Novaĵoj

Dek du novaj personoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-12-14 15:05:15

Okaze de la 21a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net ni denove festas per premiado de personoj, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo.  Ni kreis PANTEONOn por hejmigi en unu loko niajn heroojn. Nia Panteono estas ne nur por forpasintoj, sed ankaŭ vivaj aktivuloj povas eniri ĝin kun memverkitaj biografioj, honorataj la 15an de decembro. Do, estas ĝuste ili, kiuj jam scias la ĝojigan novaĵon kaj nun venas la vico de la movadanoj, kiuj povas ekkoni, kiujn ni elektis ĉi-jare por la...

Legi pli...

Startis la magistra programo en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2022-12-07 15:45:10

  En novembro 2022 startis la 2-jara magistra (master) programo pri interlingvistiko kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado en la Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando.  En la programo de tiuj ĉi unikaj studoj (vidu la informojn en la angla aŭ en Esperanto ) troviĝas i.e. lingvistikaj studobjektoj (tipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de Esperanto) kaj interkultura komunikado (en Esperanto), krome studobjektoj de informmastrumado (en la angla).    La pioniraj studentoj (el Ĉinio) alvenis antaŭ du semajnoj en Poznano. Surloke helpas al ili polaj studentoj. ...

Legi pli...

Komenciĝis la C2-retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-11-20 15:37:31

La 19an de novembro la kunlaborantoj de KER-Ekzamena Centro de UEA ( KER-EC ) kune kun la Ekzamena Laborgrupo de la Akademio de Esperanto, en la organizado de edukado.net komencis la parolan ekzamenadon de la C2-kandidatoj. La C2-ekzamenoj disvolviĝos plejparte rete, (la unuan fojon je tiu nivelo), sed oni povos trapasi la testojn ankaŭ ĉeeste, kadre de la 10a Tutmonda Ekzamentago, kies ĉefa dato estas la 26a de novembro. Al la C2-nivelo aliĝis entute 40 personoj : 10 al la papera versio, trapasebla...

Legi pli...

MONATO donacas abonojn por la KER-ekzameniĝintoj

Kategorio: Movado; Dato: 2022-10-09 20:07:25

Ni kun ĝojo informas vin ke la skipo de la revuo MONATO decidis subteni la KER-ekzameniĝintojn. Laŭ la propono ĉiu, kiu en la jaro 2022 ĝis nun sukcese trapasis aŭ en novembro trapasos KER-ekzamenon, ricevos bitan abonon (PDF, ePub, Kindle, voĉlegitan version) de la revuo Monato. La sukcesintoj en B1 kaj B2-niveloj ricevos duonjaran, la sukcesintoj en la nivelo C1 kaj C2 tutjaran abonon. Jam por tiu premio valoras trapasi la ekzamenon. Restas nur tiu ĉi semajno aliĝi al la ĉeestaj ekzamenoj de la 15...

Legi pli...

Zoom-prelego pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-09-30 15:25:46

  Prelego de Katalin Kovats pri la KER-ekzamenoj okazos dimanĉon je la 11a horo (tempo en Amsterdamo) kaj estas libere alirebla tra tiu ĉi zoom-ligilo:    Pasvorto 589043    Venu, se vi jam aliĝis al la ekzamenoj en novembro, aŭ venu, se...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.