Novaĵoj

Forpasis Paul Gubbins

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-06 20:08:43

Ĵus atingis nian redaktejon la malfeliĉiga novaĵo pri la neatendita forpaso de Paul Gubbins, ĵurnalisto, lingvoinstruisto, aŭtoro de pluraj lernmaterialoj, inter ili la populara libro Kunvojaĝu!, kaj la filmkurso Pasporto al la tuta mondo.

Paul kunlaboris ankaŭ kun nia retpaĝo, kontribuis per ekzercoj kaj recenzoj. 

Ni invitas vin lasi viajn pensojn kaj memoraĵojn sub lia prezento en la Panteono, kien li eniris jam antaŭ 6 jaroj. 

Paul, dankon pro ĉio, kion vi faris por la disvastigo de Esperanto.

Niaj lernantoj longege uzos ankoraŭ viajn materialojn.

Ripozu en paco. 

Finiĝis la 49a ILEI-konferenco en Hungario Al la listo Ekparolu! - Spektu la amuzajn dialogojn de la UK-trejnado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.