Novaĵoj

Raporto pri la 47a ALTE-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-26 12:17:15

Raporto de Zsófia Kóródy pri la 47a ALTE-konferenco

11-13 novembro 2015 Perugia, Italio
Ĉeftemo: La koncepto de kvalito en la lingvotestado

La 47a ALTE-konferenco en novembro 2015 okazis en Perugia, Italio kaj estis organizita de la Lingvotesta Centro de la Universitato por Eksterlandanoj (Universita per Stranieri di Perugia). Ĝia ĉeftemo estis la certigo de kvalito en la lingvotestado kaj taŭgaj metodoj de kvalitkontrolado. Partoprenantoj venis ne nur el multaj eŭropaj landoj, sed ankaŭ ekz. el Turkio, Afriko kaj Usono, ĉar multaj ekstereŭropaj universitatoj kaj lingvoekzamen-centroj uzas la KER-ekzamensistemon, kiu pli kaj pli disvastiĝas tutmonde. ALTE multon faras por la konservado de alta nivelo de tiuj ekzamenoj kaj por la difino kaj ellaborado de unueca postularo.
Nome de UEA, asocia membro de ALTE, ĉeestis Zsófia Kóródy kaj aktive partoprenis en la laborkunsidoj de du specialaj interesgrupoj (SIG). En la laborgrupo pri ekzamenoj por junaj lernantoj (Young Learners SIG) partoprenis reprezentantoj de 9 lingvoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis ŝian mallongan raporton pri lerneja kaj eksterlerneja Esperanto-instruado en la mondo. La alia laborgrupo pri instruista trejnado ĉi-jare ĉefe traktis la instruadon de naciaj lingvoj al migrantoj kaj analizis, kiel oni uzas la kategori-tabelojn por lingvoinstruistoj laŭ kvalifiko, sperto, laborjaroj, ktp.
Estis partopreninda ankaŭ la trejnsesio pri la rolo de ekzamenanto dum parolaj ekzamenoj kaj analizado de elementoj, kiuj certigas ilian kvaliton. Estis prezentitaj bonaj tabeloj kaj formularoj, kiuj helpis tiun analizadon kaj kiuj montris, kiujn elementojn (psikologiajn, enhavajn, administrajn, ktp.) oni devas konsideri.

Kaj en la diskutrondoj kaj en la laborgrupoj estis agrable sperti, ke la delegitoj havis bonan opinion pri Esperanto kaj interesiĝis pri ĝia disvastiĝo. 

Aŭskultu la Esperantan Retradion por perfektiĝi en la lingvo Al la listo Jam 200 mil kursanoj ĉe DUOLINGO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.