Novaĵoj

AMO-seminario en Svislando kune kun edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-05-27 22:46:37

Nia redaktoro, Katalin Kovats, fine de majo 2017 kontribuis al la programo de intensa kvartaga AMO-seminario, (Aktivula Maturigo)  okazinta en la svisa vilaĝo Les Brenets, ĉe la limo kun la franca vilaĝo Villers-le-Lac. La instruado de Esperanto, honore al la Jaro de la Lernanto, ricevis specialan emfazon kadre de la seminaria programo.

La ĉeforganizanto de la programo estis Mireille Grosjean, prezidantino de ILEI. Aktive partoprenis Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj Monika Molnar, instruistino de la privata lernejo La Granda Ursino, de la apuda urbo La Chaux-de-Fonds. 

La programo konsistis el prelegoj pri metodoj, instruhelpiloj, servoj kaj programoj de la retejo edukado.net, prezentoj de novaj lernigaj programoj kaj teknikiloj, modernaj retaj aplikaĵoj kune kun praktikaj ekzercoj. La partoprenantoj pridiskutis ankaŭ la teknikon de efika informado pri Esperanto, kolektis argumentojn por sukcesa pledado por la internacia lingvo, kaj ricevis informojn pri la lingvopolitika graveco de la KER-ekzamenoj kaj la propedeŭtika valoro de Esperanto. Katalin prezentis ankaŭ la programon Ekparolu, kaj pluraj el la ĉeestantoj ne nur membriĝis ĉe edukado.net sed planas ankaŭ partopreni en la programo aŭ kiel genevoj aŭ kiel geonkloj. 

Dum la longaj labortagoj ne mankis diskutoj pri gramatikaj demandoj kaj konkretaj ekzercoj, kaj same ne vesperaj pli leĝeraj, amuzaj programoj kaj diskutoj. Kelkaj el la partoprenantoj antaŭ kaj post la seminariaj tagoj profitis ankaŭ el la turismaj vidindaĵoj de la regiono.  

Tre verŝajne por ĉiuj de la grupo la plej neforgesebla programo estis la posttagmezo, pasigita en la lernejo de Monika Molnar, kie 6 gelernantoj, malgraŭ la ferioj, kune kun siaj du instruistinoj gastigis nin ĉe si, prezentis siajn klasĉambrojn, instruhelpilojn, partoprenis interkonigan ludon kaj aliajn amuzaĵojn. La seminarianoj estis ravitaj pro la altkvalita pedagogia laboro de Monika kaj de la lingva nivelo de la gelernantoj. Dum la seminario oni ofte revenis okaze de diversaj temoj al la konkretaj ekzemploj, spertitaj en la lernejo de La Granda Ursino

La programo finiĝis dimanĉon posttagmeze per la vizito de CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) en la Biblioteko de la urbo La Chaux-de-Fonds, kie nia ĉiĉerono estis Claude Gacond, konata Esperanto-pedagogo kaj unu el la prizorgantoj de la riĉega biblioteka kolekto.

La seminarion ĉeestis (krom la tri gvidantoj kaj la vic-prezidanto de UEA Stefan MacGill) 12 personoj: kvinpersona grupo de eŭropa projekto Erasmus+ el Danio, du gefrancoj, unu persono el Germanio kaj 4 el Svislando. 

Fotojn pri la evento vi povas trovi en nia Fotoalbumo. 

Komenciĝis la 6a Tutmonda Ekzamentago Al la listo Lastaj tagoj por aliĝi al la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.