Novaĵoj

Forpasis Tereza Kapista

Kategorio: Movado; Dato: 2016-04-28 11:26:51

Ni kun tristeco sciigas al vi, ke la 27an de aprilo 2016 forpasis en Serbio Tereza Kapista, tre konata kaj dum jardekoj tre aktiva Cseh-instruistino. 

Tereza senlace vojaĝis eĉ en maljunaĝo tra landoj kaj kontinentoj por instrui nian lingvon. Ŝi gvidis kursojn inter aliaj en Aŭstralio, Bulgarujo, Burundo, Francujo, Germanujo, Grekujo, Hungarujo, Irano, Japanujo, Kroatujo, Nederlando, Nov-Zelando, Pollando, Rumanujo, Slovenujo, Togo, Turkujo, Ukrainujo. 

Pri siaj spertoj ŝi verkis ĵurnallibrojn kun la titoloj "Esperanto-lingvo de paco en Irano" kaj "Esperanto-lingvo de paco en Burundo" kiujn ŝi eldonis proprakoste kaj kiuj aperis ankaŭ en aliaj lingvoj. 

Tereza estas jam de 2011 en nia Panteono, kaj ni invitas vin lasi tie kondolencojn kaj memorpensojn por esprimi nian funebron. 

Ripozu ŝi en paco. 

Startis nia projekto Al la listo Pasis la unua turno de la Tutmonda Ekzamensesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.