Novaĵoj

Novaj trejnitaj instruistoj el Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-29 20:26:40

Kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan en la tria jaro de la studoj oni povas specialiĝi pri kelkaj fakoj, inter ili ankaŭ pri metodologio de instruado de Esperanto. Por ke la grupo estu pli granda kaj el la instruado povu profiti pli da personoj ILEI kaj edukado.net kunlaboras kun UAM kiu ebligas al la interesiĝantoj unujaran trejnadon.
Tiu programo konsistas el dufojaj unusemajnaj renkontiĝoj en Poznan, en septembro kaj en februaro kaj inter tiuj renkontiĝoj oni rete laboras, studas, solvas testojn kaj taskojn. La metodikan laboron (surbaze de sia kurso RITE) gvidas Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, kaj pri la aldonaj studobjektoj la kursanoj partoprenas lekciojn kune kun la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj .
Tia trejnado finiĝis nun en septembro kaj sukcese ekzameniĝis 5 personoj el 3 landoj.
La finekzameno konsistis el prezento de modellecionoj kaj praktikaj klarigoj de gramatikaĵoj, kadre de la teoria ekzameno la kandidatoj ricevis demandojn pri literaturo, movadhistorio kaj gramatiko.
Ĉiu devis pretigi ankaŭ studfinan laboraĵon, laŭeble pri praktika temo kaj post mallonga prezentado ankaŭ defendi sian verkon.
Krystina Worobiej el Pollando skribis pri la Tabulludoj en la instruado de Esperanto, Marketa Wilkus pri la Aplikado de ludoj en la instruado, Jean-Claude Roy el Francio pri la temo Esperanto en lingvokafejoj  kaj Mariusz Hebdzyński el Pollando pri Esperanto MMA aŭ konfronto de miksitaj lingvoartoj. El inter la studentoj de la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj Felix Jimenez Lobo el Hispanio verkis studojn kun la titolo "Analizo de kvar lernolibroj de Esperanto por hispan-lingvanoj".
Kelkaj pliaj studentoj planis ankoraŭ ekzameniĝi, sed pro diversaj kialoj ili fine ne sukcesis plenumi la lastajn taskojn, do, ilin ni reatendas en la sekva jaro.

La nova grupo de Interlingvistikaj Studoj startis en la sama semajno kun 21 personoj, kun pluraj eĉ el Azio.
Ni forte esperas ke post du jaroj multaj el ili elektos specialiĝi pri metodiko kaj post tri jaroj finas siajn studojn kun oficiala universitata diplomo pri instruado pliaj novaj kolegoj.

En la nomo de la kunekzamenintoj kaj kolegoj mi kore gratulas la novajn diplomitojn kaj deziras al ili suksesan aktivadon en Esperantujo.

Ps. La laboraĵojn ni paŝon post paŝo alŝutos al la Dokumentujo. Se vi volas ricevi mesaĝan averton pri ilia aperigo, abonu novaĵleteron pri la eroj de la DOKUMENTUJO kaj DIPLOMLABORAĴOJ, en la parto Mia angulo.

Kie okazu KER-ekzamenoj en 2018? Al la listo Premio Maŭro La Torre

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.