Novaĵoj

Mallonga raporto post la tria Ekparolu-monato.

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-04-02 19:01:31

En marto niaj geonkloj okazigis 96 parolsesiojn. Preskaŭ cent!!! Tiel la trimonata nombro de sesioj fine de marto estis 236. Nun en la programo laboras 44 geonkloj el 21 landoj (plej multaj, 11, el Francio). Ni havis genevojn entute 59 el 22 landoj, plej multaj, 10, el Usono. Jam finis siajn studojn 6 el la genevoj , do momente povas mendi sesiojn 53 personoj. Tri el la finintoj ricevis po 20 paroleblojn, aliaj tri po 10. Laŭ la nuna stato en aprilo verŝajne 4-5 pliaj genevoj finos la studojn ĉe Ekparolu!....

Legi pli...

Denove Eŭgeno gajnis en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-31 22:14:26

En la marta RISKO-ludo gajnis  euxgeno  (Eŭgeno Liĉaŭka) el Pollando. Sincerajn gratulojn al li. Li estis kiu gajnis ankaŭ en februaro, kaj ankoraŭ ne elektis donacon. Do, ni atendas mesaĝon de li. En marto ludis entute 100. Ni ekhavis nur 4 novajn ludantojn.  Kutime mi raportas pri tio, kiuj retiriĝas por ripozo. Nu, en tiu ĉi monato neniu, sed revenis tri malnovaj ludantoj. Entute ripozas nun 18 personoj, kiujn vi povas vidi en  tiu ĉi paĝo.  Se vi...

Legi pli...

En 21 urboj de 14 landoj eblos ekzameniĝi en junio kaj julio

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-28 23:58:27

Komisiita de UEA kaj ties ekzamenkomisiono edukado.net fine de februaro komencis prepari la KER-ekzamensesiojn por la jaro 2017. Laŭ la decido de la nomitaj instancoj kaj reage al la intereso de la esperantistaro la 10an de junio denove okazos Tutmonda Ekzamentago , ekde 2012 laŭvice la 6a. Kadre de tiu aranĝo okazos ĉefe skribaj ekzamenoj, sed en tiuj lokoj, kiuj tion ĝustatempe petis eblos trapasi ankaŭ parolajn sesiojn.  Laŭ la nuna stato en la 6a Tutmonda Ekzamentago planas partopreni 17 urboj el 13 landoj.  ...

Legi pli...

Ĉu vi volas sekvi seminarion kun Katalin en Francio?

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-21 17:34:03

Esperanto en lernejoj en Francio: eblas!   Kaj tio ekzistas jam nun en pluraj lernejoj . Por la elementaj lernejoj estas liberigitaj tri horoj semajne por kromaktivaĵoj. Povas esti sporto, teatro, malkovro de genealogio...aŭ enkonduko al lingvoj, ekzemple al Esperanto. Tute ne temas pri tio, ke oni faru veran kurson al la infanoj, sed ke ili malkovru en luda maniero la lingvon, ke ili havu plezuron ĝin lerni, kaj ke ili restu kun agrablaj memoraĵoj pri Esperanto. La aliroj estas diversaj, la organizado ankaŭ, multaj pri-esperantaj aktivaĵoj eblas...

Legi pli...

Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano

Kategorio: Movado; Dato: 2017-03-21 14:07:46

1 ... 38 39 40 41 42 43 44 45 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.