Novaĵoj

Brilanto daŭre brilas en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-01 16:39:52

En la oktobra RISKO-ludo denove gajnis nia fidela ludanto   brilanto -   Robert Bogenschneider el Finnlando . Tiu ĉi estis lia 8a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto. Lian donacon povos ricevi  Jeromo  (Jérôme Caré el Francio). Ni atendas lian elekton.   En oktobro ludis 103 personoj, inter ili 6 novaj ludantoj. Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de septembro ripozos tri pliaj ludantoj: Mike59   - ...

Legi pli...

FAME-Kulturpremio por nia redaktoro

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-10-16 23:01:26

Kun ĝojo mi informas vin, ke la 16an de oktobro 2016, Katalin Kováts, la redaktoro de edukado.net ricevis prestiĝan premion en la germana urbo Aalen. La FAME-premion oni aljuĝas por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon. Katalin ricevis ĝin ĉefe pro la kreado kaj pro sia multjara agado por la paĝaro edukado.net La transdono de la kulturpremio de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen okazis kadre de granda kaj solena festo en la urbodomo de Aalen. En la ĉeesto de ĉ. sepdeko...

Legi pli...

Katalin baldaŭ gvidos seminarion en KVINPETALO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-10-05 18:51:29

Ĉi-jare Katalin Kováts, nia redaktoro, multe vojaĝis, gvidis kursojn kaj trejnadojn. Post eventoplena somero kaj kursoplena septembro la sekva kursvojaĝo de Katalin okazos al la staĝejo KVINPETALO, troviĝanta en la mezo de  Francio, en Bouresse. La dato estas:  inter la 24a kaj la 28a de oktobro.   La kurso celas personojn, kiuj volas kaj povos aliri lernejojn por enkonduki kursojn pri Esperanto. Katalin celas  en la seminario pripensigi kaj praktike prepari intervenojn de esperantistoj en la elementaj lernejoj, kaj krei atelierojn en gimnazioj kaj liceoj, trovi eblojn kadre de TAP/NAP diskonigi...

Legi pli...

ILEI lanĉis filmkonkurson

Kategorio: Movado; Dato: 2016-10-04 23:34:10

Okaze de la Jaro de la lernanto ILEI lanĉis filmkonkurson en du kategorioj: lingvo kaj interkultura harmonio.  La celoj de la filmkreigo estas akiri mallongajn filmitajn lernilojn kaj instigi la junularon al pripensado kaj transdono de scioj.  La mallongigo de la konkurso estas: IPEFF / Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI. La limdato: la 30a de aprilo, 2017.  Pri la ceteraj kondicoj bv. elŝuti kaj legi la PDF-formatan alvokon .  

Legi pli...

Ekparolu! okazigis 100 parolsesiojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-10-02 17:13:22

La 1an de oktobro 2016 kadre de la projekto Ekparolu! ni okazigis la 100an parolsesion. La projekto celas ebligi al komencintoj (genevoj) havi skajpajn paroleblojn kun spertaj esperantistoj (geonkloj), kiuj estas speciale trejnitaj por tiu laboro. La eksperimentan fazon de la projekto edukado.net lanĉis en printempo. La varbado inter estontaj geonkloj okazis plurfoje en diversaj Esperanto-aranĝoj, kiel en UK, itala kongreso, nederlanda studsemajnfino, kursoj en Poznan, Arkones, praktike ĉie, kie nia redaktoro, Katalin Kovats, lastatempe agadis. Dum kelkaj trejnadoj partoprenis ankaŭ Sylvain Lelarge, kaj tiel la paro prezentis ankaŭ...

Legi pli...

1 ... 46 47 48 49 50 51 52 53 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.