Novaĵoj

KER-ekzamensesio okazis en Tecámac

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-11 22:59:41

La 10an de decembro en la meksika urbo Tecámac okazis la lasta KER-ekzameno de la jaro 2016.

La eventon organizis surloke Mallely Martínez Mateos kaj Martin Schäffer, kiujn helpis ankaŭ Hugo Cesni M, Roy McCoy, Concepción García C., Carlos Hernández L. Inés Hernández kaj Nelly Martínez M. Ne-esperantista kontrolisto estis Lorena Rodríguez E. 

Partoprenis la sesion 16 kandidatoj, el kiuj sep personoj vojaĝis tien de pli ol 100 kilometra distanco, unu eĉ de 750, alia de 2600 kilometrojn fora loko, simple por trapasi la ekzamenon.

Tiu ĉi fojo estis la 4a KER-ekzameno en Tecámac, la organizantoj havis jam multajn spertojn kaj modele preparis la lokon, organizis ankaŭ komunan manĝadon, transformis la ekzamentagon je Esperanto-renkontiĝo, kie malkovriĝis ankaŭ novaj esperantistoj.

En la tago estis kaj skriba ekzameno kaj parola. Tiun lastan ni okazigis per skajpo. La ekzamenantoj estis Katalin Kováts el Nederlando kaj Mónika Molnár el Svislando. 

Ĝis nun la UEA-ORIGO ekzamensistemo havas 1822 sukcesintojn, atendatas la rezultoj de la oktobra ĉina sesio (de 21 kandidatoj) kaj kun tiuj ĉi 16 meksikaj fine de la jaro 2016 ni esperas havi 1859 KER-diplomitojn el 66 landoj. (Vidu la statistikan paĝon.) La nombro facile memoreblas pro la naskiĝjaro de Zamenhof. 

Meksiko staras je la 4a loko, kun 95 kandidatoj, kaj tiu nombro espereble kreskos ĝis 111. 

Ni kore gratulas la meksikanojn kaj aparte dankas la organizintojn Mallely Martínez Mateos kaj Martin Schäffer.

Fotoj pri la ekzameno videblas fine de nia KER-albumo.

16 novaj premiitoj en la PANTEONO Al la listo Lecionoj, lecionoj, lecionoj,...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.