Novaĵoj

KER-novaĵoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-18 12:31:27

La 15an de novembro 2014, dum la 26a Eŭropaj Renkontiĝoj , semajnfina aranĝo en norda Francio, Katalin Kovats disdonis dekon da KER-atestiloj, ĉefe por la kandidatoj de la regiono, partoprenintaj en la 3a Tutmonda Ekzamentago.  Vidu pliajn fotojn en la Albumo . Ĉiuj ĝisnunaj kandidatoj estas petataj aprobi sian nomon en la kandidata listo , por ke la mondo vidu kiuj trapasis jam ekzamenojn.  Novaj KER-sesioj kun aliĝiloj troveblas...

Legi pli...

Ni ekhavis la centmilan ensaluton

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-13 01:41:12

                      La 12an de novembro 2014 nia paĝaro ekhavis sian centmilan ensaluton. Antaŭ deko da tagoj ni lanĉis ludon en kiu ni invitis vin diveni kiam tiu momento okazos. Bedaŭrinde ne venis tro da proponoj, sed du personoj estis tre proksimaj al la vero. Ambaŭ prognozis la 11an de novembro,...

Legi pli...

Hodiaŭ komenciĝos nova sumoo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-09 11:08:07

Invito al Esperanto-Sumoo Sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. Okaze de tiuj konkursoj mi proponas al vi partoprenon en Esperanto-Sumoo. Vizitu nian TTT-ejon por pli detale scii, kio estas nia sumoo: http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html 1. Celo: Legi Esperanto-librojn kun ĝojo 2. Luktmaniero: 1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso. 2)...

Legi pli...

Memore al Ivo Lapenna

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-06 20:24:04

Ni informas vin pri la lastatempaj aldonaĵoj de nia retejo per kiuj ni honoras la memoron kaj agadon de Profesoro Ivo Lapenna, okaze de lia naskiĝdatreveno kaj la jubilea jaro de la Unesko-rezolucio de 1954. En la Dosierujo ni aperigis tri dokumentojn:  Marija Jerkovic: Por la morala-intelekta integriĝo de la homaro (Festparolado dum la 47a ILEI-konferenco en Montevideo, 2014) Mogens Rude Andersen:  Enketo pri Esperanto - Neforgesebla vespero - dokumentojn...

Legi pli...

KER-ekzamentagoj en 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-06 01:01:20

Ni informas vin, ke en 2015 ni okazigas ne NUR unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi ankaŭ tri-kvar malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno kaj al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, rigardu la subajn datojn kaj decidu al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn. La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ekzamenorganizantoj . ...

Legi pli...

1 ... 75 76 77 78 79 80 81 82 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.