Novaĵoj

Ĉu vi volas sekvi seminarion kun Katalin en Francio?

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-21 17:34:03

Esperanto en lernejoj en Francio: eblas! Kaj tio ekzistas jam nun en pluraj lernejoj. Por la elementaj lernejoj estas liberigitaj tri horoj semajne por kromaktivaĵoj. Povas esti sporto, teatro, malkovro de genealogio...aŭ enkonduko al lingvoj, ekzemple al Esperanto.

Tute ne temas pri tio, ke oni faru veran kurson al la infanoj, sed ke ili malkovru en luda maniero la lingvon, ke ili havu plezuron ĝin lerni, kaj ke ili restu kun agrablaj memoraĵoj pri Esperanto. La aliroj estas diversaj, la organizado ankaŭ, multaj pri-esperantaj aktivaĵoj eblas kadre de TAP.  Danke al la strebo de Esperanto-parolantoj la lingvo sukcesis eniri per ne-rekta vojo.

Kial vi ne provu la samon? La ebloj estas multnombraj. Kaj tiu mesaĝo ne koncernas nur francojn, povas esti okazoj en aliaj landoj. Kaj la metodoj uzitaj povas koncerni ankaŭ pli grandajn infanojn…ekzemple en via loka klubo.

Kaj por prepari vin al tio, baldaŭ denove okazos en Kvinpetalo (Bouresse, Francio):

Nova pedagogia staĝo,

10a-14a de aprilo

Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj.

Por plene profiti el la seminaria laboro necesas, ke la partoprenantoj estu je minimume B2-nivelo en la lingvo.

Similtema seminario jam okazis en oktobro 2016 (vidu raporton prie).  Tial ni atendas kaj la partoprenintojn kaj novajn kandidatojn por plivastigi la laborkomunumon, kies kerno jam nun kunagadas en speciala forumo ĉe edukado.net.

La detaloj pri la kurso troveblas ĉi tie: http://edukado.net/kursejo?kid=26600
Por pliaj demandoj pri aliĝo kaj kondiĉoj, bonvolu turni vin al Kvinpetalo:  informoj@kvinpetalo.org

 

Ne maltrafu la okazon! Ankaŭ ĉi foje la staĝo okazas dank'al subvencio de Klubo 2000 de Espéranto-France.

Bonvenon en Kvinpetalo!

Claude Nourmont

KVINPETALO Esperanto-Centro

 Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE  

 Pri teknikaj detaloj, vidu la retejon de Kvinpetalohttp://www.kvinpetalo.org/                         

 Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314 aŭ se ne respondas:  (+) 33 (0) 6 07 31 67 81

En 21 urboj de 14 landoj eblos ekzameniĝi en junio kaj julio Al la listo Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.