Novaĵoj

Forpasis nia kunlaborinto Nguyen Xuan Thu

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-18 18:34:16

Ni informas vin pri malĝojiga novaĵo. En Vjetnamio hodiaŭ (la 18an de oktobro 2017) forpasis sinjoro Nguyen Xuan Thu, kiu estis ne nur kunlaborinto de nia retejo edukado.net, sed ankaŭ nia amiko. 

Sinjoro Thu estis signifa figuro en la vjetnama Esperanto-movado. Profesie li estis hospitala farmacisto, ĝenerala sekretario de la vjetama Esperanto-Asocio, redaktoro de revuo, aŭtoro de la “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2016), kun 10 652 kapvortoj.  Li kun amo kaj entuziasmo edukis ĉirkaŭ si aron da junaj esperantistoj, kiuj nun aktivas en la movado. En diversaj movadaj pozicioj zorgis ne nur pri la instruado kaj disvastigo de la lingvo, sed kun plena koro li agadis ankaŭ por tio, ke ekster Vjetnamio esperantistoj ekkonu lian belegan landon kaj kulturon. 

Antaŭ UK en Hanojo kun lia helpo ni lanĉis la kurson Kultura vojaĝo al Vjetnamio, kiun en la Klerigejo de edukado.net plurdekoj da esperantistoj sekvis prepare al la vizito de tiu lando. La kursanoj havis la okazon ankaŭ renkonti lin tie, kunmanĝi kaj havi surlokan ĉiĉeronadon en la urbo. 

 

 

Sinjoro Thu estis tre klera homo. Perfekte regis la francan, en la mezlernejo kunstudis kun la dana princo, kiu en 2013 eĉ vizitis lin kaj salutis lin kun bona memoro. Li konis kaj amis la francan kulturon kaj literaturon. 

Sinjoro Thu estis ankaŭ membro de la Akademio de Esperanto, kaj tie gvidis la sekcion de homaj nomoj. 

Post la kongreso en Hanojo lia sanstato signife malpliboniĝis, sed ĝis la lastaj tagoj esperantistoj regule vizitis lin, legis por li, informis lin pri la movado. 

Dum la Universala Kongreso en Seulo (2017) li fariĝis honora membro de UEA, pri kio li ĝojis, eĉ se skribe post tiu tempo ne plu povis komuniki kun la mondo 

Pliajn detalojn pri la vivo de sinjoro Thu vi povas legi kaj memore al li kondolenci en la Panteono

Kunlaborantoj de edukado.net kaj nia familio, kun kiu li havas profundan amikecon, kun trista koro deziras al li bonan ripozon, kaj esprimas kondolencojn al la familianoj kaj al la membroj de la vjetnama Esperanto-movado. 

Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj liaj gepatroj 

ESF enpanteonigis Katalin Kováts Al la listo Lingvokurso kaj trejnado kadre de ERASMUS+

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.