Novaĵoj

Ekfunkciis nia projekto EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-05 00:46:37

Ni kun ĝojo informas vin, ke la 4an de januaro ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU! 

Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro ni ebligas al komencintoj havi 10 senpagajn parolsesiojn. 

Ni volonte akceptas pliajn GEONKLOJN, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la GENEVOJN. Tio estas bona okazo spertiĝi pri distanca instruado, kaj esti utila en la enmovadigo de novuloj. 

Interesiĝantoj trovu informojn en la projektopaĝo. Komencintoj, kiuj ŝatus profiti el niaj servoj, estas bonvenaj. 

Se vi volas subteni la projekton kaj helpi financi la konstruadon kaj la funkciigon de la programo, bv. kontribui finance

Dankon al la jamaj subtenintoj el kiuj pluraj ankaŭ laboras kiel geonkloj de la projekto. 

Pliaj informoj ĉe la paĝo de EKPAROLU!

Lecionoj, lecionoj, lecionoj... 2a raporto Al la listo RISKO-resumo pri 2016

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.