Novaĵoj

La lasta Instruista Trejnado en Poznano

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-03-06 13:19:27

  INSTRUISTA TREJNADO    en kunlaboro de la  Interlingvistikaj Studoj de UAM, Edukado.net kaj ILEI  La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) Edukado.net kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon , kiu disponigas la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon unufoje en la surloka...

Legi pli...

Forpasis Halina Komar en Pollando

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-02-15 00:38:22

  Post longa malsano la 14an de februaro forpasis Halina KOMAR (1937-2023), pola aktivulino, unu el la plej agemaj esperantistoj de la pasintaj dudek jaroj. Ankaŭ nia retejo edukado.net plurfoje partoprenis en projektoj kaj komunaj programoj, kiujn ŝi elpensis, organizis, realigis.  Ŝi kapablis pensi loke, landnivele kaj ankaŭ internaciskale. Halina sentis kiam necesas kaj eblas elpaŝi ankaŭ politike, pruvi la forton kaj valoron de Esperanto. Turisma buroo, fondo de Centro de Interkultura Edukado en sia urbo Nowy Sącz, estrado...

Legi pli...

Denove okazos retaj KER-ekzamenoj en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-02-10 22:11:15

  KER-Ekzamena Centro de UEA informas vin pri tio, ke en junio denove okazos retaj KER-ekzamenoj en tri niveloj: la   3-an de junio je nivelo C1; la 10-an de junio je nivelo B2; la 17-an de junio je nivelo B1. Dum la kongreso en Torino eblos trapasi ekzamenojn ĉeeste  je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2. La plej alta nivelo povos okazi kondiĉe ke aliĝos minimume 15 kandidatoj. ...

Legi pli...

Forpasis Sophia Mensen (NL)

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-02-01 14:22:54

Ni kun malfeliĉo sciigas al vi, ke en januaro 2023 forpasis en Nederlando Sophia Mensen. Ŝi estis Cseh-instruistino, gvidanto de kursoj en Nederlando, Francio kaj Germanio. Antaŭe ŝi aktive agadis en ILEI. Ŝi en la sepdekaj jaroj insruis Esperanton ankaŭ en la Montessori lernejo, kies direktorino ŝi estis.  Meze de la 70-aj jaroj S-ino Mensen kontribuis kun siaj 21 lernantoj el Soest al la fama dujara lerneja eksperimento, organizata de Szerdahelyi, cele al la scienca pruvo de la propedaŭtika valoro de Esperanto. Ĝin partoprenis dek unu lernejoj:...

Legi pli...

KER-raporto pri la Tutmonda Ekzamentago kaj tutjara agado

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-12-23 17:19:50

Fine de novembro 2022 la KER-Ekzamena Centro de UEA okazigis denove Tutmondan Ekzamentagon. Historie ĝi estis la 10a tia aranĝo kiam en la sama tago dise en la mondo samtempe eblis trapasi la KER-ekzamenojn ĉeeste en ĉiuj funkciantaj niveloj de la sistemo, t.e. ankaŭ je la nova nivelo C2. Al la ĉi-jara aranĝo aldoniĝis ankaŭ reta ekzameneblo je C2-nivelo, ĉar en la juniaj kaj juliaj ekzamentagoj pri tiu nivelo ne eblis trapasi ekzamenon rete, el propra hejmo. Ĉeestajn ekzamenojn intencis organizi 16 lokoj, sed fine ekzameno okazis nur en 13 urboj...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.