Novaĵoj

Grundtvig-kunsido en Germanio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-07 09:44:21

Inter la 4a kaj 6a de oktobro 2014 Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, partoprenis la projektogvidantan kunsidon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio. Kiel jam komunikite, nia Fondaĵo Edukado.net partoprenas kun Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio - Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario - Budapeŝto) komunan Grundtvig-projekton, titolitan   Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili? .   La nuna kunveno estis jam la kvara renkontiĝo...

Legi pli...

Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-01 15:47:43

            La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj  (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio)  restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998...

Legi pli...

RISKO-rezultoj en septembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-01 12:42:41

              La septembran ludon gajnis Ivan Bujdoso el Hungario, nia dua plej fidela ludanto, kiu de la komenco de la ludo mistrafis nur unusolan ludtagon.Gratulojn, Ivan.  Ĉar li jam havis donacon printempe, lia donaco nun transiras al  Leandro T. Abrahão (el...

Legi pli...

Premio Maŭro La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-30 08:12:59

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010) . En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro. La esplor-kampoj estas: • Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj  • Interkultura edukado per Esperanto • Instruado de...

Legi pli...

Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-25 22:42:27

Hodiaŭ estas la  Eŭropa Tago de Lingvoj , kion oni festas ankaŭ ekster Eŭropo.  Ĉu ankaŭ vi volas fari ion por saluti la multlingvecon?  Nia anoncita kampanjo estas jam tradicia. Ni kolektas interesaĵojn pri diversaj lingvoj. Jam ekzistas informoj pri 32 lingvoj.  Bonvolu kontribui kaj aldoni en la forumo ĉe via lingvo ion interesan pri ĝi. Jen la ligo al la kolekto en la  FORUMO . Vizitu ankaŭ la hejmpaĝon de la Konsilio de...

Legi pli...

1 ... 77 78 79 80 81 82 83 84 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.