Novaĵoj

Tamen okazos tutmondaj KER-sesioj en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-22 23:43:55

Ni kun vera ĝojo informas vin, ke la estraro de UEA donis la permeson al la ekzamenkomisiono organizi ankaŭ en 2017 KER-ekzamenojn. 

Tial ni nun oficiale anoncas, ke la 6a Tutmonda Ekzameno okazos en junio. Ni ebligos du datojn, sed preferus, se la sesio reduktiĝus nur je unu el ili. La enketoj indikas, ke la plimulto volas por 

la 6a Tutmonda Ekzamensesio la 10an de junio.

Tiuj, por kiuj nur la 17a de junio konvenas, bonvolu aparte kontakti Katalin Kovats. 

En ambaŭ tagoj povos okazi kaj kompleksaj kaj nur skribaj sesioj, sed pro la teknikaj postuloj de la laboratoria parto ni rigore kontrolos kaj antaŭtestos la teknikaĵojn kaj la retkonekton antaŭ ol aprobi parolan sesion.

La tempo estas mallonga, kaj por la preparoj kaj por varbado, tial ni petas ĉiujn interesatojn laŭeble plej frue plenigi la petformularon, kiu troveblas sur la paĝo de la organizantoj. 

Ĝis nun ni havas 1851 sukcesintojn. Ĉu ni havos ĝis la jarfino 2000 diplomitojn? Ek al la laboroo kaj la gloro! 

Je ajna demando ne hezitu kontakti Katalin Kovats, la estron de la ekzamenkomisiono

RISKO: la februara donaco iros al Belorusio Al la listo Escepta sesio en UAM, Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.