Novaĵoj

Forpasis Andrzej Pettyn

Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-24 13:07:07

   Kun granda malĝojo ni informas la membrojn de edukado.net ke la 23an de aprilo 2021 en la pola urbo Milanówek, post longa malsano forpasis konata esperantisto, plurjardeka kunlaborinto de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio kaj aŭtoro de plurdekoj da Esperanto-lerniloj  Andrzej Pettyn (1938-2021)  .  Prezenton de lia vivo vi povas legi en nia Panteono kie ni bonvenigas ankaŭ viajn memoraĵojn pri li.  Sincerajn kondolencojn al la edzino Hanna, familianoj,...

Legi pli...

Partoprenu la UNESKO-enketon pri edukado

Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-12 22:19:30

                  UNESKO UNUAFOJE FARAS ENKETON PER ESPERANTO - UEA ALVOKAS ĈIUJN ESPERANTISTOJN PARTOPRENI La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan...

Legi pli...

Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-31 19:42:59

http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/index.html             La Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István...

Legi pli...

Elŝuteblaj interlingvistikaj libroj el Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-17 19:31:43

Ni ĝoje anoncas, ke aperis du libroj el la elektitaj kaj prilaboritaj materialoj de la 5a Interlingvistika Simpozio en la nova eldonserio ”Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU (Poznano, PL): 1. The Role of Languages in Intercultural Communication / Rolo de lingvoj en interkultura komunikado / Rola języków w komunikacji międzykulturowej (2020) 2. The Intercultural Role of Esperanto / Interkultura rolo de Esperanto /...

Legi pli...

KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? - panel-diskuto

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-13 09:55:16

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “ KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin? ”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero , sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.