Novaĵoj

Du eŭropnivelaj politikistoj serioze traktas multlingvismon

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-04 22:40:51

Jam la naŭan jaron esperantistoj sukcesas partopreni en la 24a Ekonomia Forumo de Centra Eŭropo, okazanta inter la 2a kaj 4a de septembro en la sudpola urbo Krynica. Ili partoprenas per bunte aranĝita stando, kiu de jaro al jaro rajtis okupi pli kaj pli da loko, kaj plie per paneldiskuta programero pri la eŭropa lingva situacio. Pensante, ke al la forumo venas miloj da partoprenantoj, la agado, unuavice sub la ŝildo de la Eŭropa Esperanto-Unio, havas grandan konigan valoron inter ŝlosilaj homoj. Unuafoje, aktive partoprenas Universala Esperanto-Asocio pere de nepola reprezentanto. La partopreneblo...

Legi pli...

AMU Poznanon!

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-02 19:31:00

         ESF jam de jaroj per stipendioj subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo. “Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj...

Legi pli...

Ses feliĉuloj en la ludo RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-01 16:04:47

          Ni informas vin, ke fine de la 17a ludmonato, aŭgusto 2014 RISKO havas tri venkintojn kaj tri premiotojn.  La venkintoj estas Ivan Bujdoso ,  Eŭgeno Liĉaŭka  kaj Nicole Else . Ĉar ĉiu el ili estis premiita en la lastaj 12 monatoj, laŭ la regularo iliaj donacoj transiras al...

Legi pli...

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-05 17:08:01

Dum la 99a Universala Kongreso en Argentino al la KER-ekzamenoj aliĝis 31 personoj, fine ekzameniĝis 28 kandidatoj el 18 landoj.   La plej multaj, 6 personoj, el Brazilo , po 3 el Argentino kaj Meksiko, po 2 el Koreio, Nikaragvo kaj Rusio, kaj po unu el Belgio, Ĉilio, Demokratia Respubliko de Kongo, Dominika Respubliko, Hungario, Japanio, Kostariko, Kubo, Nepalo, Norvegio, Usono kaj Venezuelo. La plej multaj, 18 kandidatoj, trapasis la ekzamenon je C1-nivelo , inter ili 11 la kompleksan kaj...

Legi pli...

La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos starti !

Kategorio: Movado; Dato: 2014-08-03 04:27:35

Ni havas bonan novaĵon. Nia esperantista komunumo denove faris paŝon antaŭen.  La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos okazi. Kolektiĝis la necesa nombro de studontoj. Aliĝis iom pli ol 20 personoj el deko da landoj. Okulfrapas la granda intereso el Brazilo, de kie jam aliĝis 7 kandidatoj. El Eŭropo Hispanio delegis 3 studemulojn. Precizajn informojn ni disponigos post la paso de la aliĝlimdato.  Danke al la stipendioj de  ESF kaj la monkolektado de edukado.net 14 personoj ricevos subtenon, en formo...

Legi pli...

1 ... 79 80 81 82 83 84 85 86 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.