Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
12-03-2010

Vizitoj: 1806218
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Rekonstruo
Rekonstruo
 
Rekonstruo - Cirkulero nr. 2
Rekonstruo - Cirkulero nr. 1.
 
 
Rekonstruo - Cirkulero numero 2  

Post longa kaj eventoplenaj someraj monatoj venis tempo ke ni informu vin pri niaj farajhoj kaj progreso de la monkolekta kampanjo kaj transkonstruo de la pagharo.

 

 

Dumkongresaj laboroj

Kiel vi jam scias, edukado.net tre aktive partoprenis la kongreson, gvidis tie plurajn gravajn programojn.

 

Nian standon dum la Movada Foiro vizitis cento da personoj, chu simple por informighi, chu por alighi al kursoj kaj ekzamenoj.

Ni okazigis dum la semajno lingvokursojn je du niveloj kiujn cheestis tage 200 personoj.   

Niaj du chefaranghoj de la METIEJO disvolvighis antau interesplena publiko. Lundon ni donis klarigojn kaj informojn pri la kampanjo kaj transkonstruo, vendredon okazis la pedagogia bazaro kun multaj standoj, prezentoj, honorigo de la chefsponsoroj kaj solena disdono de la ekzamenaj diplomoj.

Edukado.net aktive partoprenis ankau en la organizado de la novtipaj UEA-ekzamenoj, kiuj bazighas je la Europa Referenckadro. La ekzamenojn trapasis 47 personoj dum UK, kion ni opinias granda kaj ripetenda sukceso!

http://www.edukado.net/pagina/Sesioj+-+Aligho/22425//

 

Dum UK estis okazo renkontighi kun niaj membroj kaj ankau la kerno de la teamo povis kunsidi, priparoli strategiojn kaj pliajn planojn por la estonteco.

 

Jhus antau la UK ni sukcesis oficiale registrigi la ‘Fondajhon Edukado.net’ che la nederlandaj komerca chambro kaj impostservoj, kiuj nuntempe decidos pri tio, chu la fondajhon eblos deklari kiel neprofitcelan organizajhon, kiu statuso multe faciligus nian ekziston, laboron kaj financan situacion.

Dum UK estis eblo ankau por renkontigho de la chefoj de la fondajho, Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge el Nederlando, Mark Fettes el Kanado, Renato Corsetti el Italio kaj Tamás Slezák el Hungario. 

 

Vidu pliajn informojn pri nia UK-agado chi tie:

http://www.edukado.net/pagina/Aktuala%26%23309%3Boj/13830/#22285

 

 

Kaj nun la deserto :

 

Mi kun grandega ghojo anoncas al vi, ke danke al

 

la preskau 200 individuaj donacintoj

http://www.edukado.net/pagina/Subtenu+nin%21/14097//#22739 kaj

 

deko da grandaj sponsoroj http://www.edukado.net/pagina/Subtenu+nin%21/14097//#22743

 

ni sukcesis kolekti la sumon, kiu bezonatos por la rekonstruo de la pagharo en formo de moderna, pluperfektigebla versio, plenumanta chiujn realajn dezirojn kaj revojn pri la funkciado.

 

La tuta bugheto scieblas nur je la fino de la konstrulaboro, sed ni havas neniun dubon pri la ebloj kaj sukceso. La kampanjo montris al ni kiagrade la membraro taksas nian laboron kaj opinias ghin daurigenda, inda je helpo kaj investo. 

Chi tie ni tutkore deziras danki al chiuj, kiuj helpis, kuraghigis kaj subtenis nin en tiu malfacila periodo kaj ni esperas post ch. 4 monatoj regali kaj mirigi vin per nova, bonega pagharo.

 

La restantan kaj en la estonteco kolektighantan monon ni bone mastrumos por povi poste flegi la pagharon, vivteni ghin kaj eventuale aldoni erojn. En kazo ke restos pli da mono, la fondajho celas bone observi la situacion de Esperanto-instruado kaj per donacoj, chefe libroj,  subtenos, helpos projektojn, lernejojn kaj kolegojn, kiuj meritas kaj bezonas tion.

 

Pri chiu en- kaj elspezo la fondajho pretigas detalan raporton kaj tion komunikas al la membroj de la pagharo fine de chiu jaro au fine de grandaj projektopashoj.

   

 

Vidu la unuajn erojn de la nova pagharo !

Por jam nun iom montri al vi kelkajn erojn de la farata laboro, mi petis de la programistoj raporton, lau kiu ni scias, ke ili finis la aspketigan fazon.

 

La nuna laboro okazas je du chefaj kampoj; programado de la platformo kaj finpretigo de html-ostaro. Oni zorgas pri tio, ke la html-shablonoj funkciu same en chiuj plej

popularaj operaciumoj kaj retumiloj: Windows - IE 6, IE 7, IE 8, nova Firefox, Opera, Safari, Chrome; Linu -Firefox; MacOS X - Firefox kaj Safari. La programistoj kreas kaj tuj testas chion en chiuj retumiloj por esti certaj, ke chio bone kaj aspektos kaj funkcios.

 

La projektado de la datumbazo kaj de la platformo estas la plej respondeca parto. Oni pripensas kaj kreas skemojn por la program-kodo kaj datumbazoj. De tiu chi stadio dependos, kiom bona estos la sistemo, chu ghi facile kreskeblos kaj adapteblos al postaj moduloj, chu ghi estos sufiche rapida ks.

 

Kvankam en la reto mem nenio funkcias ankorau, ni povas montri al vi bildojn pri kelkaj partoj de la pagharo. Ni atentigas vin, ke la ligoj ankorau ne funkcias, tamen pluraj trajtoj jam bone videblas el la laboro.

 

a)      Bv. Vidi la unuan paghon. Provu movi la muson kaj vidu kiel reagas la elementoj de la pagharo. Kelkaj elementoj shanghas sian koloron, che kelkaj (ekz. Logotipo au supra ensalut-ligiloj) aperas aldonaj klarigoj. Che foto-strio provu premi la flankajn butonojn por vidi kiel ghi movighas. (La fotoj estas ne niaj fotoj, sed nur provspecimenoj !). http://edukado.ikso.net/provo/index.html

 

b)     En la sekva pagho vi vidos, kiel aspektos la antaua pagho por ensalutintaj uzantoj. Vi vidas, ke en la supra ensalut-angulo aperas informoj pri uzantoj. Provu alklaki la verdan butoneton en tiu angulo. Se vi estos en la pagharo iom da tempo, vi vidos ke en la suba dekstra angulo aperos diversaj "balonoj" kun inform-tekstoj pri chio, kio okazas en la pagharo. Ni decidos poste, chu tiujn inform-mesaghojn povu vidi chiuj uzantoj, chu nur la administranto. http://edukado.ikso.net/provo/index2.html

 

c)      Chi tie videblas la ensalut- kaj registrigh- formularoj. Ankau chi tie provu movi la muson por vidi, kiel reagas diversaj elementoj. Se oni elektas iun landon en la lando-listo, apud la listo aperas flageto de la koncerna lando http://edukado.ikso.net/provo/index3.html

 

d)     Kaj jen venas ekzempla pagho kun teksto enhavanta divers-specajn elementojn kaj supre la submenuon kaj "voj-indikon". Oni enmetis  en unu paghon  kiel eble plej diversajn aferojn por vidigi, kiel ili kongruas unu kun la aliaj kaj chu ili estas bone legeblaj. Vi vidas, ke tie estas prezentitaj chiuspecaj titoloj, tabeloj, citajhoj, listoj ks. http://edukado.ikso.net/provo/index7.html

 

e)    Kaj tiel aspektas la erar-pagho, kaj ni esperas, ke vi ne ofte vidos ghin.

http://edukado.ikso.net/provo/index4.html

 

 

Jen tiujn  kelkajn erojn ni volis nun montri al vi kaj esperas, ke la kreskanta pagharo gajnas vian plachon.

Ni laboros diligente kaj plenenergie por ke ni chiuj, kiel eble plej baldau, povu ghui tiun novan platformon, kies realigo ne povus okazi sen la helpo de nia komunumo, sen via subteno !

Redanko al chiuj, kiuj helpis.

 

Amike, Katalin Kováts, redaktoro

 

 
Rekonstruo - Cirkulero nr. 1.  

Printebla versio elŝuteblas ĉi tie. 

Rekonstruo de edukado.net     -      Cirkulero nr. 1.

 

 

Jene vi povas legi informojn pri la situacio rilate la rekonstruon de la paĝaro kaj  pri la monkolektado.

 

La kampanjon por kolekti subtenmonon por la rekonstruo kaj savado de la retejo ni lanĉis la 22an de majo.

 

Tiam ni jam havis 10 mil eŭran kapitalon, donacon de la ĉefsponsoro Tamás Slezák (HU)  kaj kelkajn aliajn sumojn promesitajn.

En la pasintaj 3 semajnoj ni sukcesis akiri kelkajn pliajn sponsorojn.

Krom ili iom pli ol 100 individuoj donacis sumon inter 1 kaj 400 dolaroj.

 

La ĝis nun (18a de junio) kolektita mono sumas 21.600 eŭrojn.

 

Por la baza, moderna kaj pli bone funkcianta paĝaro necesas ankoraŭ  3.400 eŭroj.

 

Por aldoni pliajn funkciojn, kiel ekzemple:  

· krei eblojn por produktado de testoj kaj materialoj

· lanĉi fotoalbumon

· farigi statistikojn por pli bone observi la bezonojn de la uzantoj

· faciligi la redaktadon

· ebligi retbabiladon inter la membroj ktp.

necesas ankoraŭ ĉ. 10 mil eŭra plusa sumo.

La listigitaj funkcioj povas esti aldonitaj post kiam por ili la mono kolektiĝis.

 

La laboroj komenciĝis, preskaŭ pretas la aspektigo de la paĝomoduloj kaj ni baldaŭ eklaboras pri la unuopaj sekcioj.

Espereble jarfine estos jam videbla la paĝaro kun la plej bazaj funkcioj.

 

Por doni juran personecon al la paĝaro kaj certigi ke ĝi daŭre plej bone servu la esperantistaron, en junio estos kreita en Nederlando la Fondaĵo edukado.net.  

 

La rekonstu-projekto estas grandega, por esperantista portalo tute neimagebla dimensio kaj riĉeco, sekve ankaŭ la kostoj estas tre altaj.

 

Por doni klarigojn pri la neceso kaj kielo de la konstruo kaj investo, nia teamo faros prezenton pri la temo dum UK, kadre de la unua METIEJA programo, lundon, inter la 16.30 – 18.00. Tie kaj la redaktoro kaj la programistoj ĉeestos kaj respondos al viaj demandoj.

 

Nia redakcio ricevis donace belegajajn Zamenhof-portretojn, faritajn de belga artisto. Ni intencas aŭkcie vendi ilin dum UK por ankaŭ tiel akiri monon por la konstrulaboroj.

 

Pri la projekto oni multe parolas en Esperantujo.

 

· Ĝis nun aperis jam artikolo en Libera Folio.

  Bonvolu legi tie ankaŭ mian aldonan respondon.

 

· Intervjuo en Pola Radio en la programo de la 12an de junio, ekde la 8min 47 sek.

   Rekta ligo : al la programo

 

 

Aldonajn informojn pri la transkonstruo, sponsoroj kaj donacintoj vi povas trovi sur la subten-paĝo .

 

Jene vi trovas rektajn informojn pri la donacebloj .

 

 

Ni dankas ĉies atenton kaj la subtenon de tiuj, kiuj jam helpis.

Se vi ankoraŭ ne faris, ni invitas vin subteni nian projekton.

 

 

Amike salutas vin: Katalin Kovats, redaktoro

.

.

Noto: tia grafikaĵo pli bele aspektos en la nova paĝaro!J

 

 Hago, 18a de junio 2009.