Novaĵoj

Poznan funebras: Forpasis Zbigniew Galor

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-27 12:31:05

Kun tre peza koro mi devas dividi kun vi malfeliĉigan novaĵon. Ĉi-nokte, tute neatendite, forpasis konata pola esperantisto, Zbigniew Galor, la  edzo de Ilona Koutny.  Lian foreston jam sekvontsemajne akre sentos la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, kie li helpis en kunordigado, programoj, kaj ankaŭ mem prelegis pri sociologiaj temoj. La sekva semestro en Poznan certe estos markita de tiu malfeliĉa evento.  Zbyszek nun eniris en la Panteono n. Mi petas vin lasi tie kondolencajn vortojn, dividi viajn memoraĵojn...

Legi pli...

Grava mesaĝo pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-26 20:34:57

Jam de monatoj daŭras traktadoj inter edukado.net kaj UEA pri la estontaj aranĝoj kaj kontrakto rilate la KER-ekzamenojn. Pro tio ne estis anoncitaj novaj sesioj, ne estas preparitaj ekzamenoj por 2017. Ni konscias, ke vi atendis la eblajn datojn jam en septembro aŭ oktobro kaj eblas, ke nun estas malfrue enketi. Ni tamen ŝatus scii, kiuj estas kiuj pretus en 2017 okazigi ĉe si KER-ekzamenojn. Klaku ĉi tien por legi la kondiĉojn por organizi sesion. La...

Legi pli...

Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-23 11:57:54

            NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) revenos al Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, jam la kvaran fojon. NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj renomajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo. Du elstaraj instruistoj akceptis la inviton partopreni: Katalin Kováts...

Legi pli...

Ipernity suferigas min

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-18 21:25:29

Eble multaj el vi scias, ke la socia retejo Ipernity ene de kelkaj tagoj fermiĝos. Tiun retejon milionoj uzis por kolekti kaj diskonigi siajn fotojn, poemojn kaj blogaĵojn. Ni, esperantistoj, precipe ŝatis ĝin, ĉar Ipernity delonge havis ankaŭ Esperanto-menuon.   Ĝi estis ankaŭ la deponejo de la fotoj, filmoj kaj sonmaterialoj de edukado.net. Centoj kaj centoj da dokumentoj estis amasigitaj tie, kaj per ligoj indikitaj en nia retejo. Tiel ni ne bezonis ŝarĝi per pezaj dokumentoj nian paĝaron. Antaŭ ĉ. du jaroj Ipernity jam kaŭzis...

Legi pli...

Lasta semestro en Poznan - AMU Poznanon

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-11 19:54:33

La 4an de februaro komenciĝos la lasta semestro por la studentoj de la nuna kursaro de   Interlingvistikaj Studoj  en Poznan. La ĝis nun plej multnombra grupo de 17 personoj sesan fojon vojaĝos al la pola urbo por kunesti dum unu semajno kaj spertiĝi dum la kursoj kaj prelegoj de konataj profesoroj.  La kursanoj: 5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 1 el Svedio, Serbio, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio kaj Belgio pli kaj pli proksimiĝas al la finaj ekzamenoj kaj akiro de diplomoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.  La nuna...

Legi pli...

1 ... 41 42 43 44 45 46 47 48 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.