Novaĵoj

Komenciĝis la 6a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-09 21:12:58

La 9-10an kaj la 17an de junio en 18 urboj de 14 landoj 131 personoj trapasos Esperanto-ekzamenojn laŭ la Eŭropa Referenckadro. 

La ekzamenoj laŭkontrakte kaj finance apartenas al UEA kaj ORIGO, la hungara ŝtate agnoskata ekzamencentro, sed la efektivan prepar- kaj organizan laboron faras Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net. Ŝian agadon subtenas ne nur la anoj de la Ekzamena Komisiono de UEA, Renato Corsetti kaj Zsofia Korody, sed ankaŭ dudeko da aliaj lokaj kunorganizantoj, el kiuj multaj jam plurajn fojojn okazigas en sia loko ekzamenon. Elstaras el ili Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova, kiuj nun la 7an fojon kunigas en Moskvo grandnombran grupon por ekzameniĝi, kaj la gekolegoj en la urboj La Chaux-de-Fonds, Parizo kaj Kuritibo la 6an fojo kunlaboras. 

En la plimulto de la lokoj oni solvos nur skribajn testojn, sed en ses urboj ni organizas ankaŭ parolajn sesiojn. Ĉar niaj malmultaj akreditigitaj ekzamenantoj ne povas vojaĝi al ĉiu elektita loko, la parolaj partoj okazos skajpe, dum kiuj unu aŭ ambaŭ ekzamenantoj estos ligitaj al la ekzamenloko pere de komputilo. En kelkaj urboj tamen ĉeestos rajtigitaj ekzamenantoj, kiuj gvidos la sesion. Tiaj ekzamenlokoj estas: Hago (NL), kie Katalin Kovats mem organizis sesion, Londono (GB), kie deĵoros Renato Corsetti, La Chaux-de-Fonds (CH), kie Monika Molnar, ekzamenanto gvidas la sesion, Kuritibo (BR) kun Ivan Colling kaj en Subotica (SR) ĉeestos Stefan MacGill. Al la ses parolekzamenaj lokoj (krom la menciitaj ankoraŭ al Saint-Brieuc (FR)) skajpe ligiĝos Marta Kovacs kaj Petra Smideliusz el Hungario, Ilona Koutny el Pollando kaj Katalin Kovats el Nederlando.

La plimulto de la ekzamenoj okazos samtempe en du blokoj: en Azio kaj Eŭropo oni malfermos la kovertojn en la sama tempo (kompreneble en malsamaj lokaj horoj). Simila kunordigo okazos ankaŭ en la amerikaj ekzamenlokoj. Post la solvado de ĉiuj testoj la dokumentoj aŭ skanitaj aŭ pere de poŝta servo estos sendataj al Budapeŝto, kie la kunlaborantoj de ORIGO korektos la laboraĵojn kaj por la sukcesintoj pretigos la kvarlingvan atestilon. 

La plimulto de la atestiloj vojaĝos al Seulo, kie dum la kongresa semajno, vendredon tagmeze, ili estos transdonataj al la ekzameniĝintoj aŭ al iliaj reprezentantoj. 

Jam preskaŭ certas, ke ĉi-somere ni ekhavos la 2000an sukcesinton, kaj Katalin Kovats, fermanta la unuan jardekon de la KER-ekzamenoj, proponas mem repagi la ekzamenkotizon al tiu sukcesinto, kies atestilo havos la numeron 2000. 

La nunan tutmondan ekzamenon kaj la raportojn pri ili vi povas sekvi en nia fotoalbumo

Aliĝi al la sekvaj, fakte en la proksima estonteco la lastaj, KER-ekzamenoj eblos ankoraŭ sur la aliĝpaĝo

Statistikaĵoj pri la ĝisnunaj sesioj legeblas ĉi tie, kaj laŭnome la 1851 ĝis nun sukcesintoj videblas en nia fierlisto.

Al ĉiu ekzameniĝanto mi deziras multe da sukceso kaj kore dankas tiujn, kiuj helpis, sen kiuj tia mondaranĝo ne povus okazi. 

Katalin Kovats, organizanto 

Post la 6a Tutmonda Ekzamentago Al la listo AMO-seminario en Svislando kune kun edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.