Novaĵoj

Rekorda monato en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-30 23:11:06

Ni kun ĝojo anoncas al ĉiuj membroj de edukado.net ke en nia programo Ekparolu! ni ĵus finis rekordan monaton. Nia ĉi-monata sesio-nombro estis 110, kiu ne nur pli altas ol en kiu ajn monato ĝis nun, sed signife superas la antaŭan rekordon. En la lastaj tri monatoj kreskas la okazigitaj sesioj, kaj la nunaj  110 sesioj kompare al 96 en marto 2017 estas vere esperigaj.. La nunajn 110 sesiojn donis 25 geonkloj, el inter kiuj  Paweł Fischer-Kotowski  , kiu instruis 16 fojojn ĉi-monate.  Al kio ŝuldiĝas tiu kresko nun? Estas kelkaj kialoj....

Legi pli...

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-16 23:32:35

La Tutmonda Ekzameno, kiun ni planis por junio, bedaŭrinde ne povis okazi pro la pandemio. Tamen meze de junio ni havis unusolan ekzamenon en La Chaux-de-Fonds (Svislando), en la lernejo Granda Ursino , kie 4 lernantoj trapasis ekzamenojn je B1 kaj B2 niveloj. La ekzamenon organizis surloke Mónika Molnár, la parolajn ekzamenojn okazigis Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.  La aliajn sesiojn ni ŝovis al novembra dato kaj la plimulto...

Legi pli...

Programoj kaj ebloj dum la pandemio

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-06-12 14:06:19

Estimataj membroj de edukado.net, karaj kolegoj.  Mi esperas, ke vi ĉiuj bone fartas, sen perdoj kaj sen malsaniĝoj vi transiris bone la ĝisnunan periodon de la pandemio. Ni konscias, ke ĝi ne finiĝis ankoraŭ, ke en pluraj landoj la viruso ĝuste nun vaste kaj amase akiras siajn viktimojn. Kuraĝon al la koncernuloj! La reguloj kaj prevent-paŝoj, la socia distanciĝo al ni ĉiuj ŝanĝis la vivon, aldonis multajn pliajn taskojn kaj samtempe igis nin ŝanĝi niajn vivkutimojn kaj rimedojn, ekzemple de interkomunikiĝo kaj partopreno en niaj sociaj cirkloj.  Avantaĝo estas,...

Legi pli...

Kiel informiĝi pri kursoj kaj eventoj

Kategorio: Movado; Dato: 2020-05-29 12:51:06

Esperantistoj deziras uzi la Internacian Lingvon por vojaĝoj, interkomunikado kaj amikiĝoj, kiuj nuntempe povas realiĝi ne nur reale, sed ankaŭ virtuale. Antaŭ kelkaj jardekoj por scii pri aranĝoj kaj elekti el ili oni serĉis informojn en la paĝoj de la revuo Esperanto, aŭ ekde 1996 oni vizitis la retejon de Eventoj kaj trastudis ties kalendaron. Ekde la jaro 2017 la movado havas novan diskonigan servon, kiu donas nuntempe plej multe da informoj pri la realaj kaj virtualaj aranĝoj en la tuta mondo. La retejo nomiĝas Eventa Servo (...

Legi pli...

Kontribuu al la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI

Kategorio: Movado; Dato: 2020-05-15 12:57:41

ALVOKO AL PERSONOJ KUN PEDAGOGIAJ SPERTOJ 2020-05-13 Karaj gekolegoj, instruantoj, instruistoj ! Al ĉiuj, tra la sekciestroj tra la mondo ILEI devas kunveni rete en julio anstataŭ ĉeesti ĉiuj kune en Kebekurbo kiel planite. Ni planas vekiĝon, ni planas VEKI, la 53-an Virtualan Esperanto-Konferencon de ILEI. Ĝi okazos en la sama semajno, tio estas de la 25-a ĝis la 31-a de julio 2020. Jen vi povas vidi la programskizon ĉe www.ilei.info ...

Legi pli...

1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.