Novaĵoj

Mallonga raporto post la tria Ekparolu-monato.

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-04-02 19:01:31

En marto niaj geonkloj okazigis 96 parolsesiojn. Preskaŭ cent!!! Tiel la trimonata nombro de sesioj fine de marto estis 236. Nun en la programo laboras 44 geonkloj el 21 landoj (plej multaj, 11, el Francio). Ni havis genevojn entute 59 el 22 landoj, plej multaj, 10, el Usono. Jam finis siajn studojn 6 el la genevoj, do momente povas mendi sesiojn 53 personoj. Tri el la finintoj ricevis po 20 paroleblojn, aliaj tri po 10. Laŭ la nuna stato en aprilo verŝajne 4-5 pliaj genevoj finos la studojn ĉe Ekparolu!. La ŝanĝojn oni povas sekvi en la statistika paĝo de la programo.

Tamen ili ne restas sen plua helpo, ĉar multaj el la partoprenantoj aliĝis al nia Facebook-paĝo, kie ni diskutas pri aferoj, konsilas unu al la aliaj programojn, materialojn, informojn, kaj ankaŭ la eks-genevoj povas pluresti kun ni en tiu platformo. La grupon ni tenos fermita antaŭ eksteruloj, nur genevoj kaj geonkloj rajtas ĝin eniri. 

 

Estas interese observi la lernkutimojn de la partoprenantoj. Kelkaj, post la trapaso de la enirekzamenoj, tuj mendas plurajn parolsesiojn, kutime laŭeble kun diversaj geonkloj. Aliaj aŭ ne tuj mendas, aŭ nur malrapide, po unu sesio, kaj inter la sesioj estas longaj paŭzoj. La redaktoro de tempo al tempo per kuraĝigaj mesaĝoj invitas la genevojn uzi la servojn kaj mendi sesiojn.

Laŭdindas, ke la geonkloj post la sesioj bone taksas la genevojn, kuraĝigas ilin, listigas la erarojn, atentendaĵojn, kaj konsilas pliajn materialojn. La genevoj dankemas pro tiuj helpoj. 

Ni daŭre povus helpi al multe pli da genevoj, ĉar nur malpli ol 10 procentoj de la posemajne proponitaj parolebloj estas eluzitaj de la genevoj. 

Ni do, daŭre atendas genevojn kaj bonvenigas ankaŭ geonklojn. Aliĝu, diskonigu tion

Ni dankas ĉiujn, kiuj helpas nin per mondonacoj, direktitaj kun la celo kontribui al pago de la programkostoj. Jam 23 % de la kostoj estas kunmetitaj. 

Fotalbumo

Poznan: 4-a Interlingvistika Simpozio Al la listo Denove Eŭgeno gajnis en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.