Novaĵoj

La lerniloj de Stano Marček kun triona rabato

Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-28 10:03:04

Stano Marček  eldonis jam pli ol 100 lernilojn kaj nun por la aĉetantoj li ofertas trionan rabaton kaj senpagan sendadon. La liston de la lerniloj vi povas vidi ĉe  http://www.ipernity.com/blog/stano.marcek/4178610  

Legi pli...

Gravaj ŝanĝoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-22 17:42:01

  Estimataj Riskemuloj, Mi havas por vi tre gravan novaĵon, nome ni decidis enkonduki grandan ŝanĝon en la ludon. Ekde nun ni limigas la eblajn ludtagojn kaj tiujn, kiuj atingis tiun nombron de tagoj, ni blokas por unujara ripozo. Ni konservas iliajn rezultojn do, se ili iam gajnis monatan ludon, ili estos listigitaj en la rekordlisto daŭre kun siaj rezultoj, sed post atingo de 1024 ludtagoj ili devos ripozi. ...

Legi pli...

Nia nova projekto: EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-19 13:56:41

Ni informas vin ke en la jaro 2016 edukado.net komencos grandan, novan projekton, kiun ni nomis EKPAROLU! Celo de la projekto: • Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj  • Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj • Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon Baza ideo Ene de edukado.net ni kreos...

Legi pli...

KER-ekzamenoj en 2016

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-13 16:43:29

Ni informas vin, ke en 2016 ni okazigas ne NUR unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi ankaŭ tri-kvar malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, ili rigardu la subajn datojn kaj decidu al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn. La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ...

Legi pli...

Ni serĉas helpon por la studentoj de Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-11 13:11:58

Post kelkaj semajnoj, fine de januaro, komenciĝos en Poznan (PL) la 4a sesio de Interlingvistikaj Studoj.  Dekkvino da studentoj pasigas la nunajn semajnojn preparante sin al seriozaj ekzamenoj, verkas eseojn por sukcesi en la kontroloj dum la unuaj tagoj kaj poste ili povos dum tuta semajno ĝui altnivelajn prelegojn de la fakuloj. ( Jen raporto pri la septembra semajno .) La partoprenantoj meritas atenton, laŭdojn kaj ankaŭ financajn subtenojn. La brazilaj partoprenantoj nur por la vojaĝkostoj bezonas elspezi sian monatan salajron aŭ eĉ pli,...

Legi pli...

1 ... 56 57 58 59 60 61 62 63 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.