Novaĵoj

En 21 urboj de 14 landoj eblos ekzameniĝi en junio kaj julio

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-28 23:58:27

Komisiita de UEA kaj ties ekzamenkomisiono edukado.net fine de februaro komencis prepari la KER-ekzamensesiojn por la jaro 2017. Laŭ la decido de la nomitaj instancoj kaj reage al la intereso de la esperantistaro la 10an de junio denove okazos Tutmonda Ekzamentago, ekde 2012 laŭvice la 6a. Kadre de tiu aranĝo okazos ĉefe skribaj ekzamenoj, sed en tiuj lokoj, kiuj tion ĝustatempe petis eblos trapasi ankaŭ parolajn sesiojn. 

Laŭ la nuna stato en la 6a Tutmonda Ekzamentago planas partopreni 17 urboj el 13 landoj. 

En Francio en Parizo, Saint-Brieuc, Arrout / Tuluzo kaj en Chaumont estos ekzamenoj. La aliaj urboj estas Maceió kaj Kuritibo (BR), Moskvo (RU), Subotica (RS), La Chaux-de-Fonds (CH), Londono (GB),  Leipzig (DE), Malmö (SE), Zaragoza (ES), Managvo (NI), Bogoto (CO), San Francisko (Usono) kaj Tokio (JP). En tiuj urboj nur tiam povos okazi sesioj, se ĝis la 9a de aprilo minimume 5 personoj aliĝos al la ekzamenoj. Ĝis nun nur la franca Chaumont atingis, eĉ superis, tiun nombron de aliĝintoj. Ĝis la 8a de aprilo eblos ankoraŭ mendi sesion pere de la formularo, trovebla en la paĝo de la organizantoj

Krom tiu ekzamentago estos ekzamenoj en junio kaj julio en Teruel (ES), Herzberg (DE), dufoje en Raleigh (Usono) kaj kompreneble dum UK en Seulo.

Al la listigitaj ekzamenoj eblas aliĝi ĉe la paĝo: Sesioj kaj aliĝiloj. Post kelkaj tagoj aperos la aliĝilo por UK. 

Ĉiuj informoj pri la ekzamenoj (priskribo, postuloj, specimenoj, kotizoj, ktp) troveblas elire de la Ekzamenpaĝo

Se vi havas demandon aŭ bezonas informojn, ne hezitu turni vin al la ĉeforganizanto, Katalin Kovats 

Denove Eŭgeno gajnis en RISKO Al la listo Ĉu vi volas sekvi seminarion kun Katalin en Francio?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.