Novaĵoj

Intervjuoj kun fakuloj pri la kronviruso

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-03-24 09:11:03

Ĉu vi sciis, ke la sekcio LIBERAJ STUDOJ ĉe la KLERIGEJO enhavas interesajn lecionojn pri diversaj temoj? Hodiaŭ en la temo de Medicino, psikologio kaj sano ni aperigis novan lecionon, kies enhavo rilatas al la nova kronviruso kaj pandemio.  En la ĉapitro ni planas publikigi filmojn, intervjuojn kaj materialojn rilate al la malsano kaj monda situacio.  En nia unua intervjuo  José Antonio Vergara , epidemiologo...

Legi pli...

EDU-jarraporto pri 2019 en la reto

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-03-23 18:12:20

            Ni informas vin, ke la jarraporto pri la agado de edukado.net en la jaro 2019 estas preta kaj legebla.  La publika raporto sen la detalaj financaj partoj elŝuteblas en la dosierujo . En la dokumento vi povas legi ne nur pri la atingaĵoj kaj rezultoj de la pasinta jaro, sed ankaŭ pri niaj ĉi-jaraj...

Legi pli...

Konsiloj por la provirusaj paŭzoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-03-16 20:47:08

Estimataj membroj kaj kolegoj,  Sciante ke en plurdekoj da landoj estas krizsituacio pro la kronviruso kaj eble estos ankoraŭ en pliaj aliaj landoj, kies konsekvenco estas, ke pluraj Esperanto-aranĝoj estas kaj estos nuligitaj, sekve ni devas trovi manierojn ne lasi perdiĝi niajn kursanojn.   Eĉ se vi ne povas fizike renkontiĝi, ne nepre necesas interrompi la instruadon kaj ekzercadojn.  Nia retejo havas multajn eblojn por provizi la kursanojn per materialoj por ke ili ne enuu. Ni povas doni ankaŭ specialajn spacojn en la KLERIGEJO, kien eblas alŝuti serion...

Legi pli...

Novaj ebloj en la KURSEJO

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-02-28 11:27:00

Mi informas vin pri tio, ke ni rearanĝis la KURSEJON, kie ni kolektas informojn pri movadaj kaj lernejaj Esperanto-kursoj. La novaĵo estas, ke ekde nun eblas (kaj necesas) registri aparte la kursojn en universitatoj kaj superagradaj lernejoj. La ceteraj lernejaj kursoj formas alian tipon.   La registraĵoj havigas al la movado statistikaĵojn kaj aliajn utilajn informojn pri la instruado de Esperanto, danke al kiuj la interesiĝantoj povas pli efike kunlabori. La informoj bone servas en la movado por pledado por enkonduko de Esperanto-kursoj, entute en la argumentadoj pri Esperanto por eksteruloj. ...

Legi pli...

Kunpaŝado, nia nova projekto en la Revuo

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-02-20 12:37:38

Kunpaŝado estas nova projekto de la porinstruista retejo  edukado.net .  Ĝi celas krei komunumon, por kies membroj gravas la sana vivo kaj la kunagado.  La kunpaŝantoj entreprenas regule sportumi, ĉefe paŝadi kaj virtuale ĉirkaŭiri la mondon kune.  La haltpunktoj de la itinero estas Esperanto-lokoj, konataj kaj malpli konataj centroj, kluboj, kelkfoje privatuloj, kiuj gastigas nian virtualan karavanon. La invitintoj prezentas sian agadon per son- aŭ filmmaterialoj, kiuj publikiĝas en la momento, kiam la virtuala karavano atingis ilian urbon.  Sed kiel moviĝas la karavano?  La kunpaŝantoj post ĉiu sportokazo registras en la paĝaro la...

Legi pli...

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.