Novaĵoj

Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-09 18:34:19

        Venis peto de pluraj asocioj kaj kluboj pri deziro okazigi KER-ekzamensesion per kiu ili ŝatus fermi sian jaran lingvokurson. Tio donus bonajn motivojn kaj celojn dum la tuta jaro por diligente lerni la lingvon kaj atingi certan nivelon. La ekzamena komisiono de UEA studis la eblojn kaj decidis oferti tutmondan, nur SKRIBAN ekzamensesion por la 9a de junio...

Legi pli...

Helpu al germanoj reklami Esperanton kaj gajni 1000 eŭrojn

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-07 16:50:41

Eble vi jam legis pri tio, ke Germana Esperanto-Asocio (GEA) deziras fariĝi unu el la "mil plej ŝatataj asocioj de Germanio", en interreta voĉdonado. Se tio sukcesos, GEA ricevos 1000 eŭrojn, kiujn ĝi planas doni kiel subvenciojn al orienteŭropanoj por partopreno en internacia Esperanto-renkontiĝo. Vi do havas la eblecon ebligi la subvenciadon de partopreno en Esperanto-renkontiĝo, pere de kelkaj klakoj. Jen kion necesas fari: 1) Iru al  https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev 2) Klaku al " Stimme abgeben " (doni voĉon). 3) Malfermiĝas nova...

Legi pli...

LA 47-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO

Kategorio: Movado; Dato: 2011-11-05 14:22:01

            La frosta vintro en la norda hemisfero ne tro favoras niajn renkontiĝojn, sed en la somera tropiko ili allogas vizitantojn ĉefe el la norda hemisfero. Pro tio la brazilaj esperantistoj varme invitas al sia 47ª Nacia Kongreso, kiu okazos en la periodo de la 15ª ĝis la 19ª de januaro 2012 en la urbo Taguatinga/Brasília (DF). La ĉefurbo Brasília jam...

Legi pli...

International communication - international languages

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-14 18:59:20

          Jam la trian fojon startis en oktobro la kurso "International communication - international languages" en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznan, PL) sub la gvido de Ilona Koutny kaj Michael Farris (instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj). La anglalingva kurso estas populara inter la gestudentoj de la Lingvistika Instituto kaj ankaŭ kelkaj eksterlandaj studentoj (venintaj tra la Erasmus-programo) partoprenas ĝin.  La unujara kurso (60 lecionoj) prezentas diversajn aspektojn de internacia...

Legi pli...

Premio pro universitata agado pri interlingvistiko

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-07 15:43:38

  Ilona Koutny, posteulo de prof. Szerdahelyi kaj iama instruisto en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Universitato, Budapeŝto, HU), fondinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Adam Mickiewicz Universitato, Poznano, PL) ekde 13 jaroj, ricevis premion de la rektoro de UAM pro sia plurjara organiza kaj didaktika laboro por la Interlingvistikaj Studoj, tuj post la fino de la starta sesio de la nova interlingvistika grupo (27.09.2011) dum festa kunveno. En julio ŝi estis nomumita profesoro de UAM (de du jaroj ŝi estas ankaŭ estro de la...

Legi pli...

1 ... 50 51 52 53 54 55 56 57 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.