Novaĵoj

INSTRUISTA TREJNADO en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2015-12-19 00:02:28

INSTRUISTA TREJNADO

en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznan, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn, necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 17-23.09.2016, la dua 04-10.02.2017) kaj intertempan hejman laboradon, retajn taskojn kaj konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj fine pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2017. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.

El la Programo

Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Ilona Koutny, Zsófia Kóródy):
Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instruprocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.)
Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonaĵoj, filmoj ĝis retkursoj)
Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny):
Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto
Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de Esperanto-literaturo
Tiklaj punktoj de Esperanto-gramatiko
Lingva trejnado (per testoj)
Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj.

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro. ILEI-UEA ofertas 4 stipendiojn kaj edukado.net finance helpos studenton de RITE.

Informo kaj aliĝo: interlin@amu.edu.pl aŭ ikoutny@amu.edu.pl

Festaj bondeziroj Al la listo Dek tri novaj honoritoj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.