Novaĵoj

Lasta tago de la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-28 11:20:59

Sabato - la 28a de julio 2013.  Je la 10a horo komenciĝis la oficiala ferma programo de la kongreso. Mi mem ricevis la taskon en tri minutoj resumi la klerigajn kaj kapabligajn programojn de la kongreso, tial mi sidis sur la podio, inter la estraranoj de UEA. La novaj prezidanto, Mark Fettes kaj lia estraro enkondukis kelkajn ŝanĝojn en la ferma ceremonio, kaj danke al tio ne la sekretario resumis la ĉefajn okazintaĵojn, sed laŭ la strategia plano de UEA la raportoj koncentriĝis je ties...

Legi pli...

Vendredo - plena ekzamentago en Rejkjaviko

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-27 21:13:22

Mi petas de vi ĉiuj indulgon pro tio, ke mi raportas pri vendredo kun unutaga malfruo, sed la tago estis tiom plena ke simple ne plu restis horoj inter ĝi kaj sabato por raporti kaj ankaŭ iom dormi.  Jam de jaroj en tiu tago ni okazigis ne nur la kutimajn paroligajn kursojn, sed ankaŭ la plej grandan parton de la ekzamenoj. La matenaj duhoroj da lecionoj pasis en agrabla etoso en ambaŭ grupoj, kun la komencantoj mi atingis la misterojn de akuzativo kaj en ambaŭ lecionoj mi sukcesis fini la programon per muzika koncerto. Sylvain...

Legi pli...

Ĵaŭdo - komenciĝis la ekzamenoj en Rejkjaviko

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-26 01:41:09

Post laciga kaj eventoplena tago kaj pretigo de ĉio por morgaŭ mi enlitiĝis kaj subite ekmemoris, ke mi ne raportis al vi pri hodiaŭ. Nu, tio tamen ne eblas, sekve mi ellitiĝis kaj resumos por vi la tagon. Merkredo estas ĉiam ekskursotago, kiam la kongresejo ne funkcias kaj la kongresanoj aŭ ekiras al diversaj vojaĝetoj, organizitaj de UEA aŭ de vojaĝagentejoj, aŭ ripozas meze de la kongresa semajno kaj dediĉas tempon por pli profunda ekkono de la ĉirkaŭaĵo.  Ni kun Sylvain origine planis ripozi, sed la lando ŝajnas tiom interesa kaj alloga,...

Legi pli...

Mardo - Tago de la lernejo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-24 01:45:46

Matene mi kaj Sylvain denove gvidis po 2 paroligajn kursojn kun partopreno de entute 50-60- personoj.  La tradicia marda programo Tago de la Lernejo daŭris inter la 11a kaj 16a horoj, kun multaj interesaj prelegoj.  Edukaj perspektivoj en la Strategia Vizio - Stefan MacGill (Hungario) Kio estas justa komunikado? - Mireille Grosjean (Svislando) Ĉu egalajn rajtojn kaj eblojn por ĉiuj...

Legi pli...

Kleriga lundo - raporto el Rejkjaviko

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-23 00:15:36

La dua oficiala labortago de la kongreso pasis kun veraj klerigaj programoj, prelegoj, prezentoj kaj kursoj.  Jam tradicie en la lunda antaŭtagmezo en 3 zonoj kun paralelaj programoj okazas klergigaj programoj  en diversaj kampoj kaj temoj, kiam neniuj aliaj programoj rajtas okazi. La tuta kongresaro provas laŭelekte trovi lokon en la salonoj (ne por ĉiu programo eblis tio ĉi-jare pro la  malgrandeco de kelkaj salonoj) kaj sekvas la prelegojn. La liston kaj la resumon de la seminarioj de la rejkjavika KLERIGA LUNDO vi povas mem legi en la  UEA-paĝaro .  Farante tion vi...

Legi pli...

1 ... 65 66 67 68 69 70 71 72 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.