Novaĵoj

Ekparolu! - okazis jam 150 sesioj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-18 09:33:42

                  Ni informas vin ke niaj kolegoj, la geonkloj de la projekto EKPAROLU! , jam okazigis 150 parolsesiojn.   Nun la laboro disvolviĝas en eksperimenta fazo, sed la programistoj jam konstruas la definitivan programon kaj verŝajne jam en decembro ni povos varbi kaj labori grandskale. ...

Legi pli...

Lastaj horoj por sponsori la projekton AMIKUMU!

Kategorio: Movado; Dato: 2016-11-16 11:34:48

  Chuck Smith kaj Evildea nun kreas telefonaplikaĵon (apon) por helpi al homoj trovi esperantistojn apude. Instruistoj ofte diskutas la problemon, ke malfacilas enigi lernantojn en la movadon. Do, per Amikumu, ili simple aliĝas al la apo kaj kiam ili revenas hejmen, ili vidos ĉiujn proksime, kiuj parolas Esperanton kaj povas kontaktiĝi kaj renkontiĝi kun ili! Tiu servo unue ekzistos por Esperanto, sed poste oni povos uzi ĝin por kontakti homojn de ĉiuj 7.000+ lingvoj en la mondo (inkluzive de 100+ signolingvoj). Ligilo...

Legi pli...

VIENO: nova retejo pri Planlingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2016-11-07 12:09:48

                                              ...

Legi pli...

Sukcesa KER-sesio dum la 8a Azia Kongreso en Ĉinio

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-06 10:57:14

Ni informas vin ke la 5an de novembro okazis la antaŭlasta KER-sesio de la jaro 2016.  La ekzamenon organizis  Katalin Kovats de edukado.net en Ĉinio, en la urbo Quanzhou kadre de la 8a Azia Kongreso de Esperanto. La loka ĉeforganizanto estis profesorino Xiaofeng Gong (Arko), kunekzamenanto estis d-ino Ilona Koutny kaj helpis Zhao Venki.  Al la sesio aliĝis 23 kandidatoj (21 ĉinoj, 1 iranano kaj 1 filipinano). Fine nur 21 trapasis la skriban ekzamenon, laŭ la nivelo C1  8 kandidatoj, 3 kandidatoj je nivelo B2 kaj 10 je B1. Se tiuj...

Legi pli...

TAP-staĝo en Kvinpetalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-04 20:55:49

Inter la 24a kaj 28a de oktobro 2016, Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis metodikan seminarion en la Esperanto-Centro KVINPETALO, meze de Francio. La gastigantoj estis Claude Nourmont, Brian Moon kaj Bernard Lagrange. La seminario celis specialan grupon de francoj, kiujn ni dum la semajno nomis TAP-uloj. En Francio, por malpezigi la lernejajn ŝanĝojn de la infanoj, oni enkondukis eksterprogramajn okupojn por ili, semajne kelkajn horojn, dum kiuj la infanoj partoprenas lecionojn, gvidatajn de volontuloj. La TAP/NAP-agadoj disvolviĝas en elementaj lernejoj, sed organizas ilin respondeculoj ĉe la urbestrejoj. La...

Legi pli...

1 ... 45 46 47 48 49 50 51 52 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.