø ekde nun vendas edukado.net-eldonaĵojn, inter ili la libreton Poŝamiko;
Ø sendas lernilojn por ties prezento en la KATALOGO;
Ø instigas siajn membrojn je uzo de la servoj kaj kontribuoj al la materialoj de edukado.net,
Øpublikigas sur sia retejo la logotipon kaj ligojn al la porinstruista retejo;
Ø alvokas siajn instruisto-membrojn registri siajn lernejajn kursojn en la sekcio E-lernejoj ;
Ø helpas en la testado de novtipaj ekzamenoj laŭ la Referenckadro ;
Ø disponigas al edukado.net siajn metodikajn artikolojn.
edukado.net
Ø prezentas la lernilojn, produktitajn en Brazilo,
Ø republikigas en la LEGEJO en aparta sekcio artikolojn de BRAZILEI;
Ø informas la tutmondan legantaron pri la poresperantaj laboro kaj aranĝoj en Brazilo
Ø helpas en metodikaj demandoj, ellaborado de programoj kaj per konsiloj al unuopaj membroj, kursgvidantoj kaj kursorganizantoj;
Ø aktive agas por ke la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj la novtipa ekzamensistemo estu konata kaj aplikata ankaŭ en Brazilio.
La supra listo prezentas nur kelkajn nunajn ideojn, kiuj certe multobliĝos kun la paso de la tempo.
Vidu jen kelkajn jamajn rezultojn de nia kunlaboro:
Legu la lastan revuon de BRAZILEI, en kiu vi trovas intervjuon kun Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net.
Serĉu en la LEGEJO la sekcion BRAZILEI, kie ni regule aperigos novajn artikolojn de nia partnero.
|
|
BRAZILEI- transprenitaj artikoloj |
|
Kadre de kunlaboro kun BRAZILEI nia redakcio transprenas valorajn kaj utilajn metodikajn artikolojn el la fakrevuo de la Brazila sekcio de ILEI. Dankon por la permeso publikigi ilin en nia retejo. La artikolojn vi povas retrovi ankaŭ en aliaj rubrkoj de la LEGEJO, depende de ilia konkreta temo. |
|
artikoloj (5) |
|
ARTIFIKOJ POR EVITI KONSULTON AL VORTARO
verkis: TENORJO, Joseo /BRAZILEI, n-ro 4/2007 |
|
|
|
|
PRI LA VALORO RAKONTI KAJ AŬSKULTI RAKONTOJN
verkis: VIANA, Paulo Sergio /BRAZILEI, n-ro 4/2007 |
|
|
|
|
Paroligante la lernantaron
verkis: NASCENTES, Paulo / BRAZILEI, n-ro 5/2007 |
|
|
|
|
Valoro de bildrakontoj - unua parto
verkis: TENORJO, Joseo /BRAZILEI, n-ro 5/2007 |
|
|
| |
| Bildstriaj herooj ekinvadis lernoĉambrojn - dua parto
verkis: TENORJO, Joseo/BRAZILEI, n-ro 6/2008 |
|
|
|
|
| |
|
La videjo de Emilio Cid prezentas pedagogie utilajn sugestojn pri tio, kiel oni povas plibonigi sian parolfluecon.
Vi povas trovi en al retejo multajn filmetojn ankaŭ pri brazilaj kongresoj kaj renkontiĝoj.
|
Kun espero je multaj fruktodonaj interŝanĝoj la partneriĝon feliĉe salutas: Katalin Kovats, redaktoro
|
|
|
 |
| |
| Gajnintoj de la kurcvortenigma konkurso |
|
|

|
Finiĝis la krucvortenigma konkurso.
En la reta lotumado gajnis la sekvaj du konkursintoj.
1. La KD-on kun la elprinteblaj kaj publikigeblaj enigmoj gajnis
Leo De Cooman el Belgio (kodo: 87422)
2. La libron kun la samaj enigmoj gajnis
Heinz-Wilhelm Sprick el Germanio (kodo: 21033)
Ni kore gratulas al ĉiuj kunludantoj.
|
|
Krucenigma konkurso
Danke al la oferto de Stano MARČEK ni nun lanĉas krucenigman konkurson surbaze de lia antaŭ nelonge aperintaj libro kaj KD 107 krucenigmoj en Esperanto.
La solvenda tasko elŝuteblas ĉi tie.
La solvojn bonvolu sendi al la redaktejo de edukado.net.
ĝis la 20a de aprilo 23.00 GMT. El la sukcesaj solvintoj ni lutumos tiujn du, kiuj gajnos aŭ la libron aŭ la KD-on. Sukcesan cerbumadon deziras al vi la redaktoro kaj la aŭtoro
|
Jene ni publikigas kies konkursaĵoj ĝis nun atingis nian redaktejon.
El inter ili la 20an ni lotumos la premiojn.
Jene ni publikigas kies konkursaĵoj ĝis nun atingis nian redaktejon.
El inter ili la 20an ni lotumos la premiojn.
|
Kiu?
|
De kie? |
Kiam?
|
| |
|
|
| 1. Heinz-Wilhelm Sprick |
Germanio |
13-04-2008 |
| 2. Gwenda Sutton |
Nov-Zelando |
13-04-2008 |
| 3. Dieter Dungert |
Germanio |
14-04-2008 |
| 4. Jean-Pol SPARENBERG |
Belgio |
14-04-2008 |
| 5. Hoss Firooznia |
Usono |
14-04-2008 |
|
6. Francoise Pellegrin
|
Belgio |
15-04-2008 |
| 7. Luit Staghouwer |
Nederlando |
15-04-2008 |
| 8. Valentin Melnikov |
Rusio |
15-04-2008 |
| 9. AOYAMA Tooru |
Japanio |
15-04-2008 |
| 10. Leo De Cooman |
Belgio |
16-04-2008 |
| 11. Jackie Huberdeau |
Francio |
16-04-2008 |
| 12. Joelle Corroy |
Belgio |
16-04-2008 |
| 13. Christian RIVIERE |
Francio |
16-04-2008 |
| 14. Dirk Werner |
Germanio |
16-04-2008 |
| 15. Luiz Mario S. da Silva |
Brazilo |
16-04-2008 |
| 16. Lena Leroy |
Nov-Kaledonio |
16-04-2008 |
| 17. Yamamoto Akiya |
Japanio |
17-04-2008 |
| 18. Vladislava Janicic |
Serbio |
17-04-2008 |
| 19. Grethe Kvist |
Danio |
17-04-2008 |
| 20. Karin Krausz
|
Germanio |
18-04-2008 |
| 21. Marion kaj Romain Bélisle |
Svislando |
19-04-2008 |
| 22. E. James Lieberman |
Usono |
19-04-2008 |
|
|
|
 |
| |
| Monda Mozaiko - Novaĵoj el aprilo 2008 |
|

|
La ĉi-monatan artikolon de Monda Mozaiko ni kreis vere mozaikeca. Vi ricevas freŝajn informoj el 6 diversaj landoj. Inter la mallongaj tekstoj estas sciencaj kaj ankaŭ iom malseriozaj, tamen veraj novaĵoj, kiuj povas doni al vi bazon por plua pensado aŭ diskutado dum kursoj aŭ klubkunvenoj. Por ke vi povu uzi la materialon ankaŭ kiel komprenekzercon, ni aldonas ekzercideojn kaj 10 demandojn pri la tekstoj. Helpe de la sonmaterialo ni proponas unue nur aŭskulti la novaĵojn.
Por facililigi vian laboron ni kreis bele aranĝitan printeblan PDF-dosieron, kiun - kune kun la sonregistraĵo - vi povas elŝuti fine de la reta artikolo.
Serĉu en la Monda Mozaiko la artikolon de aprilo 2008.
|
|
|
|
 |
| |
| MANLIBRO - elŝutebla nun |
|
|
ĉi-sube elŝuteblas la
Manlibro pri instruado de E-o. |
Pro tio, ke tiu utila libro, kolekto de artikoloj kaj studoj pri lingvoinstruado, estas malfacile akirebla, ni nun publikigas ĝin rete. Ĝi estas eldonaĵo de E@I kaj ILEI, sed kiam mi akceptis la taskon redakti ĝin kaj kompletigi per artikoloj, mia kondiĉo estis havi la rajton rete disponigi la libron en www.edukado.net, de kie ĉiuj povas POR PROPRAJ CELOJ elŝuti ĝin.
Pluraj el la unuopaj artikoloj (en printebla formo) jam aperis en la LEGEJO, kiujn oni povis elŝuti jam de pli ol du jaroj. Mankis tempo reenpaĝigi la ceterajn, sed la projekto daŭre estas sur la listo de farendaĵoj.
Jen nun la tuta libro en unu dokumento, uzu ĝin por pliboniĝi en la instrulaboro. Tiu PDF-dosiero estas la 2a eldono. Vi devas scii, ke kun la tempopaso kelkaj el la enlibraj aferoj malaktualiĝis (ekz. tiuj pri la Referenckadro kaj lingvoniveloj!). La aktualigojn mi planas fari en la sekvaj monatoj kaj publikigi en la LEGEJO.
Atentigo kaj peto: La elŝutita materialo estas printebla kaj disvastigebla por nekomercaj celoj. Se vi volas disvastigi ĝin, ni petas uzi nur ligon al nia paĝaro. NE ALŜUTU LA LIBRON mem al ajna paĝaro!
Dankon por via kompreno. Katalin Kováts, redaktoro |
Helpu pretigi la sekvan, korektitan eldonon de la libro. Vidu nian anoncon pri tio.
Bona okazo, ke vi esprimu vian opinion pri la utilo de tiu eldonaĵo.
|
|
|
 |
| |

Leonard Orban: ”En EU validas la lingvo-egaleco”
Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun specifa respondeco pri multlingveco, jam plurfoje esprimis sian malfavoran opinion pri Esperanto. Kunlabore kun la retejo Esencoj, Libera Folio povas nun prezenti ampleksan intervjuon en kiu Leonard Orban klarigas, ke ĉiuj lingvoj de Eŭropa Unio jure havas la samajn rajtojn. La fakton ke kelkaj lingvoj tamen efektive havas multe pli gravan rolon en EU ol aliaj, li klarigas per "pragmataj kialoj, surbaze de la Regularo 1 el 1958". Ĝenerale, en la intervjuo la komisionano lerte uzas la taktikon respondi al alia demando ol tiu, kiu estis donita al li.
 |
La intervjuon kun komisionano Leonard Orban faris László Szőke, la redaktoro de la retejo Esencoj.
Legu la intervjuon ĉe Libera Folio aŭ ĉe Esencoj.
|
|
|
|
 |
| |
| Esperanto 2.0 TV |
|

Hungaria Esperanto-Asocio decidis prepari videajn intervjuojn kun la plej agemaj/laboremaj esperantistoj el Hungario. Aldone ili publikigos ankaŭ diversajn raportojn pri e-instruado, kaj pri eventoj ĉefe el Hungaio, sed ankaŭ el eksterlando.
Rigardu ĉe : ESENCOJ - http://esencoj.info (informkolekta retejo de HEA),
La rekta ligo al la videjo estas: http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv |
|
|
|
 |
| |
|
|
 |
| |
| Libro-propono el nia KATALOGO |
|
|
|
|
 |
| |
| Statistiko pri la vizitoj |
|
Statistiko de vizitoj laŭ landoj – 2008 marto
|
|
La unuaj 30 landoj el la vizitintaj 100 !!
|
|
Pozicio
|
|
|
1
|
Usono – komercaj serĉoj
|
|
2
|
Retlaboroj (ankaŭ aŭtomata savado)
|
|
3
|
Neidentigeblaj
|
|
4
|
Nederlando (parte la redaktora laboro)
|
|
5
|
Francio
|
|
6
|
Brazilo
|
|
7
|
Hungario
|
|
8
|
Pollando
|
|
9
|
Hispanio
|
|
10
|
Italio
|
|
11
|
Belgio
|
|
12
|
Germanio
|
|
13
|
Rusio
|
|
14
|
Svislando
|
|
15
|
Japanio
|
|
16
|
Gvatemalo
|
|
17
|
Kanado
|
|
18
|
Argentino
|
|
19
|
Slovakio
|
|
20
|
Litovio
|
|
21
|
Ĉinio
|
|
22
|
Aŭstralio
|
|
23
|
Ĉieĥio
|
|
24
|
Kroatio
|
|
25
|
Israelo
|
| | | | | |