Novaĵoj
Forpasis Giuseppe Grattapaglia
Kategorio: Edukado; Dato: 2023-06-12 14:23:09
Kun tre peza koro ni anoncas al la esperantistaro la forpason de Giuseppe Grattapaglia , italdevena esperantisto, kiu pli ol 50 jarojn agadis fervore kun sia edzino Ursula en Bona Espero, en Brazilo.
Antaŭ duonjarcento la geedzoj ekloĝis en la kamparo de Brazilo, fondis kaj organizis hejmon kaj lernejon por infanoj orfaj aŭ vivantaj en malfacilaj situacioj kaj fariĝis bonfara institucio kie plurcent infanoj trovis hejmon, amplenan etoson, geamikojn, lernis ne nur "lernejajn" studobjektojn, sed lernis vivi, spertis doni kaj ricevi amon, kultivi teron, fari manlaboron, uzi komputilojn kaj paroli...
Komenciĝis la retaj KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2023-06-03 10:13:35
Junio estas la monato de la retaj KER-ekzamenoj de UEA.
Estos tri semajnfinoj kiam de vendredo ĝis mardo okazos ekzamenoj.
La evento komenciĝis la 2an de junio kiam 11 kandidatoj de diversaj niveloj trapasis parolajn intervjuojn. La ekzamenserion trapasos entute 75 personoj el dudeko da landoj.
La 3an kaj 4an de junio estos la grupaj ekzamenoj, aŭdkomprenadaj kaj skribaj testoj por kandidatoj de nivelo C1.
La unuan turnon de la testoj solvos precipe eŭropanoj, sed aliĝas al ili kelkaj el Reunio, Brazilo kaj Usono. La duan serion de...
Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj - retaj sesioj
Kategorio: Movado; Dato: 2023-05-21 16:58:54
Novaĵoj el Poznano pri la Interlingvistikaj Studoj
La tri sesioj de la kvara semestro (en februaro, marto kaj majo) de la postdiplomaj interlingvistikaj studoj okazis plene rete, kio ebligis inviton de gastprelegantoj. La kurson pri movadhistorio gvidis ĉi-foje Ziko van Dijk (el Nederlando), li koncentriĝis ĉefe pri la rolo de UEA. La partoprenantoj havis la eblon konatiĝi kun Ulrich Lins kaj lia 50-jara “ Danĝera lingvo ”, krome eblis spekti la antaŭan kurson de Aleksander...
Du-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2023-05-09 19:42:48
En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias la internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj.
En la studjaro 2022/23 startis la unuan fojon la 2-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko por internacia studentaro enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj).
Ĉu vi volas:
• altnivele (C2) scii Esperanton kaj la anglan?
• akiri sperton en tradukado inter la du lingvoj?
• superi la problemojn en interkultura komunikado?
• studi internacian lingvopolitikon?
•...
Forpasis Marcel Leereveld en Aŭstralio
Kategorio: Movado; Dato: 2023-03-22 00:03:33
Ni informas vin pri la bedaŭrinda forpaso de veterana nederlanddevena aŭstralia esperantisto
Marcel Leereveld (1917-2023)
kiu lernis Esperanton antaŭ 90 jaroj, havis la okazon renkonti persone ankaŭ Lidia Zamenhof. Li estis fervora Esperanto-instruisto, kiu jam en la kvindekaj jaroj atingis, ke Esperanto estu lerneja studobjekto agnoskata tutlande en Tasmanio. Marcel instruis ne nur en kursoj, per siaj libro kaj artikoloj, sed kontribuis ĝis la lastaj jaroj de sia vivo ankaŭ al la semajna radioprogramo de la melburna stacio 3ZZZ.
...