Novaĵoj

En Antverpeno okazis la unua KER-sesio de la jaro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-26 17:26:22

La 25an de januaro 2014 okazis en la belga urbo Antverpeno la unua KER-sesio de la jaro.
La organizado estis en la manoj de la klubo La Verda Stelo. Por la evento kuniĝis belgaj samideanoj en pluraj partoj de la lando, la plej multaj venis el Bruselo. Unu el la kandidatoj vojaĝis tiucele al Antverpeno el la itala urbo Ĝenovo.
Naŭ el la 16 kandidatoj (3-3 je niveloj B1 kaj B2 kaj 10 je nivelo C1) trapasis la kompleksan ekzamenon, aliaj 6 nur kompletigis per la nuna parola parto sian skriban atestilon, akiritan dum la dua tutmonda ekzameno en junio de 2013

La ekzamenan komisionon konsistigis Katalin Kovats kaj Christine Tytgat.
La 24an vespere, post bongusta varma vespermanĝo (kiu estas ĉiusemajna kutimo de la klubo), Katalin prelegis pri la graveco kaj proceduro de la sekva-taga ekzameno, kaj por distri la publikon fine ŝi okazigis ĉeestan RISKO-ludon.
Gratulojn por ĉiuj kuraĝaj kandidatoj kaj dankon pro la helpo al la kunorganizantoj Jakvo Schram kaj Ivo Durwael.
Speciala danko al Margaretha Symoens pro administra laboro kaj veturigo kaj Iwona Kocieba por la tranoktigo.

La 26-27an de januaro okazas nova KER-sesio dum la brazila kongreso, en Florianopolo, kie Petra Smideliusz prizorgas la ekzamenadon. Raporto venos baldaŭ.

Pliaj sesioj videblas ĉi tie kaj la fotoj de Hans Delnat fine de la KER-albumo.


 
La kandidatoj atendas la testojn de la skriba parto  Katalin Kovats kaj Christine Tytgat ekzamenas 
KER-ekzameno dum la Brazila kongreso Al la listo Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.