Novaĵoj

Jam 700 sesioj ĉe Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-11 11:18:57

10a de septembro 2017

Kadre de nia programo EKPAROLU! ni ĵus okazigis la 700-an parolsesion. En la antaŭa jaro, dum la provperiodo, niaj geonkloj gvidis 150 sesiojn, dum en la jaro 2017 precize 550.  Tio sume estas 700. 

Ni fieras pri tiu nombro de lecionoj, sed scias, ke nia laborkapacito estas multe pli granda, ni povus helpi al multoble pli da personoj. Momente estas registritaj 58 geonkloj kaj entute 82 genevoj. El ili finis sian ekzercadon 30 personoj, el kiuj kelkaj ricevis 20, aliaj 10 paroleblojn. Ni havas kelkajn genevojn, kiuj post plurmonata ripozo petas eblon reveni kaj plu ekzerci sin en la parolado. 

La partoprenantoj de la programo devenas el 40 kvardek landoj. Francio kaj Usono elstraras, la unua lando ĉefe pro siaj geonkloj, la dua pro la helpatoj. Praktike en nia agendo la diurno estas preskaŭ komplete kovrita, plej ofte ie ekzistas iu, kiu pretas babili kun nevo aŭ nevino. Ni ofertas averaĝe 300 paroleblojn. La genevoj, laŭ la statistikaĵoj, klopodas elekti laŭeble la plej diversajn geonklojn, evidentas, ke la parolsesioj larĝigas por ili la movadan senton, montraŭ al ili la internaciajn uzeblojn. La postkursaj enketoj indikas tre pozitivajn opiniojn. Raportas ankaŭ pluraj geonkloj, kiuj la gvidadon de sesioj opinias tre bona instrusperto kaj instruiga, utila laboro.  

Nia plej diligenta onklo estas Jean-Jacque Wintraecken el Nederlando, kiu gvidis jam 46 parolsesiojn. Koran dankon al li! 

La partoprenantoj, eĉ la finintoj, estas membroj de la Ekparolu!-grupo ĉe Facebook, kie ili daŭre retos en kontakto, interkomunikiĝas kaj ricevas informojn pri la movado kaj gravaj okazaĵoj, povas raporti pri eventoj kaj aferoj por ili gravaj. Lastatempe pluraj el ili kun ĝojo raportis pri sukcesa trapaso kaj ricevo de atestilo pri KER-ekzameno. 

Ekparolu! estis konstruita sen ekstera helpo, nur el la buĝeto de la Fondaĵo Edukado.net. Ni ricevis tamen mondonacojn de niaj membroj, ofte ankaŭ de la geonkloj kaj genevoj. Dankon al ili. Se vi volas subteni la projekton por konstruigi pluajn faciligojn, jen nia donacpaĝo.  

Ni konsilas al ĉiu kurs- kaj klubgvidanto instigi siajn lernantojn kaj membrojn partopreni en la programo, akiri ankaŭ internaciajn spertojn. Eblus doni kiel hejmtaskon kontaktiĝi kun 1-2 eksterlandanoj, kaj poste dum la kunvenoj raporti pri la spertoj. Eblus elekti konkretan temon pri kiu la kursanoj akiru informojn ĉe diversaj geonkloj ktp. Estas senfinaj ebloj enteksi tiun programon en la lernprozon kaj vastigi la spertojn de la kursanoj. Ni volonte legos informojn pri grupa uzigo de la programo Ekparolu!

 Ni instigas vin partopreni Ekparolu! ĉu kiel onklo aŭ onklino, ĉu kiel nevo aŭ nevino. Kaj ne forgesu, por la partoprenantoj la kolekto de niaj instrumaterialoj estas libere alirebla.  Do, ankaŭ pro tio valoras "Ekparoli", ĉu ne? 


20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj Al la listo Forpasis Marjorie Boulton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.