Novaĵoj

Lecionoj, lecionoj, lecionoj,...

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-11 13:03:37

Heidi Goes skribis el Orienta Timoro. Jen raporteto el Dilio, meze de mia ĉi-foje mallonga (tri-semajna) restado en Orienta Timoro: mi alvenis mardon la 29-an de novembro kaj ekinstruis vendredon la 2-an de decembro. Krom dum la du naciaj feritagoj -- dum kiuj mi lernis la tetunan lingvon kaj preparis lecionojn por tiuj, kiuj ne komprenas la indonezian aŭ la portugalan -- mi instruis ĉiutage al studentoj de la nacia universitato, precipe de la agrikultura kaj jura fakoj. Semajnfine aldone al kelkaj komencintoj. Krom tio mi iom hazarde trovis neregistaran organizaĵon,...

Legi pli...

Komuna legado okaze de la Tago de Libro

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-02 15:19:35

Inspirite de pollanda kutimo, laŭ kiu en iu konkreta tago oni legas landskale la saman libron, ILEI lanĉis kampanjon okazigi mondskale komunan legadon de elektita verko.  La elektita tago estas la 15-a de decembro, la Tago de la Libro.  Pro praktikaj kialoj oni elektis ne kompletan libron, sed poemon.  En 2016 la elektita verko estas poemo de Tibor SEKELJ. Tibor SEKELJ estis hungardevena poligloto, esploristo kaj verkisto. Legu plu en Vikipedio . La poemo titoliĝas “ Je kies nomo? ” kaj ĝi rilatas al...

Legi pli...

Brilanto venkis la 9an fojon en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-01 12:44:18

En la novembra RISKO-ludo denove gajnis nia fidela ludanto   brilanto -   Robert Bogenschneider el Finnlando . Tiu ĉi estis lia 9a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto. Lian donacon povos ricevi  Jeromo  (Jérôme Caré el Francio). Ĵeromo elektis la verkon Kalevala, donacitan de Tuomo Grundström el Finnlando. En oktobro ludis 97 personoj, inter ili 5 novaj ludantoj. Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de decembro ripozos tri pliaj ludantoj: hipopotamo...

Legi pli...

Novaj ebloj por magistraj studoj en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2016-11-28 17:04:20

Nova eblo por magistraj studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM) pri etnolingvistiko kun interlingvistika modulo  La du-jaraj surlokaj studoj (en la Lingvistika Instituto, Fakultato de Moderna Filologio) estas ofertataj la unuan fojon por gestudentoj el diversaj landoj. Ili entenas studobjektojn pri: Lingvistiko, kulturo, antropologio, Internacia kaj interkultura komunikado, Planlingvoj kaj esperantologio, Daŭrigo de la lingvoj angla kaj esperanto, komenco de la...

Legi pli...

Edukado.net fariĝos 15-jara

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-22 00:31:51

Nia retejo, www.edukado.net, la 15an de decembro fariĝos 15-jara.  La festado komenciĝis dum la 28a Eŭropa Rendevuo, en norda Francio kie la ĉeestantoj per kanto kaj torto salutis la retejon kaj ties redaktoron. En nia  Filmejo  vi povas spekti la mallongan filmeton pri la festo kaj kelkajn rememorigajn fotojn pri la pasintaj 15-jaroj. Vian membrecon bonvolu konfirmi per ensaluto . Ni bonvenigas ĉiuspecajn salutojn, gratulmesaĝojn kaj subtendonacojn. Ni esperas, ke multaj el la uzantoj kaj...

Legi pli...

1 ... 44 45 46 47 48 49 50 51 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.