Novaĵoj

Poliglotoj ŝatas Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-09 12:33:47


Inter la 4a kaj 8a de majo okazis en Berlino (Germanio) la tre sukcesa ‘Poliglota renkontiĝo’ (Polyglot Gathering), jam trian fojon organizita de esperantistoj, la multlingvulino Judith Meyer kaj de la inicinto de la esperantlingva Vikipedio, Chuck Smith kaj ilia teamo. La ĉi-jaran aranĝon partoprenis ĉ. 350 personoj, kaj dekoj ne povis aliĝi en la lastaj tagoj pro manko de loko. 

Mi mem ĉeestis la aranĝon trian fojon, ĉi-jare kunprenante ankaŭ nian 14-jaran filon, Martenon. Sed ni ne estis la solaj esperantistoj tie, ja fakte la aranĝo montriĝis miksaĵo de junulara Esperanto-aranĝo kaj lingvistika konferenco, spertinterŝanĝo. Multaj el la 350 multlingvuloj estis ekstreme impresaj homoj, kiuj pasie kaj ofte profesie dediĉas sin al la lingvolernado kaj pioniras multdirekte. Ĉiu el ili certe scias pri Esperanto, ofte interesiĝas pri ĝi, multkaze lernas ĝin, almenaŭ pritraktas ĝin kiel ĉiujn aliajn lingvojn. Observeblis ke pli-malpli triono de la publiko kapablas uzi ĝin. Mi mem donis fulmkurseton por kelkaj partoprenantoj, kiuj ricevis ankaŭ nian libron Poŝamiko por la unuaj paŝoj. Kvankam la angla estis la dumkunvena pontlingvo, uziĝis Esperanto en multaj komunikaj situacioj, konversacioj, eĉ en la grandioza vespera kvizkonkurado. Inter la multnombraj prelegoj du okazis parte en Esperanto: ‘Komparado de la tri plej facilaj lingvoj: la sveda, la indonezia kaj Esperanto’ (Charlotte Scherping Larsson, svedino kiu eklernis Esperanton pasintan decembron), ‘Kukumio: lingvopolitika ludo’ de Konstanze Schönfeld. Kiam oni pro troa aŭskultado laciĝis, ĉiam eblis iri teon trinki kun novaj amikoj al la [en Esperanto nomita] ‘gufujo’! aŭ danci dum la etosoplena koncerto de ‘nia’ JoMo! Vere, mi tre ĝoje konkludas ke ĉi-tie, Esperanto vere ricevis la lokon kiun ĝi meritas, tutnature.

Judith kaj ŝia teamo meritas… tutjaran aplaŭdon de la esperantistoj, ĝis la kvara renkontiĝo! Por pli scii, klaku al http://www.polyglotberlin.com/

Sylvain Lelarge raportis el Berlino.

Lastaj aliĝtagoj kaj novaj specimenoj por la 5a Tutmonda Ekzameno Al la listo Seslingva reta versio de la kurso: Zagreba Metodo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.