Novaĵoj

Forpasis Ewa Bondar

Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-27 10:05:14

 

Kun tristeco ni informas vin, ke la 27an de oktobro 2015, en sia hejmo forpasis Ewa Bondar, tre konata pola Cseh-instruisto. 

Ewa Bondar naskiĝis la 26an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko. Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola Esperanto-Asocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der Horst-Kolinska, transprenante parte la rolon de la forpasinta Audrey. Ŝi ne nur kursojn gvidis en multaj landoj sed ankaŭ trejnis Cseh-metodajn instruistojn kaj plurfoje volontulis farante administrajn laborojn ĉe la Cseh-aranĝoj dum la kongresoj.
Ewa Bondar en 2001 fariĝis honora membro de la Internacia Esperanto-Instituto.

Jen vi povas kondolenci en la Panteono. 

RISKO: denove Melnikov Al la listo Nova raporto pri la registritaj kursoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.